Enriko Dandolo

(Alidirektita el Enrico Dandolo)

Enriko DANDOLO (itale Enrico Dandolo, latine Henricus Dandulus, do ankaŭ Henriko Dandolo; naskiĝis ĉirkaŭ 1107, mortis en majo 1205) estis la 41a Doĝo de la Venecia respubliko de 1192 ĝis sia morto. Li estis fama pro religieco, longvivo kaj ruzeco, kaj estis konata pro sia rolo en la Kvara Krucmilito kaj en la Atako al Konstantinopolo.

Enriko Dandolo
Dandolo predikanta krucmiliton fare de Gustave Doré
Dandolo predikanta krucmiliton fare de Gustave Doré
Persona informo
Enrico Dandolo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1107
en Venecio
Morto majo 1205
en Konstantinopolo
Tombo Hagia Sofia vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Dinastio Dandolo family vd
Infanoj Anna Dandolo vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ludis gravan rolon en la forta konflikto de la jaroj 1171 kaj 1172 inter Venecio kaj la Bizanca Imperio, kiu apogis la italajn rivalojn de Venecio, ĉefe el Ĝenovo kaj Pizo. Ĝis 1184 li veturis al Konstantinopolo kaj partoprenis en negocadoj por rearanĝi detruitan venecian kvartalon tie.

Enriko Dandolo (maldekstre) en Venecia "grosso", valuto enkondukita dum lia administraciado, kun Marko la Evangeliisto, patrono de la respubliko kaj de la urbo.

Li estis nomumita doĝo estante jam maljuna kaj blinda, sed energikapabla. Li limigis la agadliberon de eksterlandanoj en Venecio. Li ordonis atakon al Zadar, kiun li ne konkeris, sed ja kelkajn aliajn dalmatiajn insulojn. Li entreprenis reformojn de la monersistemo. En 1202 li engaĝiĝis en la realigado de la Kvara Krucmilito.