Enrique Bolaños

Enrique José BOLAÑOS Geyer [enRIke hoSE boLAnjos GEjer] (13-an de majo 192814-an de junio 2021)[1][2] estis Nikaragva politikisto, kiu estis Prezidanto de Nikaragvo de la 10-a de januaro 2002 ĝis la 10-a de januaro de 2007.

Enrique Bolaños
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1928 (1928-05-13)
en Nindirí
Morto 14-an de junio 2021 (2021-06-14) (93-jaraĝa)
en Nindirí
Tombo Monimbó
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Nikaragvo
Alma mater Saint Louis University
Familio
Edz(in)o Lila T. Abaunza
Infanoj 5
Okupo
Okupo politikisto
vdr

De 1997 al 2002, Bolaños servis kiel vicprezidanto de Arnoldo Alemán. La 4-an de novembro 2001 li venkis Daniel Ortega, de la partio Sandinista Fronto de Nacia Liberigo, en la balotado por prezidanto kaj instaliĝis kiel prezidanto la 10-an de januaro 2002. Li membris en la Konstituciista Liberala Partio (PLC) ĝis li deŝiris sin por helpi fondi la Aliancon por la Respubliko (APRE). Komence de sia prezidanteco, li kondukis kontraŭkoruptan kampanjon kiu fine kondamnis Arnoldo Alemán, lian antaŭulon kaj la ĉefon de la PLC.

Negoca kariero redakti

Bolaños naskiĝis en Masaya, Nikaragvo, la 13-an de majo 1928.[3] Li ricevis diplomon pri industria inĝenierarto ĉe Universitato de Saint Louis en Usono.[3] Kun siaj fratoj Alejandro kaj Nicolás,[4] li fondis entreprenon, kiu en la 1970-aj jaroj nomiĝis SAIMSA (Industria Agrikultura Servo de Masaya) kaj jam tiam estis unu el la plej grandaj produktantoj de kotono en Centra Ameriko.[5] Li aliĝis al la influa negocistaro COSEP (Supera Konsilio de Privata Entepreno), kaj prezidis ĝin de 1983 ĝis 1988.[6] Sub lia ĉefado, COSEP vigle kontraŭis la Sandinistojn;[1] Bolaños nomis sin kontraŭkomunisto[4] kaj opiniis, ke investoj estas la eliro por la lando el sia malriĉeco.[7] Li estis plurfoje arestita[4][8] kaj en 1985 la registaro konfiskis SAIMSA kiel parto de sia agrikultura reformo,[1] kaj, laŭ la asertoj de Bolaños, kiel puno al lia politika agado.[9]

Politika kariero redakti

Bolaños kandidatiĝis por vicprezidanto kun la Konstituciista Liberala Partio en 1996. La prezidanta kandidato estis Arnoldo Alemán.[1] Ili venkis Daniel Ortega, la Sandinistan kandidaton, kun 51% el la balotoj.

En la balotado de 2001 Bolaños mem fariĝis la Konstuticiista Liberala kandidato por prezidanto. Li venkis kun 56.3% el la balotoj kontraŭ 42.3% por Ortega.[10] Li tuj komencis kampanjon por jure persekuti koruptajn ŝtatdungitojn. Tio rezultigis la kondamnon de la eksprezidanto Alemán pro fraŭdo, lavado de mono, kaj misuzo de publika mono, skandalo kiu populare nomiĝas la huaca.[3]

Dum sia prezidanteco Bolaños alfrontis konstantajn kaj fortajn atakojn de siaj kontraŭantoj.[11] La Supera Kortumo akuzis, ke li financis sian kampanjon por prezidanto per mono de la huaca, la Oficejo de la Aŭditanto provis demisiigi lin,[11] kaj fine Ortega, Alemán, la PLC, la FSLN, kaj la Nacia Asembleo reformis la konstucion por parte senigi lin je la povo nomumi ministrojn kaj oficialulojn, sed devis prokrasti la efektiviĝon de la ŝanĝoj pro premo de OAŜ, EU, kaj Usono.[12] Li tamen atingis la aprobon de CAFTA en la Nacia Asembleo,[1] kaj rapide kreskigis la tutlandan ekonomion per stimuloj al investo, kvankam Ortega riproĉis ke tiuj makroekonomikaj atingoj malhelpas malriĉulojn.[7] Liaj sociaj politikoj fortigis mallibereman moralon; abortigo en ajna cirkonstanco estis krimigita[7] kaj oni raportis, ke li farigis liston de oficialuloj kiuj povis esti parto de la "geja-lesbanina mondo."[13]

La Nikaragva konstitucio malpermesis ke la prezidanto kanditatiĝu por reelekto, do en la balota kampanjo de 2006, la partio de Bolaños, Alianco por la Respubliko (APRE), aliĝis al la Nikaragva Liberala Alianco, kies kandidato, Eduardo Montealegre, atingis la duan lokon.[14] Bolaños transdonis la prezidantecon al sia daŭra kontraŭulo Daniel Ortega la 10-an de januaro 2007.[15]

Eksprezidanteco redakti

Post sia retiriĝo de politiko Bolaños kreis la Fondaĵon Enrique Bolaños, neprofitocelan edukan fondaĵon[16] kiu provizas aliron al dokumentoj de lia prezidanteco kaj multaj aliaj ciferecaj kolektoj pri Nikaragvaj historio, politiko, kulturo, kaj juro.[17] Malgraŭ tio ke li ne plu estis politikisto, li ankoraŭ kritikis Ortega. Li mortis la 14-an de junio de 2021 en sia hejmo ekster Managua.[7]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Fallece expresidente de Nicaragua Enrique Bolaños Geyer, a los 93 años (hispane) (15-a de junio 2021). Arkivita el la originalo je 16-a de junio 2021. Alirita 15-a de junio 2021.
  2. East, Roger. (3-a de junio 2014) Profiles of People in Power: The World's Government Leaders. Routledge. ISBN 9781317639404.
  3. 3,0 3,1 3,2 "Enrique Bolaños, former Nicaragua president, dies at 93", Washington Post. (en-US) Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-06-16. Alirita 2021-06-20.
  4. 4,0 4,1 4,2 Camino a la Presidencia - La nominación. Arkivita el la originalo je 5-a de marto 2021. Alirita 16-a de junio 2021.
  5. Paige, Jeffery M.. (1998) Coffee and Power: Revolution and the Rise of Democracy in Central America (angle). Harvard University Press. ISBN 9780674136496.
  6. . Ex-Presidentes (es-es). Alirita 7-a de junio 2018. [rompita ligilo]
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 . Muere el expresidente de Nicaragua Enrique Bolaños Geyer, abanderado anticorrupción (hispane) (15-a de junio 2021). Arkivita el la originalo je 16-a de junio 2021. Alirita 15-a de junio 2021.
  8. EFE, , "Enrique Bolaños, un empresario de 73 años en la presidencia de Nicaragua", El País, 6-a de novembro 2001. (hispane)
  9. Times, Stephen Kinzer and Special To the New York, "SANDINISTAS SEIZE LAND OF A CRITIC". (angle)
  10. IRI. Arkivita el la originalo je 12-a de oktobro 2020. Alirita 17-a de junio 2021.
  11. 11,0 11,1 . Enrique Bolaños escapó a tres maniobras golpistas de Ortega (hispane) (13-a de augusto 2018). Arkivita el la originalo je 15-a de junio 2021. Alirita 16-a de junio 2021.
  12. Deal to end crisis in Nicaragua (11-a de oktobro 2005). Arkivita el la originalo je 13-a de oktobro 2005. Alirita 11-a de oktobro 2005.
  13. Lesbian, gay, bisexual and transgender (LGBT) people at risk in Nicaragua (2006). Arkivita el la originalo je 4-a de oktobro 2020. Alirita June 17, 2021.
  14. Escrutinio - Elecciones Nacionales 2006. Arkivita el la originalo je 2008-04-03. Alirita 2021-06-20.
  15. "Ortega returns to power in Nicaragua", AP, via NBC News, 10-a de januaro 2007.
  16. Biblioteca Enrique Bolaños. Arkivita el la originalo je 7-a de majo 2020. Alirita 10-a de aprilo 2020.
  17. Fallece Enrique Bolaños Geyer, expresidente de Nicaragua (hispane) (15-a de junio 2021). Arkivita el la originalo je 15-a de junio 2021. Alirita 16-a de junio 2021.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Prezidanto de NikaragvoPoste: 
Arnoldo Alemán2002 - 2007Daniel Ortega