Entempligo de Maria

En la tradicia (ortodoksa, katolika) kristanismo la Entempligo de la sanktega Virgulino estas dipatrina festo, per kiu la Eklezio rememoras enkondukon de la sanktega virgulino Mario en la Templon (je la aĝo 3 jaroj) por edukado ĉe la Templo, kie ŝi loĝis ĝis la fianĉinigo al sankta Jozefo.

Entempligo de la sanktega Virgulino
(Ticiano, 1534—1538)

La festo okazas je la 21-a de novembro (laŭ la respektivaj kalendaroj julia aŭ gregoria) — krom en la kopta eklezio, kiu festas la Entempligon je la 29-a de novembro.

Vidu ankaŭRedakti