Entlebuch (elektodistrikto)


La Elektodistrikto Entlebuch estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 22836 loĝantojn la 1-an de januaro 2013. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Schüpfheim.

Distrikto Entlebuch
Blazono de la distrikto Entlebuch
Kamparana domo en la regiono Entlebuch
Mapo de la distrikto Entlebuch
constituency of the canton of Lucerne
Kantono Lucerno
Ĉefloko Schüpfheim
Koordinatoj  46° 56′ N 8° 0′ O / 46.933 °N, 8.000 °O / 46.933; 8.000 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ N 8° 0′ O / 46.933 °N, 8.000 °O / 46.933; 8.000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 18319(2007-12-31)
Areo 410,13 km²
Loĝantardenseco 44,67 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0301
vdr

Geografio redakti

La distrikto Entlebuch situas en sudokcidento de Kantono Lucerno, sude de la monto Napf. La distrikto pli-malpli kongruas kun la fontoregiono de la riveroj Eta Emme kaj Ilfis.

Najbaraj distriktoj redakti

La distrikto Entlebuch limas en nordo al la distrikto Willisau kaj la distrikto Sursee, en nordoriento al la distrikto Lucerno, en oriento al la Kantono Obvaldo, kiu formas unu solan distrikton, en sudo al la distrikto Interlaken (Kantono Berno), kaj en okcidento al la distrikto Signau (Kantono Berno).

Biosfero-rezervejo de UNESKO redakti

Ek de la jaro 2000 la regiono Entlebuch estas la unua biosfera rezervejo de UNESKO laŭ la strategio de Sevilo. Al la UNESKO-Biosfero Entlebuch apartenas ok de la naŭkomunumoj de la distrikto Entlebuch, nome Doppleschwand, Entlebuch, Escholzmatt, Flühli, Hasle, Marbach, Romoos kaj Schüpfheim.

Historio redakti

En mezepoko la regiono Entlebuch apartenis al la Senjoroj de Wohlhusen, kiuj vendis ĝin proksimume en la jaro 1300 al la Habsburgoj. La Habsburgoj pandigis la voktejon en la jaro 1350 al Peter von Thorberg. Ĉar tiu provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis ribeladon kontraŭ Lucerno en la jaro 1434, tiam en 1513 okaze de la tiel nomita Cepa Milito kaj denove en 1653 dum la Kamparana Milito. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 el la antaŭa voktejo Entlebuch fariĝis la distrikto Schüpfheim, kiu tiam en la jaro 1803 fariĝis la aktuala distrikto Entlebuch de Kantono Lucerno. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 la iama Distrikto Entlebuch estis transformita al la nova Elektodistrikto Entlebuch. Al ĝi estis aldonita la komunumo Wolhusen, kiu ĝis tiam apartenis al la Distrikto Sursee.

Listo de la komunumoj en la distrikto Entlebuch redakti

La distrikto Entlebuch konsistas el 9 komunumoj (stato 2013). Jen la aktuala listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dec. 2007)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Doppleschwand 717 6,95 1001
  Entlebuch 3307 56,90 1002
    Escholzmatt 4355 106,39 1010
  Flühli 1855 108,24 1004
  Hasle 1688 40,33 1005
  Romoos 729 37,24 1007
  Schüpfheim 3757 38,37 1008
  Werthenstein 1920 15,80 1009
  Wolhusen 4199 14,48 1107
Totale 9 22'836 424,56 0301

Iama komunumoj en la distrikto Entlebuch redakti

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iama komunumoj Escholzmatt kaj Marbach estis kunigitaj al la nova komunumo Escholzmatt-Marbach:

Blazono Nomo Loĝantoj
(dec. 2007)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Escholzmatt 3153 61,29 1003
  Marbach 1214 45,10 1006

Eksteraj ligiloj redakti