Eocaecilia estas formortinta genro de ceciliaj amfibioj el la Formaĵo Kayenta de Arizono, Usono, de komenca Ĵurasio. Oni priskribis nur unu specion, nome Eocaecilia micropodia.

Rekonstruaĵo.

Eocaecilia kunhavis kelkajn karakterojn kun salamandroj kaj la jam formortintaj mikrosaŭraj amfibioj. Ili estis malgrandaj, ĉirkaŭ 15 cm longaj. Malkiel ĉe modernaj ceciliuloj, kiuj estas senkruraj, Eocaecilia posedis malgrandajn krurojn, kaj kvankam modernaj ceciliuloj havis malmulte disvolvigitajn okulojn kaj pasis multan tempon subgrunde, la okuloj de Eocaecilia estis iome pli bone disvolvigintaj.

Eksteraj ligiloj redakti