Epidermo

ekstera tavolo de la haŭto

Ĉe animaloj, epidermo (el la grekaj vortoj epi, sur kaj derma, haŭto) estas supra, regule maldika tavolo de haŭto, kiu kreas ŝirmaĵojn (harojn, plumojn, skvamojn, ungojn, kornojn, ktp). Ĝi evoluas el la ektodermo.

Epidermo estas ĉe plantoj la plej ekstera tavolo de ĉeloj, ordinare plataj kaj dense kunigitaj. Ĝi estas kelkfoje kovrita per kutiklo, enhavas ĉe la folioj stomon. La epidermo de la radiko (nomata rizodermo) eligas radikharojn, kiuj pligrandigas la akceptan surfacon.

Vidu ankaŭ redakti