Epilepsio

homa nerva malsano

Epilepsio estas neŭra malsano. Ne ekzistas unusola tipo de epilepsio. Ĝin karakterizas ekstrema cerba funkcio abrupta, kriza. Eblaj aspektoj tre multas: konvulsioj, perdo de konscio, ktp. Diverseco de la aspektoj dependas de cerbaj partoj trafitaj.

Elektroencefalogramo de epilepsia paciento.

Dum krizoj la kondutoj de malsanuloj povas kelkfoje instigi al penso, ke temas pri psika malsano, kio ĝi ne estas.

KrizojRedakti

Tutaj krizojRedakti

  1. 1 Krizo, franclingve nomita grand mal (granda malsano), montras la plej spektaklan formon. La trafito abrupte iĝas senkonscia kaj travivas trifazan elmontron.
  • fazo tonusa: Kontraktiĝo de ĉiuj muskoloj.
  • fazo relasa: Konvulsioj, senordaj kontraktiĝoj de muskoloj.
  • fazo senkonscia: Komato jen plurminuta jen plurhora, brua spirado. Ĝi estas fazo de reveno. Kelkfoje, ne ĉiam ellasiĝas urino. Poste sekvas iompostioma rekonsciiĝo, kaj foresto de ĉia memoro pri la krizo.
  1. 2 Krizo, franclingve nomata absence (foresto).

Relative ofta formo de krizo. Ĝi trafas ĉefe infanojn. Ĝi daŭras nur kelkajn sekundoj. Senkonsciiĝo kaj rekonsciiĝo estas tre abruptaj. Surgrundaj faloj maloftas. Se ne estas iu eksterula atesto, la trafito ne povas scii, ke okazis krizo. EEG montras karakterizajn signojn.

Partaj krizojRedakti

 
En 6 kazoj el 10, la epilepsio malaperas en la adolesko kiam la neŭronaj kaj hormonaj cirkvitoj estas jam disvolviĝintaj.

La krizoj tre varias laŭ la homoj. Kelkfoje estas senkonsciiĝo, ekkrioj senavertaj, faloj... Kelkfoje etaj antaŭsignoj anoncas alvenontan krizon kaj ebligas ioman sinprotekton, ekzemple avertante la proksimulojn. La epilepsia fokuso estas en iu tre limhava parto de la cerbo kaj simptomoj dependas de tiu regiono. La formoj tre multas.

  • Sensaj halucinoj (vidaj, aŭdaj, gustaj ...)
  • Eksternormaj movoj, paralizo de iu membro, kapo, langomordoj ...
  • Perturboj ŝajne psikiatraj laŭ aspekto.
  • Lingvaj perturboj jen esprima jen riceva (modifo de parolrapideco, nekomprenebleco, kio povas utili por averto al proksimuloj...)

Partaj krizoj ne estas eksterkonsciaj. Kelkfoje partaj krizoj povas iĝi tuttutaj se la trafita regiono de la cerbo plilarĝigas.

TerminaroRedakti

La termino epilepsio povas esti iom konfuza, ĉar ekster la medicina medio estas ofte uzita senzorge por ajna persono kiu suferas konvulsion, sed individuo povas suferi konvulsion ne pro epilepsio sed pro malaltaj niveloj de sukero en la sango aŭ infano povas esti suferanta nur altan febron. Ĉiuokaze, la epilepsio priskribas malordon en kiu unu persono suferas ripetitajn konvulsiojn laŭlonge de la tempo pro subkuŝa kronika procezo, ĉu pro nekonata kaŭzo aŭ ne.[1]

Ne ĉiuj personoj kiuj suferas konvulsion ricevas diagnozon de epilepsio. Tre ofte necesas esti prezentinta almenaŭ du epizodojn de epilepsiajn krizojn aŭ unu epizodon asocian al patologiaj trovoj en la interikta elektroencefalogramo, tio estas, inter unu konvulsio kaj alia, kiu ne estu antaŭita per identigebla kaŭzo, por ekzemplo, akra inflamo, elektrostatika malŝargovenenigo, tumoroj aŭ intrakraniaj hemoragioj.

KaŭzojRedakti

Kaŭzoj estas diversaj kaj plejparte nekonataj.

Epilepsio kaj genetikoRedakti

 
Cerba tumoro.

La epilepsioj kiuj ne estas okazigitaj per akcidento, tumoro, misformigo aŭ organa problemo, ovas esti okazigitaj pro genetiko. Ĵusa esplorado celis serĉadon en genetikajn kaŭzojn en tiuj kazoj. Esploristoj trovis mutacion kiel kaŭzo de la epilepsio inter 12,5% kaj 49% kiam oni faras eksomon direktitan al ampleksa nombro de genoj rilataj kun la epilepsio. Tiuj studoj jam pruvis la interrilaton inter la diagnozo kaj la rekta malpliigo de la enhospitaligo. La serĉado tiukadre tiele justigus kaj klinike kaj ekonomie la realigon de la genetikaj esplorteknikoj de amasa sekvencigo: ju pli nombro de genoj, des pli efiko en diagnozo. En studo en kiu oni analizis 862 genojn rilatajn kun la epilepsio de 86 pacientoj, la efiko en diagnozo estis de 49% (42 pacientoj genetike diagnozigitaj).[2] [3]

En Usono kaj Kanado, en 2017 oni entreprenis programon por proponi senpage eksomon direktita al detektado de epilepsioj en infanoj; por tio oni aplikis programon "Behind The Seizure" kiu proponas tiun teston al ajna infano kiu estis suferinta konvulsian krizon ne okazigitan per akcidento aŭ tumoro antaŭ aĝo de 60 monatoj.

La frua identigo de la genetika misordo subkuŝa okaziginta de epilepsio uzante la teknikon de la amasa sekvencigo kiu havigas prognozan informaron, influos en la terapiaj decidoj kaj kondukos al la dezajno de novaj kuraciloj celantaj specifajn defektojn de genoj. [4]

EtimologioRedakti

La vorto devenas de la helena επιληψία = surfalo, ĉar dum "grandaj atakoj" suferantoj tendencas subite fali surgrunden.

TraktadoRedakti

 
El dek pacientoj traktitaj per kontraŭepilepsiaj kuraciloj: 6 sukcesas atingi kontrolon de la epilepsio; 2 prezentos ian tipon de rimarkinda plibonigo kaj 2 ne atingos multan plibonigon.[5]

La epilepsio kaj la epilepsiaj krizoj povas aktuale ricevi terapion atingante akcepteblajn rezultojn. En la plej parto de kazoj, la infanaĝaj epilepsioj estas kuraceblaj en la pubereco.[6] Kiam la epilepsio estas okazigita per lezo klare videbla kaj tiu lezo estas nuligita kirurgie, oni malpliigas la intensecon kaj oftecon aŭ, en multaj kazoj, oni rekte kuracas la epilepsion mem.[7] Pro tio, komence de la traktado oni ekzamenas la individuon, serĉe de kaŭzoj de la epilepsio elimineblaj, por ekzemplo, la operaciadon de cerba tumoro aŭ la forigo aŭ malpliigo (mildigo) de metabola misordo.

En aliaj kazoj tio ne eblas, ĉu ĉar oni ne trovis kaŭzon ĉu ĉar tiu ne estas eliminebla, kiel okazas ĉe cikatroj, misformoj en la cerbo aŭ denaska antaŭa klino al konvulsioj. La celo en tiuj kazoj estas la eliminado de la atakoj pere de kuraciloj aŭ kirurgiaj operacioj.[5]

En kelkaj kazoj kirurgia traktado povas esti pli profita ol la perkuracila terapio; tio okazas normale nur en kazoj de lokaj epilepsioj kaj tio ĝis nun okazas al malpli ol 5 % de ĉiuj epilepsisuferantoj.

Agadproceduro antaŭ epilepsiaj krizojRedakti

Antaŭ epilepsia krizo, gravas agadi jene:

  • Ne movi la pacienton el la loko.
  • Ne meti ion ajn en ties buŝo.
  • Eviti, se eblas, ke tiu frapu sian kapon.
  • Iri al hospitalo nur en precizaj kazoj kiel jenaj:
    1. se temas pri graveda virino;
    2. se estas grava traŭmato;
    3. se okazas ripetitaj krizoj kaj inter unu kaj aliaj la paciento ne rekuperas la konscion aŭ se krizo pluas pli ol 5 minutoj; ambaŭokaze temus pri epilepsia statuso (status epilepticus), kio ja estas tre danĝera.

En la akra fazo de krizo oni ne spiras pro kuntiriĝo de ĉiuj muskoloj de la korpo. La oksigeno kiu restas en la korpo iras al la esencaj organoj; pro tio la lipoj kaj oreloj povas montri cianozon. Tio ne estas danĝera, se ne temas pri la menciita status epilepticus.

Fakaj esplorojRedakti

Yehezkel Ben-AriRedakti

Yehezkel Ben-Ari per sia koncepto "neŭroarkeologio" ebligis pli bonan komprenadon de diversaj malsanoj kiel la epilepsio, la aŭtismo kaj la Parkinsona malsano[8].

En 1972, Yehezkel Ben-Ari eklaboris en la CNRS kaj en la kanada universitato McGill studis la cerb-hipokampon, en la kadro de la studtemo pri la epilepsia krizo[9]. Dum tiu staĝo, Yehezkel starigis teknikon, kiu ebligis registri la aktivecon de la neŭronoj en la ronĝul-hipokampo. Pli precize tiu tekniko estis enmeti en la cerbo elektrodeton, kiu devas eniri en neŭronon, kies grandeco estas 20 µm. Tiam rimarkis Yehezkel kaj la profesoro Krešimir Krnjevic, ke estis la malsufiĉeco da GABA, kiu kaŭzis la epilepsikrizon[10]. Plie ili konstatis, ke la intenso de la epilepsio kreskis duoble, kiam kloroj penetris en la nervaj ĉeloj[11].

En 1980 Yehezkel Ben-Ari relaboris en la CNRS, en fiziologia laborejo, de Gif-Sur-Yvette. Por daŭrigi siajn esplorojn pri la epilepsio, li studis la efikadon de ekscitataj drogoj, kiuj agis sur la cerbo. Tiel Yehezkel uzis la kainatan acidon, kiun ronĝuloj ricevis en ilia cerbo. Li konstatis, ke la epilepsia krizo komenciĝis en la hipokampo, antaŭ ol la epilepsio disiris al aliaj strukturoj[12]. Kiam la kainata acidoj atingis neŭronon, tiam tiu estis ekscitata ĝis la morto : la troo da elektra aktiveco kreis lezojn, kiuj mortigis la neŭronon. Ĝenerale kiam la nerva celo mortas, la destinitaj neŭronoj longigas siajn ligaĵojn. Kontraŭe montris Yehezkel, ke la epilepsio tre malbonigis la situacion, ripetante krizojn[13].

Kelkaj kazojRedakti

  • La biografioj de historiaj gravuloj kiel Napoleono, Julio Cezaro, Sokrato kaj Johana de Arko spekulativis pri la eblo ke ili estus suferintoj de epilepsio laŭ la disponebla informaro, kvankam neniam estis tiel diagnozigitaj en sia vivoj mientras vivían.[14][15][16][17][18][19][20][21]
  • La 16a de decembro 1997 en Japanio, 685 infanoj estis enhospitaligitaj pro epilepsiaj atakoj rigardintaj la epizodon de Pokemon Dennō Senshi Porygon (epizodo n.° 38 de la unua sezono en la originala versio de la serio). Oni malkovris, ke la rapida ŝanĝo inter la koloroj ruĝa kaj blua en unu esceno estis okaziginta la konvulsiojn.[22][23]

FamulojRedakti

NotojRedakti

  1. Capítulo 363. Convulsiones y epilepsia Alirita la 22an de julio 2009, Harrison Principios de Medicina Interna 16a eldono 2006 Harrison online en español, McGraw-Hill, arkivita en [1] en la 19a de junio 2009.
  2. [url= https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/28199897 Real-world utility of whole exome sequencing with targeted gene analysis for focal epilepsy.] Alirita en marto 2017, Perucca P, 2017, eldonejo Epilepsy Res.
  3. Diagnostic exome sequencing of syndromic epilepsy patients in clinical practice. Alirita en majo 2018, Tumienė, eldonejo Clin Genet.
  4. Molecular diagnosis of patients with epilepsy and developmental delay using a customized panel of epilepsy genes. Alirita en novembro 2017, Laura Ortega-Moreno, eldonejo PLoS One.
  5. 5,0 5,1 Orsatti, Luciano; Deporte para discapacitados mentales, 2a eldono, [2] 2004, eldonejo Editorial Stadium S.R.L. (ISBN 9505312067) p. 10. Alirita la 29a de julio 2009. Arkivita en [3] la 3an de februaro 2014.
  6. Villarejo Ortega, Francisco, Tratamiento de la epilepsia [4] 1998, eldonejo Ediciones Díaz de Santos (ISBN 8479783257) p. 113.
  7. Vaquero Crespo, Jesús; Patología quirúrgica del sistema nervioso [5] 2006, eldonejo Editorial Ramón Areces (ISBN 8480047100) p. 410.
  8. Yehezkel Ben-Ari (2017). Teorio pri la cerb-disvolviĝo por kuraci la aŭtismon (france) (video). TEDxCanebière.
  9. Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ 2020 (ISBN 9782379310911), pp. 83-85
  10. (Januaro 1980) “Lability of synaptic inhibition of hippocampal pyramidal cells [proceedings]”, Journal of Physiology 298, p. 36–37. 
  11. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 87
  12. Ben-Ari Y. (Februaro 1985). “Limbic seizure and brain damage produced by kainic acid : mechanisms and relevance to human temporal lobe epilepsy”, Neuroscience 14 (2), p. 375–403. 
  13. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 89
  14. Muramoto O, Englert W, Socrates and temporal lobe epilepsy: a pathographic diagnosis 2,400 years later. Epilepsia, volumo 47, numero 3, p. 652-4. 2006, pmid= 16529635 [6] doi= 10.1111/j.1528-1167.2006.00481.x
  15. Hughes J, Dictator Perpetuus: Julius Caesar--did he have seizures? If so, what was the etiology?, Epilepsy Behav, volumo 5, numero 5, pp. 756-64, 2004, pmid = 15380131 doi= 10.1016/j.yebeh.2004.05.006
  16. Gomez J, Kotler J, Long J, Was Julius Caesar's epilepsy due to a brain tumor?, The Journal of the Florida Medical Association, volumo 82, numero 3, pp. 199-201, 1995. pmid = 7738524
  17. Gaius Julius Caesar Alirita en la 10a de aŭgusto 2006, H. Schneble, 1a de januaro 2003, eldonejo German Epilepsy Museum
  18. Osler W, On the so-called Stokes-Adams disease (slow pulse with syncopal attacks, &c.), The Lancet, volumo 2, pp. 516-524, 1903, doi= 10.1016/S0140-6736(00)66180-9
  19. Hughes J, Emperor Napoleon Bonaparte: did he have seizures? Psychogenic or epileptic or both?, Epilepsy Behav, volumo 4, numero 6, pp. 793-6, 2003, pmid = 14698723, doi= 10.1016/j.yebeh.2003.09.005
  20. Foote-Smith E, Bayne L, Joan of Arc., Epilepsia, volumo 32, numero 6, pp. 810-5, 1991, pmid = 1743152, doi= 10.1111/j.1528-1157.1991.tb05537.x
  21. d'Orsi G, Tinuper P, "I heard voices...": From semiology, a historical review, and a new hypothesis on the presumed epilepsy of Joan of Arc., Epilepsy & Behavior, volumo 9, numero 1, pp. 152-7, 2006, pmid = 16750938, doi= 10.1016/j.yebeh.2006.04.020
  22. Pokemon packs a punch Alirita la 7an de januaro 2007, angle.
  23. Color Changes in TV Cartoons Cause Seizures Alirita la 8an de aŭgusto 2008, ScienceDaily, angla, arkivita en [7] la 8an de novembro 2004.
  24. 24,00 24,01 24,02 24,03 24,04 24,05 24,06 24,07 24,08 24,09 24,10 24,11 24,12 24,13 24,14 24,15 24,16 24,17 24,18 24,19 24,20 Personnalités atteintes d'épilepsie sur la retejo de la muzeo de epilepsio de Kork
  25. angle Deborah Curtis, Touching from a Distance: Ian Curtis and Joy Division, Londres : Faber, 1995 (2a eldono, 2001, 3a eld. 2005) (ISBN 0-571-17445-0), p. 114
  26. Biography Ian Curtis and Joy Division Fan Club, konsultita la 2an de februaro 2006.
  27. Décès de Cameron Boyce la jeune star de Disney souffrait d’épilepsie leparisien.fr 2019-07-11 Konsultita en 2020-05-03.

BibliografioRedakti

  • World Health Organization, Department of Mental Health and Substance Abuse, Programme for Neurological Diseases and Neuroscience; Global Campaign against Epilepsy; International League against Epilepsy. (2005) Atlas, epilepsy care in the world, 2005. Geneva: Programme for Neurological Diseases and Neuroscience, Department of Mental Health and Substance Abuse, World Health Organization. ISBN 978-92-4-156303-1.
  • (Aprilo 2017) “ILAE classification of the epilepsies: Position paper of the ILAE Commission for Classification and Terminology”, Epilepsia 58 (4), p. 512–521. doi:10.1111/epi.13709. 
  • Iniesta López, Iván. La enfermedad en la literatura de Dostoievski. Doktoriga disertacio, 2004. ISBN 84-669-2606-2 [8]
  • Gilbert Diebold, L'épilepsie, une maladie refuge, Calmann-Lévy
  • Lucien Mélèse, La psychanalyse au risque de l'épilepsie, Érès
  • Pierre Jallon (kunordiganto), Epilepsies, Doin, Paris, 2007.
  • Hartmut Siemes, Blaise F. D. Bourgeois: Anfälle und Epilepsien bei Kindern und Jugendlichen. Thieme, Stuttgart/New York 2001, ISBN 3-13-127031-4. (aktuelle Auflage: A. Panzer, T. Polster, H. Siemes: Epilepsien bei Kindern und Jugendlichen. Diagnose und Therapie. 3., vollständig überarbeitete Auflage. H. Huber/Hogrefe AG, Bern 2015)
  • Rolf Degen: Epilepsien und epileptische Syndrome im Kindes- und Erwachsenenalter. Elektroenzephalographie. Blackwell, Berlin/Wien 1999, ISBN 3-89412-366-4.
  • Ansgar Matthes, Hansjörg Schneble: Epilepsien – Diagnostik und Therapie für Klinik und Praxis. Thieme, Stuttgart/New York 1999, ISBN 3-13-454806-2.
  • Günter Krämer: Epilepsie. Die Krankheit erkennen, verstehen und gut damit leben. 4. Auflage. TRIAS, Stuttgart 2013, ISBN 978-3-8304-6716-8.
  • Andre Jaggy: Atlas und Lehrbuch der Kleintierneurologie. Schlütersche, Hannover 2005, ISBN 3-87706-739-5.
  • Karl F. Masuhr, Marianne Neumann: Neurologie. (= Duale Reihe). Georg Thieme Verlag, 2005, ISBN 3-13-135945-5.
  • Jürgen Bauer: Epilepsie: Nützliches zu Behandlung und Beratung. Springer, 2002, ISBN 3-7985-1357-0.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Epilepsia en la hispana Vikipedio.