Episkopujo Chiemsee

(Alidirektita el Episkopo de Chiemsee)

La Episkopujo Chiemsee [ki:mze:] (germane Bistum Chiemsee, latine Episcopatus Chiemensis), kun sidejo episkopa en Herrenchiemsee, estis episkopujo subordigita al la salcburga ĉefepiskopujo kaj ekzistis de 1216 ĝis 1808. La eksa episkopa preĝejo nomiĝas Insula katedralo.

Episkopujo Chiemsee
Episcopatus Chiemensis latine
Bistum Chiemsee
Sufragana ĉefepiskopo de Salcburgo
Sidejo Herrenchiemsee, Germanio

Lasta titolulo
rekonita je la Apostola Seĝo
Sigmund Christoph von Waldburg zu Zeil und Trauchburg
Fondita 1216
Aboliciita 1808
 
vdr

Historio redakti

Ĝi instaliĝis kanonike en 1215/16 fare de Eberhard von Regensberg. La episkopoj ĉiam restis en dependo de la salcburga ĉefepiskopo - kaj estis aŭtomate ties viculoj kaj helpepiskopoj. La episkopoj de Chiemsee mem estis la plejoftan tempon en la ejoj de Chiemseehof en la urbokerno de Salcburgo, kiujn hodiaŭ uzas la salcburgia landregistaro.

La malgranda diocezo kun komence nur 10 paroĥoj konsistis el al regiono ĉirkaŭ la lago Chiemsee, la valo de Tiroler Ache kaj la Brixen-valo (Norda Tirolo). Interne de la episkopujo gravis ankaŭ la abato de la aŭgustenana monaĥejo en Herrenchiemsee kun specialaj jurisdikciaj privilegioj. Nur en la kuro de la katolikaj reformoj la episkopo gajnis absolutan superecon (1631/1707). Tiutempe inter 1697 kaj 1708 episkopis la juristo Sigismondo Carlo Castelbarco. Ĝis 1726 la episkopoj kutimis somere ripozumi en Kastelo Altdorf apud Hallein.

En la jaro 1808 la lasta episkopo Sigmund Christoph von Waldburg-Zeil-Trauchburg devis demisii. Dum la novordigoj de la bavaraj diocezoj la episkopujo ankaŭ laŭforme ĉesis ekzisti (1817/18). La tirolajn teritoriojn ricevis la salcburgia ĉefepiskopujo, la partojn en Supra Bavario la Ĉefepiskopujo München kaj Freising.

En 2009 lia papa moŝto Benedikto la 16-a restaŭris la episkopujon titulare. Tre fama teologo inter la episkoparo estis Berthold Pürstinger. Lin posteulis la juristo Ägidius Rehm.

Episkopoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti