Epopeo pri Gilgameŝ

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gilgameŝ kaj Gilgameŝ (mangao).

La epopeo pri Gilgameŝ[1] estas epika ciklo, dediĉita al Gilgameŝ, heroo[2] de antikva Mezopotamio. Temus pri sumeraj rakontoj pri reĝo (kaj duon-dio) Gilgameŝ de Uruk kaj ĉirkaŭ la rilato inter Gilgameŝ kaj Enkidu. Enkidu estas sovaĝa viro kreita de la dioj kiel la egalulo de Gilgameŝ, por fariĝi lia kunulo kaj kun-aventuristo - la ununura kapabla egali lin en forto.

Epopeo pri Gilgameŝ
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo akada lingvo
Eldonado
Eldondato sen valoro
Ĝenro epopeo
vdr
Tabuleto de la eposo pri Gilgameŝ en la akada lingvo; tekstero pri la granda diluvo.

Disigitaj epizodoj de tiu ĉi ciklo konserviĝis en la sumera lingvo. Akadanoj prunteprenis ilin, sistemigis kaj kreis en sia lingvo unuecan poemon pri Gilgameŝ, konsistantan el 12 partoj.

Oni konjektas ke la Gilgameŝ-epopeo[3] eble estas la plej malnova poemrakonto en la mondo. Ĉi tiu epopeo estis de granda influo sur la literaturo de la Mezoriento kaj inspiris multajn poetojn kaj aliajn artistojn. La temoj de ĉi tiu klasika epopeo estas universalaj kaj de ĉiuj tempoj: senkondiĉa amikeco, timo pro la morto kaj la serĉado de senmorteco. Parte tial tiu ĉi majstroverko eĉ post 5,000 jaroj ankoraŭ aktualas.

Evidentiĝas, ke Gilgameŝ estis historia persono, reganto de la urbo Uruk, kiu fariĝis grava centro de Mezopotamio. En la legendo estas rakontite kiel la heroo organizis liberigan militon kontraŭ regado de Kiŝ. En akada poemo Gilgameŝ estas prezentita kiel kaprica reganto, deviganta virojn konstrui urbomurojn kaj forprenanta fraŭlinojn en sian haremon. Kun sia amiko Enkidu, li faris heroaĵojn. Mem la diino Iŝtar, konsternita pro lia forto kaj saĝeco, proponas, ke li edziĝu al ŝi. Antaŭvideme Gilgameŝ rifuzis la proponon, memorigante ke ŝi perfide pereigis ĉiujn antaŭajn amorantojn. Laŭ peto de la ofendita diino, ŝia patro Anu sendis al Uruk ĉielan bovon, kiu trinkis la akvojn de Eŭfrato kaj ruinigis la tutan teron per sia spirado. Tamen Gilgameŝ kaj Enkidu mortigis la monstron. Finfine la batalo kontraŭ la dioj superis la fortojn de la heroo. Mortis lia amiko Enkidu, sed Gilgameŝ rifuzis lian morton kaj restis longe apud la kadavro, eĉ kiam ĝi ekputriĝis. Fine tial li mem forveturis al fora vojaĝo por akiri privilegion de senmorteco. Li tranaĝis oceanon kaj atingis insulon, kie loĝis lia praulo Utnapiŝtim kun sia edzino. Laŭ ilia konsilo, Gilgameŝ subiris al mara fundo kaj prenis de tie magian arbuston, kiu transformus oldulon je junulo, sed aperis serpento, kiu forrabis de li ĉi tiun kreskaĵon.

La ĉefa penso reduktiĝas al tio, ke eĉ grandaj herooj ne povas akiri eternan vivon kaj devas obei al la dioj.

Lastatempaj esploroj ligas la eposon de Gilgameŝ al la 12 laboroj de Heraklo (la homologo greka de la romia heroo Herkulo), kvankam la babilona legendo antaŭas de preskaŭ 1000 jaroj la verkon de Homero.[4]

Resumo redakti

 
Enkidu.

Gilgameŝ el la urbo Uruk estis severa kaj nefleksebla. Laŭpete de la popolo la diino Aruru kreis kopion de li el argilo, vila sed bonkvalita, nome Enkidu, kiun li renkontis en duelo. Fine de la lukto ambaŭ komprenis sian komplementecon kaj kuniĝis por fari grandajn agojn. Sed Enkidu mortis, kaj Gilgameŝ, malĝajega, foriris por malkovri la sekreton de nemortemo ĉe Uta-Napiŝtim, kiu rakontis al li strangan historion pri diluvo. Forironte li rivelis al Gilgameŝ la ekziston de planto por eterna juneco.

Apenaŭ Gilgameŝ sukcesis havigi al si tiun planton, ke forrabis ĝin de li serpento kaj Gilgameŝ komprenis, ke la eco de homo ne estas vivi eterne. Tia serĉado estas vana kaj oni profitu la plezurojn, kiujn donacas la vivo.

La belo kaj la simbola riĉeco de la historio kreis grandan surprizon, kiam la teksto estis rivelata antaŭ la societo de biblia arkeologio en Londono en la jaro 1872, kaj evidentiĝis ke la rakonto pri la diluvo similis multe, sed pli detale, al la rakonto de Noa en la Biblio.

Estas interese kompari la tekston al la mito de Heraklo: iuj aŭtoroj starigas rektan ligilon inter la eposo de Gilgameŝ, la gloro de Uruk, verkita en Mezopotamio en la 18-a jarcento a.K. kaj la mito de Herkulo, la gloro de Hera, skribita de Homero en la 8-a jarcento a.K..[5] Ja surprizigas la simileco inter Gilgameŝ, reĝo de Uruk, dutrione dia kaj trione homa, realiganta serion da verkoj por atingi senmortemon, kaj Herkulo, gloro de Hera, duone dia kaj duone homa, realiganta 12 laborojn, kiuj ebligas al li atingi senmortecon.

La rakonto (versio niniva) redakti

1-a tabuleto: La du herooj redakti

 
Enkidu kontraŭbatalas leonon, detalo de cilindrosigelo

Prezentado de la heroo Gilgameŝ: Mi prezentos al la mondo tiun, kiu ĉion vidis, konata de la tuta mondo, .... Memorigo pri lia verko, tio estas la muregoj de Uruk. Liaj aventuroj, kiujn li skribis. Honorigo de liaj virtoj kaj altaj agoj. Lia persono de sia naskiĝo estis prestiĝa! Dio dutriona, homo triona.... Liaj ekscesoj pri potenco Ene de Uruk, li iras kaj revenas, kapo alten, simila al bubalo, li montras sian forton, nenio kompareblas al la forto de siaj armiloj; lia eskorto ĉiam sekvanta lin, obeanta lin; li subpremas la bataliston de Uruk kiel tirano. Gilgameŝ, diris ili, ne lasas filon al lia patro (...) Kvankam li estas sacerdotulo de Uruk, li ne lasas junulinon al ŝia patrino, eĉ jam promesitan al viro.

La decido de la dioj prepari por li rivalon, nome Enkidu. Je tiuj paroloj Arruru imagis bildon de Anu, lavis siajn manojn, prenis argilon kaj ĵetis ĝin en la stepon, kie ŝi formis Enkidun. Naskinte en soleco, potenca bolko de Ninurta, vila sur la tuta korpo, li havas hararon de virino, malmolan kiel tiu de la diino de la ogroj. Konas nek popolon, nek patrujon. Vestite kiel Sumugan (la dio de sovaĝaj bestoj), akompanate de gazeloj, li manĝas herbon; kun siaj vestaĵoj alproksimigas de akvujo; trinkas kun la bestoj. La malkovro de Enkidu fare de ĉasisto, kies kaptilojn li detruis. Raporto al Gilgameŝ, kiu preparas kaptilon por la estulo. Ĉasisto kunportu la amaĵiston Ŝamat (kio signifas ĝojplena en la akada lingvo).

Kiam la bestaro alvenos al la akvujo, ŝi formetos siajn vestaĵojn montrante siajn ĉarmojn, kaj kiam li vidos ŝin, li alproksimiĝos. Renkonto de Enkidu kun la amaĵistino. Enkidu kaptiĝas en la amora kaptilo. La bestoj de tiam restas fore. La amaĵistino proponas venigi lin al Uruk, kie regas Gilgameŝ. Enkidu akceptas por montri, ke li estas pli forta ol Gilgameŝ, sed la amaĵistino provas trankviligi lin.

2-a tabuleto: Renkontiĝo, amikeco kaj projekto pri aventuro redakti

Enkidu kaj la amaĵistino iras al Uruk. Survoje ŝi donas al li duonon de sia vestaĵo. Ili haltas ĉe ŝafistoj. Kuraĝigita de la amaĵistino, Enkidu trinkas bieron kaj manĝas panon. Manĝu la panon, Enkidu, ĝi necesas por vivi. Trinku la bieron, tio estas kutimo en la lando. Enkidu manĝis la panon ĝis satiĝo. Li trinkis la bieron. Sep kruĉojn. Malstreĉite, ventroplene, li kantis ĝojkore kaj lia vizaĝo lumiĝis. Li lavis sian vilan korpon, frotis sin per oleo; tiel li similis al viro. Li surmetis vestaĵon: nun li similas al juna edzo.

En Uruk Enkidu estas admirata de la popolo. Enkidu vidas homon portanta manĝaĵoj kaj demandas kien li iras. Li respondas, ke li iras al nuptofesto, dum kiu oni elektas fianĉinojn. Li rivelas, ke tiam Gilgameŝ postulas prioritatan rajton La destinitan edzinon li fekundigas, li la unua, la edzoj poste. Ĉe la konsilio de la dioj, oni dekretas: ekde kiam oni tranĉis la umbilikon (ekde la naskiĝo) tia estas lia destino. Aŭdante tion, Enkidu paliĝis. Li iras al la granda placo. Por la diino Iŝhara (Iŝtaro uzas tiun nomon prezidante seksumadon. Ŝia simbolo estas skorpiono) lito estas preparita. Por ke Gilgameŝ unuiĝu kun junulino ĉi-nokte. Enkidu baras la vojon al Gilgameŝ, kiu riproĉas al li orgojlon. Li baras la pordon de la ĉambro per sia piedo kaj ne lasas eniri Gilgameŝon. La du herooj atakas sin sur la strato. Neniu gajnas. Ili honoras sin unu la alian kaj amikiĝas. Emociiĝas Enkidu, kiu neniam havis familion.

Gilgameŝ proponas al li entrepreni heroan ekspedicion al la arbaro de la cedroj kontraŭ la gvardisto Humbaba. Enkidu parolas pri la danĝeroj de la afero Tio estas por savi la arbaron de la cedroj kaj por terorigi la homojn kiujn tie sendis Humbaba. Humbaba, kies krio estas teruro. Lia buŝo estas fajro, lia spiro, morto. Je 60 berus li povas aŭdi la bruojn de la arbaro. Gilgameŝ parolas al la kunveno (de homoj sufiĉe aĝaj por batali) kaj al la konsilio (de la maljunuloj) por anonci la projekton. Enkidu petas de la maljunuloj reteni Gilgameŝon kaj tiuj avertas lin Gilgameŝ, vi estas juna kaj via koro kuntrenas vin! Vi ne bone komprenas pri kio vi parolas, ĉu papilio naskis vin? Tiu Humbaba, kies krio estas teruro' kaj tiel plu. Sed Gilgameŝ faras laŭ sia ideo.

3-a tabuleto: Preparado kaj foriro redakti

La maljunuloj konsilas prudentecon: Enkidu marŝu antaŭe. Gilgameŝ kondukas sian amikon al sia patrino por adiaŭi ŝin. Ninsuna oferas donacojn al Ŝamaŝ por sukceso de la entrepreno. Ŝi konfidas sian filon al Enkidu. Enkidu akceptas la mision. Lastaj rekomendoj de la maljunuloj. Enkidu parolas al Gilgameŝ. Ili foriras.

4-a tabuleto: La vojaĝo redakti

La du herooj iras al la arbaro de la cedroj (la nuntempa Libano, do vojon de ĉirkaŭ 1500 km) per gigantaj paŝoj en ses etapoj. Je ĉiu etapo Gilgameŝ oferas al Ŝamaŝ en la centro de sankta cirklo petante sonĝon promesantan sukceson. Ĉirkaŭ noktomezo, post la sonĝo, li subite vekiĝas kaj vekas Enkidun por rakonti al li sian revon. Tiu interpretas ĝin kaj trovas la pruvon de onta sukceso. Ili alvenas al la bieno de Humbaba. Ŝamaŝ avertas Gilgameŝon: Sekvu lin rapide por malhelpi al li atingi sian loĝejon, enprofundiĝi kaj sin kaŝi. Ili antaŭenkuras.

Tiam aŭdiĝas la terura krio de Humbaba. Enkidu ektimegas, Gilgameŝ rekuraĝigas lin Aŭdigu vian voĉon kiel tamburo! For de vi la paralizo de la brakoj, la malforto de la genuoj! Prenu vian manon, amiko: ni marŝu kune! Ke via koro brulu por la batalo! Malestimu la morton! Pensu nur pri la vivo! Tiu, kiu gardas alian devas esti fortega! Tiu, kiu antaŭeniras la alian, protektu lin. Ĝis ilia plej fora posteularo, ili havos gloron. Tiel ili alvenas al la arbarorando.

5-a tabuleto: Prodaĵoj en la arbaro de la cedroj, venko de Humbaba redakti

 
La 5-a tabuleto de la intrigoj de Gilgameŝ. El la kolekto de la Suleimanija Muzeo en Irako

Gilgameŝ kaj lia amiko eniras la arbaron. Ili devas transiri plurajn larĝajn fosaĵojn antaŭ ekvidi la monstron. Humbaba avertas Gilgameŝon Ĉu frenezuloj aŭ senkonscienculoj konsilis vin, Gilgameŝ? Ke vi venis alfronti min? He! Enkidu, ido de fiŝo, kiu neniam konis sin patron, kaj kiu kiel testudoj neniam mamnutriĝis ĉe patrina mamo! Kiam vi estis junaĝa, mi observis vin kaj mi evitis renkonti vin! Nun, se mi mortigos vin, mi havos animon trankviligatan! Ĉar ja estas vi, kiu kondukis Gilgameŝon ĉi tien.

Gilgameŝ, timigita de tia parolado kaj de la aspekto de Humbaba turniĝas al sia amiko. Tiu kuraĝigas lin Kial do, amiko mia, paroli tiel, kiel almozulo, kovrilon sur la buŝo, kaŝante vin. Ekzistas jam nur unu eliro. La kupro fluas en la fluejo de la fandisto (ne plu tempas halti). Ne retiriĝu, ne retroiru! Duobligu la forton de viaj batoj!

Gilgameŝ frapas Humbaban ĉe la kapo. La lukto ekas. Ili piedtretis la grundon, disigante per siaj kalkanoj Hermonon kaj Libanon. La svarmo hela malheliĝis. Kiel nebulo, pluvas sur ili la morto. Kaj Ŝamaŝ kontraŭ Humbaba blovigas la grandajn ventojn: de la nordo, de la sudo, de la oriento, de la okcidento, sufloro, blovegoj, kirloj, malbonaj, pulvoplenaj, morbidaj, glaciaj, tempesto kaj tornado: la dek tri ventoj atakis lin kaj lia vizaĝo malheliĝis: li ne plu povis antaŭeniri, nek retroiri de armilfrapo de Gilgameŝ.

Humbaba venkota parolas al Gilgameŝ, laŭdas lin kaj provas kompatigi lin promesante ĉion, kion li dezirus: Tiom da arboj, kiom vi mendos de mi (...) por beligi la konstruaĵojn de via urbo. Enkidu intervenas por malmoligi Gilgameŝon. Respondas Humbaba al Enkidu: Mi devintus forporti vin, tranĉi vian gorĝon, en la profundoj de mia arbaro. Oferi vin al agloj kaj vulturoj! Nun, Enkidu, vi povos liberigi min. Petu de Gilgameŝ, ke li lasu al mi la vivon! Sed Enkidu insistas kaj pelas Gilgameŝon: Mortigu lin, tranĉu lian gorĝon, morpremu lin (...) antaŭ ol Enlil aŭskultos lian petegon kaj la dioj furiozos kontraŭ ni. Nova petego de Humbaba, nova rifuzo. Parolante al la du herooj, Humbaba malbenas ilin. Ke ili ne maljuniĝu, nek unu, nek la alia. Ne pli ol Gilgameŝo, Enkidu trovu savon. Tiam la du amikoj frapas Humbaban, kiu kvinfoje forsaltas por eskapi, kaj fine mortigas lin. Tuj malhelo venis sur la montaron.

Gilgameŝ kaj Enkidu forhakas cedrojn, inter kiuj estis giganto, por la pordego de la templo de Enlil en Nipur. Ili revenas kun la ligno laŭ la rivero portante triumfe la kapon de Humbaba.

6-a tabuleto: Nova triumfo, la ĉiela virbovo redakti

Reen en Uruk, Gilgameŝ sin beligas. La diino Iŝtar enamiĝis en lin. Gilgameŝ, edziĝu al mi, donacu al mi vian frukton! Estu mia edzo, mi estos via edzino. Ŝi promesas al li riĉaĵojn kaj gloron. Gilgameŝ rifuzas, moke riproĉante al ŝi ŝajnigon kaj nefidelecon. Ne, mi ne volas vin kiel edzino! Vi estas nur forno, kiu estingiĝas en malvarmo, pordo kiu tralasas venton, palaco kiu disfalas sur siajn defendantojn, elefanto kiu forĵetas sian harnison, bitumo gluema, felsakvo truita, mortero rompiĝema, murrompilo kiu rompas amikajn muregojn, ŝuo kiu vundas piedon. Li memorigas al ŝi tio, kio okazis al ŝiaj amantoj: Tammuz, la Leono, la Ĉevalo, la Paŝtisto, la ĝardenisto Ishullânu.

Koleriĝas Iŝtaro, kiu petas de sia patro Anu venĝi la ofendon. Tiu ĉi riproĉas, ke ŝi provokis Gilgameŝon, sed tamen akceptas krei la ĉielan virbovon por frapi Uruk-on. Li tamen petas de ŝi, ke ŝi kontraŭu la malsategon, kiun estigos la difektegoj de la virbovo Estos sep malsategojaroj por la regiono de Uruk. Do vi devos unue amasigi grenon kaj multigi herbejojn. Iŝtar trankviligas lin. Anu donas al ŝi la kondukilojn de la virbovo. Ŝi kondukas ĝin en la centron de Uruko kaj tie liberigas lin. Malsuprenirinte al la riverbordo per sep plenbuŝoj ĝi malaltigas la akvonivelon. Skuiĝante trifoje, li skuas la urbon kreante fendegojn, en kiuj falas la homoj. Enkidu falas en iun ĝis la zono. Li elsaltas de ĝi, kaptas la kornojn de la virbovo kaj parolas al Gilgameŝ por peti helpon.

Dum li kaptas la virbovon per la vosto, Gilgameŝ puŝas sian glavon inter la kornojn kaj la nukon. Ili mortigas ĝin kaj oferas ĝian koron al Ŝamaŝ. Ploregadas Iŝtar humiligita kaj furioza. Enkidu aŭdinte ŝin, forŝiras piedon de la virbovo, ĵetas ĝin al ŝia vizaĝo kaj diras Se nur mi kaptintus vin, mi farintus same al vi! Mi pendigintus de viaj brakoj ĝian triparon! Iŝtar tiam kunvenigas la popolon de la amoraĵistinoj por ploregi antaŭ la piedo de la virbovo. Gilgameŝ laborigas la metiistojn de Uruk por ornami la kornojn de la virbovo per ortegaĵo kaj lazurito por oferi ilin kiel kultaĵo al Lugalbanda.

Post manpurigado en la Eŭfrato la du herooj triumfe promenas laŭ la stratoj de la urbo. La tago finiĝas per festo en la palaco. Sonĝo de Enkidu.

7-a tabuleto: La morto de Enkidu redakti

Amiko mia, kial la grandaj dioj konsile kunvenis? Enkidu ensonĝe partoprenis diskutadon de la dioj. Ĉar li partoprenis la mortigon de Humbaba kaj de la ĉiela virbovo, Enkidu ŝajne devos morti.

Li decidas iri kun Gilgameŝ peti gracon de Enlil, estro de la dioj kaj de la mondo, en lia templo en Nipur. Li vidas tie la pordon, kiun li oferis kaj alparolas ĝin Ho pordo, devena de la arbaro, vi ne havas memoron! Nenia inteligento estas en vi! Por trovi vian lignon, mi marŝis dum dudek beru, ĝis kiam mi trovis la plej altan cedron (...) Se mi sciintus, pordo, la destinon, kiun vi havos por mi, mi prenus mian hakilon por diserigi vin.

Gilgameŝ vidante la malesperon de sia amiko intervenas, kaj provas trankviligi lin rilate al la sonĝo. Li petegas la diojn por li, sed diras Tio, kion ordonis Enlil (...), li ne malordonos (...). Amiko mia (...). Tiel la destino venas al ĉiu.

Enkidu petegas Ŝamaŝ-on kaj malbenas tiujn, kiuj forprenis lin de lia unua vivo: la ĉasistoj kaj ĉefe la amoraĵistino. Ŝamaŝ riproĉas al li lian nedankemon al ŝi, kiu vestis, trinkigis kaj nutris lin, kiu donis al li amikon kiel Gilgameŝ. Emociita, Enkidu, maldiras sian malbenon.

Doloro atingas lian ventron. La malsano invadas lin. Enkidu surlite denove havas teruran sonĝon, kiun li rakontas al Gilgameŝ. La sonĝo priskribas la kondiĉojn de mortintoj en la infero, kien oni gvidis lin Al la malhela loĝejo, kies enirejo estas sen elirejo, al la vojo de nereveno, al loĝantoj senigitaj je lumo, kies nutraĵoj estas pulvo kaj argila pano, vestitaj kiel birdoj de plumvestaĵo, kuŝantaj en malhelo, sen iam ajn vidi la tagon. La malsano de Enkidu daŭras kaj ĉiutage pligraviĝas. La dekduan tagon li riproĉas al Gilgameŝ lian malpovon. Li mortas.

8-a tabuleto: La funebro de Enkidu redakti

Ploras Gilgameŝ ĉe la kadavro de sia amiko. Memorigo pri ties deveno: Enkidu, amiko mia, via patrino, gazelo, kaj sovaĝa azeno, via patro, naskis vin: la lakto de onagroj kreskigis vin kaj la bestaro malkovrigis al vi ĉiujn paŝtejojn.

Funebra litanio rememoriganta lian tutan vivon: Ke ploru pro vi la vojoj de Enkidu ĝis la arbaro de la cedroj, ke ili ne mutiĝu, nek tage, nek nokte! Ke ploru pro vi la maljunuloj de la granda urbo de Uruk, kiuj benis nin! Ke ploru pro vi la puraj akvoj de la montaroj, kiujn ni grimpis. Ke la kamparoj kriu, kiel farintus via patrino, ke ploru pro vi la arbaroj de cipresoj, de cedroj al kiuj ni tiom aproksimiĝis koleroplena! Ke ploru pro vi urso, hieno, leopardo, tigro, cervo, gepardo, leono, bubalo, damao, kapro, la bestaro de la stepo! Ke ploru pro vi Ulai, la sankta rivero laŭ kiu ni marŝis! Ke ploru pro vi la pura Eŭfrato, kie ni purigis nin, ke ploru pro vi la juneco de la urbo, kiu vidis niajn luktojn kontraŭ la virbovo (...) Enkidu, ho amiko mia, impetema mulo, sovaĝa azeno de la montaro, leopardo de la stepo (...) Kia estas la dormo, kiu kaptis vin, kiu malheligis vin, kaj igis vin ne plu aŭdi.

Gilgameŝ konstruigas statuon de Enkidu el oro kaj juveloj; la tuta urbo funebras. Gilgameŝ forŝiris siajn belajn vestaĵojn. Li votas lasi vila sian haŭton, vesti sin per leonfelo kaj iri tra la stepo. Oferoj al Ŝamaŝ.

9-a tabuleto: Gilgameŝ serĉante senfinan vivon redakti

Gilgameŝ foriris tra la stepo. Li ploras pro Enkidu kaj plendas pri sia sorto Kaj mi, ĉu mi mortu? Sed tiam ne kiel Enkidu! Timo venas en miajn tripojn; timo pri morto iras min travadi la stepon.

Li decidas renkonti kun Utanapiŝti, filo de Ubar Tutu, heroo de la diluvo, senmortiĝinta, por lerni de li la sekretojn de senfina vivo. Unua etapo de la vojaĝo en la montaro, kie li ekvidas leonojn al kiuj li sukcesas eskapi. Li sonĝas kaj en la sonĝo ĉe akvujo bestoj premiĝas al li, sed li sukcesas forpeli ilin.

Li atingas la monton nomata "Ĝemeloj", kiu ĉiutage vartas la eniron kaj la eliron de la suno. Tie li renkontas la skorpiulon kaj ties edzinon, tiel terorigaj kaj timigaj, ke li kaŝas sian vizaĝon. Sed ili rekonas en li dian karnon, kaj lasas lin iri post demando pri la celo de la vojaĝo. La skorpiulo diras al Gilgameŝ: Neniam iu ajn iris tiun vojon. Neniu konas la profundaĵojn de tiu monto. Laŭ dek du beru (120 km) regas profunda malhelo sen ia ajn lumo.

Gilgameŝ tamen pluiras kaj plena je timo sekvas la vojon de la suno tra la monto. Li alvenas al la ĝardeno de gemoj, en kiuj la arboj portas arojn da gemoj ĉiuspecaj kaj ĉiukoloraj.

10-a tabuleto [6]: Ĉe la celo redakti

Apud la riverbordo staras la trinkejo de Siduri. Defore ŝi vidas alproksimiĝi Gilgameŝon, vojaĝanto timiga, de dia eco, sed vestita per feloj, kun haŭto brunigita pro vento, malvarmo kaj suno, vangoj kavaj pro laco de la vojaĝo. Ŝi ektimas, supozas, ke li estas murdisto, baras sian pordon kaj rifuĝas sur la terasan tegmenton de la domo. Gilgameŝ pro la bruo de la fermanta pordo levas la okulojn, vidas ŝin kaj postulas, ke ŝi malfermu la pordon, se li ne frakasu ĝin. Ŝi demandas kiu li estas. Li sin prezentas kaj Siduri, kiu jam aŭdis pri liaj agadoj, demandas, kion li faras ĉi tie. Gilgameŝ parolas pri la celo de sia kvesto, sia malespero kaj la timo morti. Ŝi diras: Gilgameŝ, kien vi kuras do? La vivon, kiun vi postkuras, vi ne trovos ĝin. Kiam la dioj kreis la homaron, ili destinis homon al la morto. La vivon, ili gardis ĝin kaj tenas ĝin inter siaj manoj. Gilgameŝ, ke via stomako estu plena, tage kaj nokte amuziĝu, ĉiun tagon festu, tage kaj nokte dancu kaj ludu muzikon; ke viaj vestaĵoj estu senmakulaj; la kapon puran, banu vin en akvo; atentu pri la malgrandulo, kiu tenas vin ĉemane, ke la amatino ĝuu en viaj brakoj! Tio estas la okupado de homoj.

Sed Gilgameŝ ne kapablas aŭdi. Se li forlasus sian kveston, li daŭrigus vagadon dum sia tuta vivo. Le demandas la vojon por atingi Utanapiŝti-n. Se eblos, mi trairos la maron, se ne eblos, mi trairos la stepon. Siduri respondas al li ke Neniam, Gilgameŝ, trairado estis farita. Neniu ekde praaj tempoj alvenis ĉi tien trairante la grandegan maron. Tiu, kiu trairas la maron estas Ŝamaŝ. Krom la suno, kiu kapablus? Malfacilege estas la trairo, malfacile la vojo kaj inter ĉi tie kaj tie mortoakvoj malpermesas la aliron. Kie do, Gilgameŝ, trairus vi la maron? Kiam vi atingus la mortoakvon, kion farus vi? Gilgameŝ ja ekzistas Ur-ŝanabi. Tiuj-de-la-ŝtonoj estas kun li. Li estas en la arbaro por forhaki branĉojn. Montru vin al li. Se eblos, trairu kun li, se ne, reiru.

Je tiuj vortoj Gilgameŝ prenas sian hakilon, eltiras la glavon el la glavingo kaj ekkuras por trovi Ur-ŝanabi. Ekvidante lin, tiu ĉi ektimas. Gilgameŝ mortigas tiujn-de-la-ŝtonoj kaj perforte obtenas la helpon de Ur-ŝanabi.

Ur-ŝanabi demandas al li, kiu li estas kaj kial li estas tia? Gilgameŝ klarigas sian malesperon kaj sian kveston. Li postulas, ke Ur-ŝanabi konduku lin al Utanapiŝti. Viaj manoj mem, Gilgameŝ, respondas tiu malhelpis la trairon: vi mortigis tiujn-de-la-ŝtonoj. Ĉar ili estas diserigitaj, prenu vian hakilon, eniru la arbaron kaj tranĉu cent dudek stangojn de kvin ninda (kvin foje dek du partoj de 60 cm, do entute 30 m) Glatigu ilin, (...) kaj alportu ilin al mi. Post tio ili enboatiĝis kaj post tri tagoj iris la kutiman distancon de unu monato kaj duono (tio estas ĉirkaŭ 500 km).

Ili atingas la mortoakvojn. Ur-ŝanabi parolas al Gilgameŝ: Foriru de la bordo kaj prenu la unuan stangon. Viaj manoj ne tuŝu la akvon. Poste prenu la duan, poste la trian, kaj tiel plu. Je la centdekdua Gilgameŝ finis la stangojn. Li senvestigas sin kaj per siaj manoj antaŭenigas la boaton.

11-a tabuleto: Malsukceso kaj reveno al kutima vivo redakti

 
La 11-a tabuleto kun parto de la legendo de Gilgameŝ prezentanta la inundon

Defore Utanapiŝti vidas ilin alveni kaj sin demandas kial malaperis tiuj-de-la-ŝtonoj kaj kiu estas tiu stranga pasaĝero. Alteriĝo kaj unua kontakto kun Utanapiŝti, kiu demandas al Gilgameŝ kial li estas tiom laca kaj malespera.

Utanapiŝti rivelas al Gilgameŝ, ke lia senmorteco estas pro aparta dekreto de la grandaj dioj kaj ke li ŝuldas tion al Ea, kiu volis, kontraŭ Enlil, savi de la diluvo la homaron, informante ĝin sekrete, konstrui arkeon. Sekvas longa rakonto de la diluvo, kiu finiĝas per la decido de Enlil doni al Utanapiŝti kaj lia edzino senfinan vivon.

Tiel, Gilgameŝ ne povus obteni senmortecon. Utanapiŝti volas montri al li, ke li ne estas kreita por tia senfina vivo. Ke li provu nur resti ses tagojn kaj sep noktojn sendorme. Gilgameŝ, apenaŭ sidinte, endormiĝas. La edzino de Utanapiŝti konsilas al sia edzo veki lin tuj kaj lasi lin reiri al lia hejmo. Sed Utanapiŝti respondas al ŝi, ke ŝi iru pli bone kuiri panon, kaj meti je la piedojn de la heroo unu panon por ĉiu dormita tago. La sepan tagon Utanapiŝti skuas Gilgameŝ por veki lin. Li opinias, ke li endormis nur momente, sed Utanapiŝti montas al li la sep panojn ĉe liaj piedoj. La unua jam estas tute malmola, la lasta ankoraŭ freŝa. Malesperas Gilgameŝ: Kion fari, Utanapiŝti? Kien iri? La rabisto forprenis miajn tripojn! La morto venas tien, kie mi dormas. Kien ajn mi portos miajn piedojn, ĉie atendas min la morto!

Utanapiŝti konfidas Gilgameŝ al Ur-ŝanabi dirante: Tiuj enboatiĝejoj ne plu estas por vi. Tiu marpasejo konsilas al vi forlasi ĝin. Vi, kiu senĉese iris kaj revenis, ĉesu tion, kaj konsilas al li beligi Gilgameŝon antaŭ ol resendi lin Ĝis kiam li alvenos al sia urbo, ĝis kiam li finos sian vojaĝon, ke liaj vestaĵoj estu neniam malpuraj, ke ili restu ĉiam novaj. Ur-ŝanabi venigas lin al bano. Gilgameŝ lavas sian hararon. Li forĵetas sian vestaĵon, kiun forportas la maro. Li oleas sian korpon, metas novan rubandon sur sian kapon, surmetas tunikon indan de li. Poste ili ambaŭ enboatiĝis por la hejmenvojaĝo. La edzino de Utanapiŝti intervenas por ke li faru favoran geston al Gilgameŝ. Gilgameŝ venis ĉi tien post granda laco kaj peno: kion vi donos li revenonta al sia lando? Gilgameŝ aŭdante tion revenas al la bordo. Utanapiŝti alproksimiĝas kaj diras Gilgameŝ, vi venis ĉi tien, vi penis, faris grandan vojaĝon. Kion mi donu al vi por hejmenvojaĝi? Mi rivelos al vi tiun kaŝitan aferon, mi informos vin pri afero rezervita al la dioj. Ekzistas planto, speco de dorno, kiu vundos viajn manojn kiel rozo, sed kiu, se viaj manoj tenos vin, donos la vivon al vi. Aŭdinte tion, Gilgameŝ fosas je siaj piedoj por trovi pezajn ŝtonojn, kiujn li kunprenas, kaj kiuj tiras lin ĝis la fundo de la maro, kie li trovas la planton, kiu pikas la manojn.

Liberigita de la ŝtonoj li revenas al la surfaco kaj la maro puŝas lin al la bordo. Li montras la planton al Ur-ŝanabi kaj diras Jen la planto kiu kuracas la timon pri la morto. Danke al ĝi oni retrovas vivemon. Mi kunportos ĝin al Uruk. Mi vidos, ĉu tio funkcios ĉe maljunulo. Kaj mi mem sorbos ĝin por retrovi mian junecon. Ili foriras al Uruk. Post dudek beru ili manĝis. Post aliaj tridek ili haltas por dormi. Gilgameŝ vidinte freŝan akvujon, sin ĵetas por sin bani. Serpento logata de la planto elvenis el sia truo, kunportas ĝin kaj reirante forĵetas siajn skvamojn. Gilgameŝ restas tie, ploras, larmoj fluas sur liaj vangoj. Li diras al Ur-ŝanabi: por kiu lacigis sin miaj brakoj? Por kiu fluis la sango de mia koro? Mi ricevis nenian bonfarton. Al la leono de la tero mi donis ĝin. Ili finas la vojaĝon kaj alvenas al Uruk. Fiere Gilgameŝ montras sian urbon Supreniru, Ur-ŝanabi, promenu sur la muregoj de Uruk! Rigardu tiun fortikaĵon, kontrolu la fundamenton! Ĉu vi dubas, ke temas pri kuiritaj brikoj? Ke la sep saĝuloj mem metis la fundamenton? 3.600 arpentoj da urbo, 3.600 da fruktujoj, 3.600 da argilejoj, la domajno de la templo de Iŝtar. 10.800 arpentoj, tio estas la tuta areo de Uruk.

12-a tabuleto: Alia versio de la morto de Enkidu redakti

Tiu lasta tabuleto reprenas neatendate la rakonton pri Enkidu.

La stango (pukku) kaj la cirklo (mekku) de Gilgameŝ falis en la profundaĵon de la grundo, al la infero (nomata la tero) kaj Gilgameŝ ploras. Enkidu proponas revenigi ilin. Gilgameŝ diras al Enkidu atenti Ne vestu vin per pura vestaĵo: oni rekonus vin fremdulo! Ne oleu vin per bona oleo el la delikata parfumboteleto: pro via odoro, ĉiuj ĉirkaŭus vin! Ne ĵetu en infero ĵetbastonon: tiuj, kiujn li atingus, ĉirkaŭus vin! Ne levu per viaj manoj klabon, vi timigus la fantomojn! Ne surmetu sandalojn: ne bruu en infero. Ne kisu vian amatan edzinon. Ne batu vian malamatan edzinon. Ne kisu vian amatan infanon. Ne batu vian malamatan infanon: la plendoj de la infero kaptus vin!

Tradukoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. (eo) La epopeo pri Gilgameŝ, Esperanta retradio, la 9a de marto 2018.
  2. Noto : Epopeo" (laŭ PIV): "Verko plej tipe epika, poezie rakontanta la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas tutan popolon aŭ tutan epokon el patruja, religia, mora vidpunkto."
  3. Ekzistas ankaŭ "Gilgameŝ por Simioj" (2008) fare de Wilfried Hou Je Bek kiu estas la traduko de la plej malnova konata rakonto pri simioj. La leksigramoj uzataj en ĉi tiu traduko ankaŭ estas konataj kiel la Simio-Esperanto, disvolvita de Ernst von Glaserfeld (1977), kaj esplorebla ĉe Great Ape Trust.
  4. Vidu rilate al tio la verkon de la siria antropologo Firas Al-Saŭah فراس السواح (nur arabe): جلجامش: ملحمة الرافدين الخالدة (دراسة شاملة مع النصوص الكاملة وإعداد درامي)، طب 1، دمشق، 1996 - gilgamesh: malhamat ar-râfidayn al-khâlida (dirâsa shâmila ma’a al-nuçûç al-kâmilat wa i’dâd drâmy, dimashq, 1996,Gilgamesh : la mezopotamia eterna eposo (kompleta studo kun la tuta historio kaj drama prezentado), Damas, 1996.
  5. Vidu rilate al tio la esplorojn de la siria antropologo Firas Saŭah.
  6. La kanto de Gilgameŝ - deka tabulo, trad.S. Brault, La Kancerkliniko numero 164, okt-nov-dec 2017, p. 12-14.
  7. La Kanto de Gilgameŝ. Traduko de Stéphane Brault. Antverpeno: FEL, 2019. 51p. 21cm. ISBN 9789077066645