Erasma Domo
muzeo en Belgio
La Erasma Domo (nederlande Erasmushuis, france Maison d'Erasme, latine Domus Erasmiana) ne longe for estas de la Kolegia kirko Sanktaj Petro kaj Gido en Anderlecht, Belgio. En tiu ĉi malnova konstruaĵo loĝis dum ses monatoj de la 1521-a jaro la filologo kaj teologo Erasmo de Roterdamo.
Erasma Domo | |||
---|---|---|---|
muzeo • manor house • documentation centre | |||
Lando | Belgio vd | ||
Situo | Anderlecht | ||
Adreso | Bruinstraat, Kapittelstraat 31, Anderlecht | ||
Poŝtkodo | 1070 | ||
Situanta sur | Rue Brune - Bruinstraat • Rue du Chapitre - Kapittelstraat • Rue de Formanoir - de Formanoirstraat • Rue du Drapeau - Vaandelstraat • Rue du Village - Dorpsstraat • Square Jef Dillen - Jef Dillensquare | ||
Konstrustilo(j) | popola arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1930 | ||
Koordinatoj | 50° 50′ 11″ N, 4° 18′ 29″ O (mapo)50.836464.30812Koordinatoj: 50° 50′ 11″ N, 4° 18′ 29″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.erasmushouse.museum | ||
Agadoj redakti
En niaj tagoj (ekde 1932) ĝi estas bela muzeo kun ĝardeno omaĝe al la geniulo humanisma. Okaze de la datreveno 75-a fonda oni distingis la muzeon per la belga Muzeopremio. Teme la muzeistoj ne limigas la nedaŭrajn ekspoziciojn filozofiaj temoj sed ofertas buntan programon. Inter la presitaĵoj eldonitaj sub la aŭspicio de la muzeo menciindas la latinlingva fakgazeto Melissa eldonita sub la ĉefredaktado de Guy Licoppe.
Domzorgantoj redakti
- Marcel Van Damme, 1930-1954.
- Jean-Pierre Vanden Branden, 1954-1994.
- Alexandre Vanautgaerden, 1994-2012.
- Anne Arend, 2014 -
Eksteraj ligiloj redakti
- Hejmpaĝo de la muzeo. Arkivigite je 2008-10-13 per la retarkivo Wayback Machine