Erasmus Alberus (1498–1553) estis germana teologo, humanisto, reformisto kaj poeto.

Erasmus Alber
Bildo eltirata el la verko "La bona Dialogo", de Marteno Lutero, eldonita de Erasmus Alberus en 1523.
Bildo eltirata el la verko "La bona Dialogo", de Marteno Lutero, eldonita de Erasmus Alberus en 1523.
Persona informo
Naskiĝo 1498
en Friedberg
Morto 5-an de majo 1553 (1553-05-05)
en Neubrandenburg
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Alia nomo Grickel Interim vd
Okupo renesanca humanisto • teologo • poeto • verkisto vd
Aktiva en MagdeburgoNeubrandenburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
"Alcoranus Franciscanorum" verko eldonita en (1543) far Erasmus Alberus.

Biografio redakti

Erasmus naskiĝis en la vilaĝo Bruchenbrücken (nun parto de Friedberg, Hesio) ĉirkaŭ la jaro 1500. Kvankam lia patro Tilemann Alber estis lernejo-direktoro, lia frua edukado estis neglektita. Finfine en 1518, li trovis sian vojon al la Universitato de Wittenberg, kie li studis teologion. Li havis la bonŝancon altiri la atenton de Martin Lutero kaj Filipo Melanktono, kaj poste fariĝis unu el la plej aktivaj asistantoj de Lutero en la protestanta reformacio.

Li ne nur batalis por la protestanta afero kiel predikisto kaj teologo, sed li estis preskaŭ la sola membro de la partio de Lutero, kiu sukcesis alfronti la romkatolikojn per la armilo de literatura satiro.

En 1542 li publikigis prozan satiraĵon, al kiu Lutero verkis la antaŭparolon, "Der Barfusser Monche Eulenspiegel und Alkoran"[1], parodia adaptaĵo de la "Liber conformitatum" de la franciskana Bartolommeo Rinonico de Pizo (1338-1401), en kiu la franciskana ordeno estas ridindigita.

Ĉi tio altiris reagojn de katolikaj erudiciuloj kiel Henricus Sedulius (1547-1621), kiu publikigis la "Apologeticus aduersus Alcoranum Franciscanorum, pro Libro Conformitatum"[2], kiu kritikis la argumentojn de Alberus en ĉi tiu satiro.

Kun pli alta literatura valoro estas la didaktika kaj satira "Buch von der Tugend und Weisheit" ("Libro de virto kaj saĝo", 1550), kolekto de kvardek naŭ fabloj, en kiuj Alberus enkorpigas siajn opiniojn pri la rilatoj de la Eklezio kaj la Ŝtato. Lia satiro estas tranĉa, sed laŭ scienca kaj humanisma maniero; ĝi ne apelacias al la popularaj pasioj per la furioza sincereco, kiu ebligis al la mastro de la katolika satiraĵo, Thomas Murner (1475-1537), fari tiajn akrajn batojn.

Pluraj el la himnoj de Alberus, ĉiuj el kiuj montras la influon de lia majstro Lutero, estis konservitaj en la germana protestanta himnaro.

Post la morto de Lutero, Alberus dum kelka tempo estis diakono en Wittenberg; li tamen engaĝiĝis en la tiamaj politikaj konfliktoj, kaj estis en Magdeburgo en 1550–1551, dum tiu urbo estis sieĝita de Morico, la elektisto de Saksio. En 1552 li estis nomumita Ĝenerala Superintendanto ĉe Neubrandenburg, en Meklenburgo, kie li mortis la 5-an de majo 1553.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Traduko:La nudpiedaj monaĥoj de Eulenspiegel kaj la Korano
  2. Traduko: Apologetikistoj kontraŭ la franciskana Korano, por la Libro de la Konformeco