La monto Erbeskopf en la distriktoj Bernkastel-Wittlich kaj Birkenfeld estas kun alteco de 816, 32 m super marnivelola plej alta monto de la mezmontaro Hunsrück, en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi estas samtempe la plej alta germana monto maldekstre de la Rejno. Ĝi situas en la Naturparko Saar-Hunsrück.

Erbeskopf
la monto Erbeskopf vidata de nordoriento (Burgo Wildenburg)
la monto Erbeskopf vidata de nordoriento (Burgo Wildenburg)
monto
Alteco 816,32 m
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
distriktoj Bernkastel-Wittlich kaj Birkenfeld;
Montaro Hunsrück
Geografia situo 49° 44′ N, 7° 5′ O (mapo)49.7304444444447.0906388888889Koordinatoj: 49° 44′ N, 7° 5′ O (mapo) f4
Erbeskopf (Rejnland-Palatinato)
Erbeskopf (Rejnland-Palatinato)
DEC
Erbeskopf
Erbeskopf
Situo de Erbeskopf
Erbeskopf (Germanio)
Erbeskopf (Germanio)
DEC
Erbeskopf
Erbeskopf
Situo de Erbeskopf
Map
Erbeskopf
Rimarko plej alta monto en la montaro Hunsrück kaj en Rejnlando-Palatinato
vdr

Geografio redakti

Situo redakti

La monto situas sudokcidente de la Hunsrück kaj la Idarwald, proksime al la Schwarzwälder Hochwald. La pinto kaj la plej granda parto de la monto apartenas al la komunumo Hilscheid en la distrikto Bernkastel-Wittlich. La ceteraĵo apartenas al Allenbach en la distrikto Birkenfeld. La nordorienta najbara monto- ankaŭ en Idarwald, estas la monto Kahlheid (alteco 766 m).

Nordoriente de la monto fontas la rivereto Idarbach, sudoriente la rivereto Thranenbach, la supra parto de la rivereto Traunbach, malsupre de la Springenkopf , parto de Erbeskopf, fontas la rivereto Hohltriefbach . Ĝi estas alfluanto de la rivereto Röderbach, kiu fontas norde de la Erbesbach kaj estas alfluanto de Schalesbach.  

Montalto redakti

La novmezurado el la jaro 2008 indikas altecon de 816,32 m super marnivelo.

Jen la flankpintoj kun altecoj en metroj (m) super marnivelo:

  • Sandkopf (802,0 m), ĉirkaŭ 0,6 km nordoriente de la Erbeskopf
  • Springenkopf (784,2 m), ĉ 1,7 km ssudoriente de la Erbeskopf
  • Viehauskopf (720,7m), ĉirkaŭ 1,3 km sudokcidente de la Springenkopf
  • Hohltriefberg (680,6 m), ĉ.0,8 km sudokcidente de la Viehausberg

Vidu ankaŭ redakti

 
“ventsono“, skulptaĵo de Mancke

Referencoj redakti

<references>

Eksteraj ligiloj redakti