Erdélyi Magyar Szó

Erdélyi Magyar Szó (Transilvania Hungara Vorto) estis politika semajngazeto en Kolozsvár de junio 1939 ĝis junio 1940 redaktite de Árpád Szabó, sub gvidado de László Bányai. Ĝiaj internaj kunlaborantoj estis inter aliaj Méliusz József kaj Vincze János, verkis ĝin Balogh Edgár, Csehi Gyula, Gáll Ernő, Jordáky Lajos, Józsa Béla, Nonn György, Kovács Katona Jenő, Nagy István. Ĝi organizis la 3-an de decembro 1939 la renkonton de transilvaniaj hungaraj laboristoj, kamparanoj kaj intelektuloj.

Fontoj redakti