Erfurta Ateliergrupo

La Erfurta Ateliergrupo (germane: Erfurter Ateliergemeinschaft) estis ligo da artistoj en Erfurto, ekzistanta inter 1963 kaj 1974.

Konstruaĵo en kiu okazis la ekspozicioj de la Ateliergrupo; stato de 2013.

Historio redakti

En la 1963-a jaro renkontiĝis en la ateliero de la skulptisto Waldo Dörsch en la erfurta Neuwerk-strato nr. 29 (Domo Weinreiter) amikiĝintaj artistoj por plani komunajn ekspoziciojn. La Erfurta Ateliergrupo, kies fondo estis la rezulto de la renkontiĝo, realigis inter 1964 kaj 1974 sume 45 elmontrojn da nekonformisma kaj kritika arto kaj kreis tiutempe unikan modelon da memdeterminita artista galerio.

Al la fondomembroj de la laborgrupo nombriĝas - krom Waldo Dörsch - la grafikisto, instruisto kaj kolektisto Rudolf Franke, la grafikisto Alfred Traugott Mörstedt, la metalartisto Helmut Senf kaj la fotografo Johannes Sönnichsen kiel ankaŭ Günther Laufer (artforĝisto el Eisenach kaj profesoro ĉe la Altlernejo pri industria formigo en Halle). Aniĝis la sekvontan jarojn la kolektanto kaj dentisto Bernd Gröber.

Celoj redakti

Celo de la grupo estis pritaksi la verkaron kaj la artistajn elirpunktojn de gravaj kolegoj kaj interŝanĝi estetikajn demandojn kaj artotendencojn. Oni montris intence ekspozicie verkojn de artistoj, kiuj estis forgesitaj aŭ intence flankenmetitaj fare de la publikaj institucioj de GDR kaj oni volis meti apartajn akcentojn kaj en GDR kaj en FRG.

Detaloj pri la elmontra agado redakti

Per ekspozicio de Waldo Dörsch en la 15-a de decembro 1963 en la iama subtegmentejo de Rolf Dieß la laboro de la galerio ekis.

La sekvontajn jarojn elmontrigis la artaĵojn la sekvantaj artistoj (i.a.): Gerhard Altenbourg, Elisabeth Ahnert, Achim Freyer, Hermann Glöckner, Günther Huniat, Roger Loewig, Robert Rehfeldt, Peter Sylvester, Dieter Tucholke kaj Albert Wigand. El Turingio venis Günther Jahn, Horst Jährling, Philip Oeser kaj Werner Schubert-Deister. Prezentadoj de internaciaj artistoj de HAP Grieshaber ĝis Raoul Ubac kaj Ryszard Otreba kaj ekspozicio kun kolorgrafikoj de majstroj de la Pariza Skolo - École de Paris el la kolekto de Rudolf Franke same montritis kiel - ĉiam je la fino de la jaro - la t.n. kristnaska elmontro de la erfurtaj protagonistoj.

Ekster tio eldonis la Atiergrupo grafikdosierojn (nomitaj Jahresgaben) en reduktita nombro da 30 ekzempleroj. Ili entenis po 10 foliojn kaj estis faritaj laŭ speciala temo. Post kiam dum la du unuaj jaroj ili aperis ankoraŭ sen titolo, sekvis (ek de 1966) titolitaj eldonoj ("Eisheilige“, "Kontakte", "Die Stadt", "Gesichter", "Chiffren", "Schattenblätter", "Findungen", "Thuringia"). Ĉiujn verkojn aĉetis Werner Schmidt por la dresdena kabinetoj da kuprogravuraĵoj.

En la jaro 1968 furoris ekspozicio de Achim Freyer, pentristo, reĝisoro kaj disĉiplo de Bertolt Brecht ĉe Berliner Ensemble. En malmultaj jaroj Freyer iĝis - aparte post lia elmigro de 1971 okcidenten - internacie demandita scenaranĝisto. Gravis ankaŭ la ekspozicioj de Gerhard Altenbourg, Hermann Glöckner kaj Roger Loewig pro tio, ke Ateliergrupo manifestaciis tiel kontraŭ la reganta kulturpolitika klimo. Loewig, kiu pro certa arta eldono arestitis por unu jaro, rajtis elmontrigi aferojn la unuan fojon post la malliberigo en 1966 kaj trovis tuj amikojn kaj financan subtenon. Lia lasta ekspozicio en 1973 estis sen lia ĉeesto, ĉar li tiutempe jam estis vivanta en FRG.

Per la verkoj de Gerhard Altenbourg (kondamnita en 1964 je la daŭro de duono da jaro pro dogankrimo) faritis eĉ 3 ekspozicioj. Altenbourg estis la plej influa personeco en la neoficiala artosceno de tiuj jaroj, estanta modela kaj ekzemplodona por la artista aŭtonomia memkompreno.

Fino redakti

La Ateliergrupo malekis en 1974, sed kontinuigis la ekspoziciojn en la Neuwerk-strato - sub la nomo Erfurter Atelierbund - Sieglinde Thimm, Rainer Luck kaj la lirikisto Eberhard Häfner: ĝis 1977 fariĝis ses ekspozicioj i.a. kun Strawalde (Jürgen Böttĉer).

La erfurta modelo de ateliera anaro estis tiutempe - intence kvalite efikece - unika. Nur poste estiĝis en GDR similiaj atelieroj produktantaj kiel en 1977 Clara Mosch en Chemnitz, en 1978 Obergrabenpresse en Dresden aŭ en 1980 Freiluftgalerie Stötteritz en Lepsiko.

Literaturo redakti

  • Kunst im Gegenwind. Die Erfurter Ateliergemeinschaft 1963 bis 1974, Mühlhausen kaj Erfurt 1998.

Fontoj redakti

Artikolo de Klaus Michael sur la retpaĝaro de BPD.