Ergane

komputila projekto de tradukvortaro el la 2000-aj jaroj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ergane estas historia projekto de tradukvortaro kiu en la 2000-aj jaroj uzis Esperanton por traduki vortojn kaj mallongajn esprimojn de unu lingvo al alia. La anonimaj iniciatintoj en 2003 esperantlingve klarigis la funkcion:

Citaĵo
 Ekzemple, se vi enigas la anglan vorton shoe kaj ordonas ke Ergane traduku ĝin al la nederlanda, la aplikaĵo unue serĉos la esperantan tradukon. La Esperanto-traduko ŝuo sekve estos uzata por trovi la nederlandan tradukon schoen. Memevidente pluraj esperantaj tradukoj povas ekzisti por vorto en la fontlingvo. En la okazo, ke koncernas verajn sinonimojn laŭ Ergane, ĉiuj estos ignorataj escepte de unu. Se estas signifdiferenco, la aplikaĵo tradukos ĉiun vorton kun diferenca signifo en la cellingvo kaj lasos la uzanton elekti la plej bonan tradukon.

Pro tio ke vorto en la fontlingvo ne ĉiam signifos la saman kiel la esperantajn tradukojn kiujn Ergane estos trovinta, kaj la tradukoj kiuj sekve estos trovitaj en la cellingvo eble ne tute konformas signife kun la esperantaj vortoj, estas neeviteble ke tradukoj kelkfoje ne estos tute ĝustaj. Sed nur malofte Ergane tute eraros.

Se vi konstatas ke iu traduko ne estas tute ĝusta (aŭ eble tute erara), vi povas raporti tion retpoŝte. Tiam ni povos efektivigi ke la neĝusta traduko ne estos donita uze de la sekvonta ĝistagigo de la koncerna vortardosiero. 

La reta projekto "Travlang"[1] uzis la vortaron Ergane en la 2000-aj jaroj. Tamen, fine de 2023 ankoraŭ ekzistas simila retejo majstro.com, kiu laŭ la grafika prezento aspektas daŭrigo de la antaŭa reta projekto "Travlang", havas funkciantan tradukan funkcion pri 50 lingvoj, ankaŭ el kaj al Esperanto, kaj povus sekve esti daŭre ekzista praktika utiligo de la komputila tradukprogramo "Ergane". Tamen la tre malgranda artikola ĝermo Majstro (vortaro) indikas, sen referenco, ke ĝi funkcius "simile al la projekto Ergane" - tio kontraŭdiras la suspekton ke la komputila tradukprogramo "Ergane" estus la motoro malantaŭ la fasado de la retejo majstro.com. Pli konkrete ne eblas en la 2020-aj jaroj malkovri, kio vere estas malantaŭ la fasadoj de la eksaj kaj la unu ankoraŭ funkcianta retejoj - la farintoj tre atentis ne malkaŝi iun detalon kaj resti plene misteraj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti