Eriko la 1-a (Norvegio)

(Alidirektita el Eric Bloodaxe)

Eriko la 1-a ("Eriko Sangohakilo", Eric Bloodaxe aŭ, en la antikva norvega, Eirik Blodøks) estis la dua reĝo de Norvegio (930-934) sed estis forpelata post relative mallonga reĝado. Li mortis en 954.

Eriko Sangohakilo
Eriko la 1-a de Norvegio
Reĝo de Norvegio
Monero de Eirik Blodøks
Monero de Eirik Blodøks
Regado 930-934
Persona informo
Naskonomo en la antikva norvega, Eirik Blodøks
Naskiĝo 885
Morto 954
en Stainmore
Religio nord-ĝermana religio vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Harald Belhara vd
Patro Harald Belhara vd
Patrino Ragnhild Eiriksdatter vd
Gefratoj Ólöf árbót Haraldsdóttir • Haakon the Good • Olaf Haraldsson Geirstadalf • Bjørn Farmann • Halvdan Hålegg • Guttorm Haraldsson • Halfdan Haraldsson the Black • Rørek Haraldsson • Halfdan Hvide (?) • Frode Haraldsson • Gudrød Ljome • Gudrød Skirja • Ragnvald Rettilbein, King of Hadeland • Ring, King in Hedemarken and Gundbransdalen • Sigrød Haraldsson • Sigtrygg Haraldsson • Torgils Haraldsson • Ulfljotr Haraldsson • Dag Haraldsson • Ragnar Rykkel • Sigurd Rise vd
Edz(in)o Gunnhild, Mother of Kings vd
Infanoj Gamle Eirikssen • Harald Greycloak • Ragnhild Eriksdotter • Gottorm Eriksson • Ragnfred Eriksson • Erling Eriksson • Gudrod Eriksson • Sigurd Sleva vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la plej aĝa filo de Harald Belhara, la unua reĝo de Norvegio. En 920 li kondukis vikingan ekspedicion al norda Rusio. En 930 li disrabis malgrandan rusan komercan havenon. Poste, en Danio, li ĉeestis reĝan festenon kie li renkontis Gunnhild, Patrino de Reĝoj. La sekvantan nokton ili geedziĝis. Laŭdire Gunnhild estis sorĉistino kun fortaj magiaj povoj. Tiun jaron mortis Harald la 1-a. Per lia testamento la regno estis dividata inter liaj filoj. Sed post akraj kvereloj Eriko kaŭzis la mortojn de kvar el siaj fratoj.

En 934 lia pli juna duonfrato Haakon revenis el Anglio kaj gajnis la subtenon de la norvegaj nobeloj. En 934 li forpelis Erikon de la regno. Post malsukcesaj klopodoj regajni la tronon, Eriko iris al Orkadoj kaj poste al la vikinga regno de Jorko, kie komence la anglosaksa reĝo Adelstano bonvenigis lin kaj nomumis lin vicreĝo de Northumbria, komandante lin defendi nordan Anglion kontraŭ la skotoj: sed baldaŭ li tro malpopularis kaj estis denove forpelata. Osulf, kiu regis Bamburgh, iĝis reĝo. En 952 Eriko kaj lia filo mortis kiam ili batalis kontraŭ Osulf ĉe Stainmore, monta vilaĝo en norda Anglio.

Eriko ludas gravan rolon en la Sagao de Egil. Egil iĝis malamiko de Gunnhild, la edzino de Eriko. Fine Egil, post ŝiprompiĝo, alteriĝis en Northumbria dum la regno de Eriko: tiu mortkondamnis Egil, kiu savis sian vivon per verkado de poemo laŭdanta Erikon.