Eric Idle
Eric IDLE (naskita la 29-an de marto 1943) estas brita-angla aktoro, komikisto kaj kino kaj televidreĝisoro. Li ankaŭ okupiĝas pri verkado kaj komponado.
Eric Idle | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Eric Idle | |||||
Naskiĝo | 29-an de marto 1943 (81-jaraĝa) en South Shields | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Studiurbo vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo Kolegio Pembroke Royal Wolverhampton School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Tania Kosevich (en) (1981–) Lyn Ashley (en) (1969–1975) vd | ||||
Parencoj | Peter Oundjian (en) (unuaranga kuzo) Duncan Jones (en) (baptofilo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro verkisto dramaturgo gitaristo kantotekstisto filmreĝisoro kantaŭtoro scenaristo romanisto aktoro komikisto televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1967– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiIdle famiĝis ĉefe kiel parto de Monty Python, en kiu li ĉefrolis en granda nombro da roluloj kaj okupiĝis pri verkado de diversaj skeĉoj. La skeĉoj kiujn li verkis karakterizas tre longaj tekstoj, diritaj rapide kaj sinsekve, kiujn li kutime dirus mem. Idle skribis kaj komponis multajn el la kantoj de Monty Python, inkluzive de la sukceso de la filmo Monty Python's Life of Brian (akk Brian Superstar) : Always look on the bright side of life (Ĉiam rigardu la helan flankon de la vivo), kiun li ankaŭ kantis, krom aliaj kantoj de la grupo.
Idle estis proksima amiko de la muzikisto George Harrison, membro de la Beatles. La proksima persona rilato inter la du ebligis la produktadon de la filmo Brian Superstar. Kiam Idle kontaktis Harrison kaj rakontis al li ke la BBC nuligis ilian partoprenon en la produktado de la filmo, Harrison jesis investi sian tutan riĉaĵon en la filmo, kaj eĉ establis sendependan produktentreprenon por tiu celo. Idle poste nomis la agadon de Harrison: "la plej multekosta filmbileto iam pagita."
Post la dissolvo de la grupo Monty Python, Idle aperis en diversaj filmoj kaj en televido, kaj ankaŭ esprimis en la filmoj The Magic Sword (kiel Devon la Drako), kaj en Shrek III (kiel Merlin la Sorĉisto).
Filmoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Profile de Eric Idle ĉe oficiala retejo de Monty Python
- Eric Idle ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Eric Idle ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Eric Idle ĉe the Internet Off-Broadway Database
- Eric Idle ĉe Playbill Vault
- Eric Idle ĉe the British Film Institute
- Eric Idle ĉe the BFI's Screenonline
- Eric Idle ĉe British Comedy Guide
- Eric Idle kantas lian "FCC Kanton" en Mp3 formato de Archive.org
- My Girl Herbert. Arkivita el la originalo je 4 January 2006. Alirita 16 June 2006.
Arkivigite je 2006-01-04 per la retarkivo Wayback Machine