Eric Pratt HAMP (la 16-an de novembro 1920 - la 17-an de februaro 2019) estis usona lingvisto vaste respektata kiel ĉefa aŭtoritato pri hindeŭropa lingvistiko, kun apartaj interesoj pri la keltaj lingvoj kaj la albana. Male al multaj hindeŭropistoj, kiuj laboras tute surbaze de skribaj materialoj, li faris ampleksan laboron pri malpli konataj hindeŭropaj lingvoj kaj dialektoj, kiaj albana,[1] arbereŝa kaj arvanitika; bretona, kimra lingvo, irlanda kaj skotgaela.[2]

Eric P. Hamp
Eric P. Hamp en poŝtmarko de Albanio
Eric P. Hamp en poŝtmarko de Albanio
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1920 (1920-11-16)
en Londono
Morto 17-an de februaro 2019 (2019-02-17) (98-jaraĝa)
en Traverse City (Miĉigano)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato Harvard • Amherst College • Tome School
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Liaj ampleksaj interesoj ankaŭ inkludis usonajn indianajn lingvojn. Li servis multajn jarojn kiel redaktisto de la Internacia Revuo de Usona Lingvistiko.[3]

Referencoj redakti

  1. Gjuhëtari amerikan Eric Hamp për shqipen. Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2019-05-29.
  2. [1], Hamp, Eric, et al., Four Analytic Studies of the American Literary Braille Code, American Printing House for the Blind, 1995.
  3. [2] Arkivigite je 2017-02-11 per la retarkivo Wayback Machine, University of Chicago Department of Linguistics, Faculty, Eric P. Hamp