Erigono - (helene Ἠριγόνη, latine Erigone) estis en la helena mitologio nomo de du virinoj:

Erigono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Egisto
Patrino Klitemnestro
Kunulo Oresto
Infanoj Penthilus
vdr

Erigono - filino de terkulturisto redakti

Ikario en la antikvaj mitoj estis atena paŝtisto. Li ricevis de la dio de vino Dionizo la unuan arbusteton de vinberujo kaj ankaŭ instruon kiel ĝin kultivi kaj kiel produkti vinon el ĝi. Li famiĝis ne nur en sia naskiĝurbo, sed ankaŭ en multaj proksimaj kaj malproksimaj regionoj kaj landoj. Pro tio estas ironio de la sorto, ke li fariĝis la unua ofero de drinkemo. Okazis, ke li proponis kruĉeton da vino al paŝtistoj kaj tiuj pro nekonato senprudente trinkis, ĝis ili tute ebriiĝis. Ĉar ili suferis naŭzeton, supozis, ke Ikario volis venenigi ilin. Pro tio ili ne atendis iun ajn klarigon kaj Ikarion mortigis.

Filino de Ikario Erigono pro funebro pendigis sin, kiam ŝia hundo Maira venigis ŝin al la patra tombo. Erigono antaŭ sia morto petis diojn, ke ŝia sorto atingu ĉiujn knabinojn de Ateno, ĝis ŝia patro ne estos venĝita. La murdiistoj fuĝis kaj knabinoj de Ateno memmortigadis sin unu post la alia. Nur Orakolejo de Delfo anoncis, ke tiujn ĉi oferojn postulas la morta Erigono.

Poste estis la fuĝintaj murdistoj elserĉitaj kaj pendigitaj. Memore al tiu ĉi evento oni okazigas festojn de vinberrikolto.

Oni diras, ke Dionizo Ikarion, Erigonon kaj ilian hundon Mairon prenis en la ĉielon kaj tiuj ĉi konstelacioj nomiĝas Virgulino kaj Granda Hundo.

Erigono - edzino de Oresto redakti

Tiu ĉi Erigono estis filino de Egisto, kiu kun Klitemnestro, perfida edzino de la mikena reĝo Agamemno, kaŝpreparis insidan murdon de Agamemno, reveninta el la Troja milito. Post sep monatoj revenis Oresto, jam la plenkreska filo de la reĝo, kaj venĝis morton de sia patro kaj Egiston murdis. Sed poste devis Oresto por iu tempo forlasi Mikenon kaj Egista filo Aleto fariĝis kelktempa mikena reĝo. Kiam Oresto revenis, mortigis sindefende Aleton. Per tio finiĝis longaj jaroj de familiaj kvereloj, perfortoj kaj murdoj.

Oresto transprenis laŭleĝe regadon super Mikeno kaj pli poste ankoraŭ super Arguso kaj Sparto. Post la unua edzino Hermiono li edziĝis al Erigono. kiu donis al li filon Pentilon.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Érigoné en la ĉeĥa Vikipedio.