Erin MEYER (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1971) estas usona aŭtoro kaj profesoro loĝanta en Parizo.[1] Ŝi estas plej konata pro la en 2014 aperinta libro The Culture Map: Breaking Through the Invisible Boundaries of Global Business, studo, kiu analizas, kiom naciaj kulturaj diferencoj efikas je komerco.

Erin Meyer
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1971 (1971-08-22) (52-jaraĝa)
en Minesoto
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo intercultural management • tutmondiĝo vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Meyer estas profesoro ĉe INSEAD, internacia komerca lernejo kun universitatoj en Francio, Singapuro kaj Abudabio. Ŝi regule parolas pri transkultura mastrumado kaj tutmonda skipa laboro.[2]

Persona vivo redakti

Meyer naskiĝis kaj kreskis en Minesoto, Usono. Ŝi elspezis plejparton de sia plenkreska vivo en Eŭropo kaj Afriko. Nuntempe, ŝi vivas en Parizo kun sia edzo kaj du filoj.[3]

Kariero redakti

La intereso de Meyer en transkultura mastrumado datiĝas el la epoko kiam ŝi servis kiel volontulino por Peace Corps, instruante la anglan en Bocvano. Ŝi instruas transkulturan mastrumadon ĉe INSEAD, kie ŝi estas la programdirektoro kaj por la programo Managing Global Virtual Team kaj por la administradaj kapabloj por internacia komerco kaj internaciaj prelegoj[4]. Ŝi studis dum pli ol jardeko kiel homoj en malsamaj mondopartoj konstruas fidon, komunikas, faras decidojn kaj perceptas situaciojn malsame, precipe en la laborejo[3]. Ŝi estas ankaŭ regula kontribuanto al Harvard Business Review[5].

En 2013, ŝi estis elektita de Business Life kiel unu el la dek plej bonaj profesoroj en komercaj lernejoj[6].

La kultura mapo: Trarompi la nevideblajn limojn de tutmonda komerco redakti

Meyer skribis sian unuan libron, The Culture Map: Breaking Through the Invisible Boundaries of Global Business (La kultura mapo: trarompi la nevideblajn limojn de tutmonda komerco) en 2014. Ĉi tiu libro reprezentas ŝian kolektivan esplordatumojn el pli ol tridek landoj.[7] En la libro ŝi provizas kadron por taksi malsamajn kulturojn kaj proponas strategiojn por plibonigi internacian sukceson.[8] Ŝi identigis 8 dimensiojn kiuj kovras la plimulton de la diferencoj ene de kaj inter kulturoj. Uzante ĉi tiun metodon, Meyer ankaŭ evoluigis mem-taksan ilon por Harvard Business Review[9][10].

La libro ricevis pozitivajn reviziojn de kritikantoj kaj de amaskomunikilaro. La Huffington Poŝto skribis ke “ĉu vi estas kompania aŭ tradicia diplomato, tutmonda veturanto, registara oficialulo aŭ pasia monda civitano, tio ĉi estas la unu libro kiun vi ne devus perdi.” Kaj Forbes skribis ke “La Kultura Mapo elstaras kiel praktika libro kiu klarigas kaj enkadrigas tre malfacilan kolekton de konceptoj kiu estas ĉiufoje pli rilata hodiaŭ.”[11][7]

Ok aspektoj redakti

Meyer distingas ok aspektojn en sia Kultura Mapo[7]:

  • Komunikado – Ĉu malaltkuntekste (simpla kaj klara) aŭ altkuntekste (kun riĉa signifo en interagoj)?
  • Persvadi – Ĉu ili ŝatas aŭdi specifajn okazojn kaj ekzemplojn aŭ ĉu ili preferas detalajn klarigojn?
  • Taksado – Kiam donante negativan retrosciigon, ĉu oni ĝin donas rekte aŭ preferas ĝin doni malrekte kaj diskrete?
  • Gvidado – Ĉu homoj en grupoj estas egalrajtaj aŭ ĉu ili preferas hierarkion?
  • Decidoj – Ĉu decidoj estas farataj en interkonsento aŭ ĉu ili okazas de la pinto malsupren?
  • Fido – Ĉu homoj fondas sian fidon sur la fakto kiom bone ili konas unu la alian aŭ sur kiel bone ili laboras kune?
  • Disputoj – Ĉu malkonsentoj estas pritraktataj rekte aŭ ĉu homoj preferas eviti konfrontojn?
  • Tempo– Ĉu ili perceptas tempon kiel absoluta linea tempopunkto aŭ ĉu ili konsideras ĝin fleksebla ?

Vidu ankaŭ redakti

Interkultura edukado

Ekstera ligilo redakti

Oficlala retejo de Erin Meyer

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Erin Meyer en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.