Erinaco (Erinaceus) estas genro de mamuloj el la ordo de erinacomorfoj (antaŭe: insektomanĝuloj), kies haŭto estas kovrita de pikiloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Erinaco
juna Erinaceus europaeus
juna Erinaceus europaeus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Erinacomorfoj Erinaceomorpha
Familio: Erinacedoj Erinaceidae
Genro: Erinaco Erinaceus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kranio de erinacoj estas relative eta. Sur la surfaco de la mueldentoj troviĝas obtuzaj, rondaj tuberetoj. Ili serĉas nutraĵon nokte, vintron tradormas. La besto havas specifajn haŭtajn muskolojn, kiuj ebligas bul-kuntiriĝi kaj tiel eldirekti la pikilojn por defendi sin.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.