Eritrea marborda dezerto
La eritrea marborda dezerto estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Eritreo kaj Ĝibutio . Ĝi situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Korno de Afriko laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie. Tiu marbordo estas ekologie grava kiel vojo por la migrado de rabobirdoj.
Eritrea marborda dezerto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Dezerto | |||||
| |||||
Lando | Eritreo | ||||
Koordinatoj | 12° 42′ 1″ N, 43° 6′ 9″ O (mapo)12.70029243.102519Koordinatoj: 12° 42′ 1″ N, 43° 6′ 9″ O (mapo) [+] | ||||
- koordinatoj | 12° 42′ 1″ N, 43° 6′ 9″ O (mapo)12.70029243.102519Koordinatoj: 12° 42′ 1″ N, 43° 6′ 9″ O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 4 600 km² (460 000 ha) [+] | ||||
Areo | 4 600 km² (460 000 ha) [+] | ||||
Eritrea marborda dezerto | |||||
Vikimedia Komunejo: Eritrean Coastal Desert Ecoregion [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Priskribo
redaktiLa ekoregiono estas severa sabla kaj gruza strio laŭlonge de la suda parto de la marbordo de Eritreo kaj la ruĝ-mara marbordo de Ĝibutio ĝis la ĝibutia havenurbo Obock. Landinternen la ekoregiono estas ĉirkaŭita de la etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj.
Flaŭro
redaktiLa flaŭro de la marborda strio konsistas el herboj kaj poacoj kiuj estas adaptitaj al la seka klimato kiel ekzemple Aerva javanica (amarantacoj), Cymbopogon schoenanthus (poacoj), Panicum turgidum (poacoj), kaj Lasiurus scindicus, kune kun arboj de Acacia tortilis (fabacoj) kaj Acacia asak kaj arbedoj de Rhigozum somalense (bignoniacoj) kaj Caesalpinia erianthera (fabacoj).
Faŭno
redaktiTiu estas unu el la plej rabobirdplena migraditineroj en la mondo kiam birdoj kiel ekzemple buteoj kaj agloj migradas al Afriko por transvintri laŭlonge de la ruĝ-mara marbordo kaj trans la Markolo Bab al-Mandab.
Bestoj trovataj ĉi tie inkludas martestudojn kaj gazelojn inkluzive de la dorkas-gazelo (Gazella dorcas), Nanger soemmerringii (gazelo) kaj la Salt-gazelo (Madoqua saltiana). Ekzistas tri preskaŭ-endemiaj reptilioj Atractaspis leucomelas (serpentoj), Chalcides ragazzii (skinkedoj , kaj la geko Hemidactylus flaviviridis.
Minacoj kaj konservado
redaktiLa marbordo estas malabunde enloĝata; la nura urbo de iu grandeco estas la malgranda haveno de Assab en Eritreo. Tamen paŝtado de brutaro reduktis la naturan vegetaĵaron; ekzistas neniuj naturprotektejoj kaj ekzistas potencialo por plia ŝanĝo al la areo kun la kompletiĝo de la laŭplana strandvojo de Ĝibutio ĝis Eritreo. Ĉasado de la gazeloj, testudoj kaj marbirdoj okazas.
Vidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono AT1304 : Eritrea marborda dezerto (WWF)
- angle Eritrea marborda dezerto (WWF-Wildworld)
- angle Eritrea marborda dezerto (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Eritrea marborda dezerto (The Encyclopedia of Earth)
- angle Eritrea marborda dezerto (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Eritrean coastal desert
- angle Biodiverseco-riĉaĵejo Korno de Afriko (Naturprotekto Internacie)