Ernő Hidvéghy [hidvEgi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hidvéghy Ernő estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Hidvégi.

Ernő Hidvéghy
Persona informo
Naskonomo Hidvégi Ernő
Naskiĝo 1871
en Hungario Hedrehely (Hungario)
Morto la 3-an de oktobro 1950
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr

Ernő Hidvégi [1] naskiĝis en 1871 en Hedrehely, li mortis la 3-an de oktobro 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ernő Hidvéghy komencis sian aktoran karieron en trupo de Kálmán Egri en Budapeŝto en 1889. En la teatra jaro 1894 li estis en Baja, inter 1899 kaj 1902 en Hungara Teatro en Kassa (kie li estis ankaŭ reĝisoro). En la teatra jaro de 1902 li apartenis al Teatro Magyar, inter 1903–1905 kaj inter 1926-1927 al Nacia Teatro (Pécs), inter 1905–1910 al Nacia Teatro (Kolozsvár), inter 1910–1914 al migranta trupo, inter 1918–1920 al Nacia Teatro (Szeged). Intertempe en la lerneja jaro 1922 li instruis en privata aktora lernejo de Elek Solymossy, en 1908 li aranĝis memortagojn pri Gábor Egressy. Li edziĝis dufoje.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Kinaj filmaj roloj redakti

Fontoj redakti