RUBIK Ernő, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rubik Ernő estas mondfama hungara inventisto.

Ernő Rubik
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1944 (1944-07-13) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-NagyTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Ernő Rubik
Infano Zoltán Rubik
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto • inĝeniero • dezajnisto • matematikisto • inventistoskulptisto • entreprenisto
Verkoj Kubo de Rubik
vdr

Ernő Rubik naskiĝis en Budapeŝto, la 13-an de julio 1944.

Biografio redakti

Lia patro (havanta la saman nomon Ernő Rubik (inĝeniero)) estis inĝeniero pri flugmaŝinoj. Li frekventis ĉiujn lernejojn en sia naskiĝurbo, li ricevis inĝenieran diplomon en 1967 en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste li lernis ankaŭ skulptoarton en Industriarta Altlernejo ĝis 1971. Komence li laboris kiel inĝeniero, sed poste li instruis en la menciita Industriarta Altlernejo, kie li estis altrangulo. En 1975 li inventis la mondfaman Rubik-kubon. Baldaŭe li inventis similajn ludojn, tamen ne tiel gravajn, kiel serpento en 1977, sorĉaj kvadratoj en 1985 kaj Rubik-globo en 2009. Ĝis tiam li ricevis diversajn premiojn de la ŝtato.

Oni regule aranĝas ĉampionadon pri kubo de Rubik.

Elektitaj disĉiploj redakti

 
Invento de Ernő Rubik