Ernő Stepanek
Ernő Stepanek [ŝtepanek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stepanek Ernő estis hungara puntisto, instruisto, pentristo.
Ernő Stepanek | |
---|---|
Reliefo pri Ernő Stepanek | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1881 en Cegléd |
Morto | 8-an de aŭgusto 1934 (53-jaraĝa) en Kiskunhalas |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
Ernő Stepanek[1] naskiĝis la 29-an de januaro 1881 en Cegléd, li mortis la 8-an de aŭgusto 1934 en Kiskunhalas.
Biografio redakti
Ernő Stepanek maturiĝis en Kiskunhalas, poste li akiris diplomon en Hungara Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1903. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Benczúr kaj Gyula Pasteiner. Post siaj studoj li instruis desegnon en pluraj hungaraj urboj, fine ekde 1906 en kalvinana gimnazio de Kiskunhalas. Krom la instruado li ankaŭ pentradis pejzaĝojn kaj portretojn, krome ekde 1908 li planis sennombrajn puntojn. Ekde 1914 li partoprenis en ekspozicioj.
Elektitaj artaĵoj redakti
- Kilátás az ablakomból (pentraĵo, 1917, la aĉetinto estis Karolo la 1-a (Aŭstrio))
- tablotuko al Juliana (Nederlando) (1937, punto)
- memortabulo pri mortintoj de la mondomilito (1921, Kiskunhalas)
Memorigiloj redakti
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-08. Alirita 2020-07-08.