Ernő Sztraka [ernO straka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sztraka Ernő estis hungara arkitekto.

Teatro Jókai en Békéscsaba fare de Ernő Sztraka

Ernő Sztraka [1][rompita ligilo] naskiĝis la 3-an de marto 1830 en Békéscsaba, li mortis la 20-an de februaro 1906 en Békéscsaba.

Biografio redakti

Ernő Sztraka frekventis mezlernejojn en Szarvas kaj Eperjes. Dum la Hungara revolucio de 1848 li aliĝis al la hungara armeo. En 1855 li akiris inĝenieran diplomon en Vieno. Post siaj studoj li faris hidrologiajn laborojn apud Körös. En 1861 li estis elektita arkitekto de Békéscsaba. Li tuj faris kompletan planon pri la urbeto, li zorgis eĉ pri plantadoj de arboj surstrate. Li projektis la plej gravajn konstruaĵojn de la urbo. En 1863 li edziĝis, baldaŭ li havis 6 gefilojn. En 1888 li gvidis la protektadon kontraŭ inundo. Post longa laboro en 1892 li retiriĝis.

Elektitaj arkitektaj projektoj redakti

Memorigiloj redakti

  • reliefa memortabulo en Békéscsaba (1996) [2]

Fontoj redakti