Erna Rubinstein, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rubinstein Erna estis hungara-usona violonisto. Ŝia origina persona nomo estis Ernesztina, ŝia nomo en Usono estis Edna Ford.

Erna Rubinstein
Erna Rubinstein en 1900
Erna Rubinstein en 1900
Persona informo
Naskonomo Rubinstein Ernesztina
Naskiĝo la  3-an de marto 1903(nun 1903-03-03)
en Hungario Nagyszeben (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 22-an de septembro 1983
en Usono Los Anĝeleso (Kalifornio, Usono)
Ŝtataneco Hungara reĝlandoUsono
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo violonisto
vdr
Erna Rubinstein en 1900

Ernesztina Rubinstein[1][2] naskiĝis la 3-an de marto 1903 (laŭ alia informo la naskiĝdato estas la 2-a) en Nagyszeben (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sibiu en Rumanio), ŝi mortis la 22-an de septembro 1983 en Los Anĝeleso (Kalifornio, Usono).

Biografio redakti

Erna Rubinstein devenis el juda familio. Ŝi debutis kiel violonista studento en la aĝo de ses kaj donis solkoncertojn en la aĝo de dek unu. Ŝi ricevis violonlecionojn en Debrecen, poste ŝi akiris violonistan diplomon en Muzikakademio Ferenc Liszt en 1918. Ŝia ĉefinstruisto estis Jenő Hubay. Ŝi koncertis en Eŭropo, pli ofte en Usono. Ŝi donis recitalon en Carnegie Hall en 1922. En la 1930-aj jaroj ŝi ricevis ankaŭ hungaran kaj usonan filmajn rolojn, eĉ ŝi estis sur hungara scenejo. Pro la nazioj ŝi rifuĝis al Usono, kie ŝi vivis ĝismorte. Ŝi ricevis hungaran akademian premion. Ŝi edziniĝis dufoje (1933-1935; 1944-1946), ambaŭ fiaskis.

Ŝia sola teatra rolo redakti

Ŝiaj filmaj roloj redakti

  • Falusi lakodalom (konata ankaŭ Az ellopott szerda) - Éva (dua ĉefrolanto, 1933)
  • Gypsy Moon (mallonga filmo, 1938)

Fontoj redakti

Referencoj redakti