Ernani Dias Correa

(Alidirektita el Ernani DIAS CORREA)

Brazila esperantisto

Ernani DIAS CORREA (naskiĝis 1901 - forpasis la 13-an de marto 1982) estis honora prezidanto de la E-Societo de Porto Alegre (Brazilo).

Tre konata figuro en la medio de brazilaj arkitektoj, universitata profesoro kaj direktoro de Belarta Instituto en Porto Alegre, li estis FD pri arkitekturo en sia urbo dum pli ol 30 jaroj.