Ernest Archdeacon

franca esperantisto, teknika perfektiganto, propagandanto de aŭtomobilismo kaj aerveturado
(Alidirektita el Ernest ARCHDEACON)

Ernest ARCHDEACON (arŝdik'n) (naskiĝis la 28-an de marto 1863 en Parizo - mortis en 1950 en Versajlo) estis franca esperantisto, teknika perfektiganto, propagandanto de aŭtomobilismo kaj aerveturado kaj membro de la Lingva Komitato (1932).

Ernest Archdeacon
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1863 (1863-03-28)
en 9-a arondismento de Parizo
Morto 3-an de januaro 1950 (1950-01-03) (86-jaraĝa)
en Versailles
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Sébastien Archdeacon
Frat(in)o Louise de Kergariou
Parencoj Edmond Archdeacon
Sébastien Marie Archdeacon
Anne-Marie Goud
Okupo
Okupo advokatoesperantisto • aŭtosportisto • piloto
Esperanto
Esperantisto numero 13823
vdr
Karikatura bildkarto (el ĉ. 1913)

Archdeacon unue fariĝis advokato. Dum sia tuta vivo li interesiĝis pri ĉiuspecaj sciencaj problemoj, eltrovis plej diversajn perfektigojn en fotografarto, kartografio ktp. Li staras inter la unuaj apostoloj kaj praktikantoj de la interkomunikigaj sportoj: sfera balono (1885), aŭtomobila veturado, aviado. Danke al lia kuraĝigo kaj malavareco, Léon Serpollet, kiu estis eltrovinta la multotubetan vaporkaldronegon, povis konstrui la unuan praktikan vaporveturilon, kaj en januaro 1890 ambaŭ vojiris de Parizo al Liono (500 Kilometroj) en dekunu tagoj! Tio estis la unua vojaĝo en aŭtomobilo, naskiĝo de nova tempo. En 1896 Archdeacon membriĝis en la ĵus fondita Automobile Club de France, kiu estis energie antaŭenpuŝonta la uzadon de aŭtomobilo, kaj krome en 1898 kunfondis la nacian aviadan klubon Aéro-Club de France.

Archdeacon serĉis alian progreson diskutatan, li konstruis diversajn aparatojn por aerveturado, kaj jam en 1904 aldonacis duone premion da 50 000 frankoj por la unua eksperimentisto trafluginta unu kilometron ronde; tiun premion gajnis Henri Farman la 13-an de januaro 1908: naskiĝo de nova tempo.

Archdeacon kun Farman

Archdeacon serĉis alian progreson diskutatan por helpi al ĝia triumfo, kaj esperantiĝis en 1908. Li verkis sennombrajn artikolojn en multaj Esperantaj kaj francaj ĵurnaloj kaj revuoj. Li fariĝis prezidanto de la Pariza Grupo, poste de SFPE (de 1925). Archdeacon malavare fondis kun Georges Warnier la Domon de Esperanto, kiu celis helpi al la propagando per ĉiuspecaj rimedoj, precipe per monoferoj. Li kreis multajn premiojn por kuraĝigi la lernantojn ktp. kaj klopodis por unuigi ĉiujn aktivajn Esperantistojn. Li estis ĉiama propagandisto per paroladoj, artikoloj, personaj klopodoj, kaj altiris aŭ helpis altiri al Esperanto multajn valorajn aliĝantojn el altaj medioj.

En 1910 Ernest Archdeacon verkis la propagandan libron Pourquoi je suis devenu espérantiste (Kial mi fariĝis esperantisto).

(laŭ Louis Bastien en la Enciklopedio de Esperanto de 1934).

Verkoj redakti

  • Aviado (En: Internacia Konferenco "Esperanto en Moderna Vivo", Esperanto en lernejoj, sciencoj kaj teknikoj, internacia trafiko, intelektaj interŝanĝoj, eld. de André Baudet, p. 66 - 67)
  • La mistero de nia surtera ekzisto (E. Archdeacon. Esperantigita de André Caubel. - Beauville: SAT-Broŝurservo, Laŭte!, 1993, 27 p.)
  • Pourquoi je suis devenu espérantiste (Kial mi fariĝis esperantisto), kun antaŭparolo de Henri Farman. - Parizo: Fayard, 1910, 265 p.
  • Charles Mauricheau-Beaupré: Versailles, Malmaison, St-Germain-en-Laye (Esperanta traduko de E. Archdeacon). Antaŭparolo de André Pératé. - Parizo: Patras, [s.j.]. - 48 p., [39] folioj : multaj ilustraĵoj)

Bibliografio redakti

  • Avril, Georges, 1948 : Unu horon kun viro de progreso - Apostolo de aŭtomobilo, aviado kaj de Esperanto [intervjo kun Ernest Deutsch-Archdeacon]. En: Franca Esperantisto 1948, 16-a jaro, n-ro 94 (4), p. [3-4]
  • 1950 : Ernest Archdeacon. Franca Esperantisto, 17-a jaro, n-ro 109, januaro-februaro

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Prezidanto de la Societo Franca por la Disvastigo de EsperantoPoste:
Daniel Eyquem19261945Jean Couteaux