Ernest Cassel
Sir Ernest Joseph CASSEL havanto de la Reĝa Ordeno de Viktoria (3a de Marto 1852 – 21a de Septembro 1921)[1] estis brita komercisto, bankisto kaj kapitalisto. Naskita kaj edukita en Prusio, li translokiĝis al Britio aĝe de 17. Li devenis el familio de judaj aŝkenazoj.
Ernest Cassel | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de marto 1852 en Kolonjo |
Morto | 21-an de septembro 1921 (69-jara) en Brook House |
Tombo | Kensal Green Cemetery |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio • Svedio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Familio | |
Patro | Jacob Cassel |
Patrino | Amalia Rosenheim |
Edz(in)o | Annette Maxwell |
Infano | Amalia Cassel |
Parencoj | Felix Cassel |
Okupo | |
Okupo | artkolektanto • bankisto |

Cassel, karikaturo de Spy por la gazeto Vanity Fair, 1899.
Liaj areoj de intereso estis en minado, infrastrukturo kaj peza industrio. Turkio estis komenca areo de negocado, sed li tuj havis grandajn interesojn en Svedio, Usono, Sudameriko, Sudafriko kaj Egipto.
ReferencojRedakti
- ↑ GRO Register of Deaths: SEP 1921 1a 414 ST GEO HAN SQ – Ernest J. Cassel, aĝe 69
Eksteraj ligilojRedakti
- Sir Ernest Cassel Educational Trust
- Biography ĉe Pro Natura Center Aletsch, Villa Cassel, CH-3987 Riederalp