Malfermi la ĉefan menuon

Ernest Adegunle Oladeinde Shonekan (9a de majo 1936 en Lagos, sudokcidente de Niĝerio) estis advokato edukita en Britio, industriisto, politikisto kaj tradicia tribestro. Lin igis provizoran prezidenton de Niĝerio la generalo Ibrahim Babangida la 26an de aŭgusto 1993. Babangida rezignis pro premo kaj redonis la kontrolon de la povo al demokratia registaro. La transira administrado de Shonekan daŭris nur tri monatojn, ĉar palaca puĉo estrita de la generalo Sani Abacha perforte malmuntis la planitan revenon al demokratiaj institucioj kaj redonis la regadon al militista kontrolon la 17an de novembro 1993.

NotojRedakti

ReferencojRedakti

  • "Military swears in transitional government", Agence France Presse—English, 4a Januaro 1993
  • "Nigeria prepares medium-term plan", Financial Times (London,England), 28a Januaro 1993
  • "NIGERIA: HARD ROAD AHEAD FOR INTERIM GOVERNMENT", IPS-Inter Press Service, 26a Aŭgusto 1993