Ernestina Lecuona

Ernestina Lecuona Casado (naskiĝinta la 16-an de januaro 1882 en Matanzas; mortinta la 3-an de septembro 1951 en Havano)[1] estis kuba komponistino, pianistino kaj docento.

Ernestina Lecuona
Ernestina Lecuona.jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1882 (1882-01-16)
en Matanzas
Morto 3-an de septembro 1951 (1951-09-03) (69-jara)
en Havano
Ŝtataneco Kubo
Familio
Frat(in)oj Ernesto Lecuona • Eugenio Lecuona Casado
Parencoj Margarita Lecuona
Rafael A. Lecuona
Leo Brouwer
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
Information icon.svg
vdr

Ŝia pli juna frato estis la pianisto kaj komponisto Ernesto Lecuona (1895-1963).[1] La kuba gitaristo kaj komponistoj Leo Brouwer (naskiĝinta en 1939) estas nepo de Ernestina Lecuona.[2]

VivoRedakti

Ernestina Lecuona estis filino de ĵurnalisto Ernesto Lecuona Ramos el Santa Cruz de Tenerife, kiu estis elmigrinta en 1880 de la Kanarioj al la urbo de Matanzas,[3] 100 kilometrojn oriente de Havano. Tie li geedziĝis kun Elisa Casado Bernal (1862-1931) la 7-an de novembro 1885.[4] Ernesto kaj Elisa tenis dek du gefiloj, el kiuj nur sep transvivis: Luis, José, Elisa, Ernestina, Fernando, Teodoro kaj Ernesto.[4]

Kiam Ernestina estis infano, sia familio ekloĝis en Guanabacoa, malgranda historia loko 10 kilometrojn sudoriente de la kuba ĉefurbo.[5] Tie ŝia patro disvolvis rimarkindan ĵurnalistan laboron, precipe kiel direktoro de la ĵurnalo El Comercio, Político y Mercantil el Havano.[4] Ernestina komencis studi pianludon ĉe Antonio Planas en la muzikakademio de la Centro Asturiano de Havano,[5] kaj daŭrigis la studon en la Urba Muzika Konservatorio de Havano (nun Conservatorio Amadeo Roldán).[6]

En 1895, kiam Ernestina aĝis 13 jarojn, naskiĝis ŝia frato Ernesto (1895-1963), al kiu ŝi instruis pianludon ekde lia frua infanaĝo.

 
 Kun mildeco, sed ankaŭ kun severeco kaj disciplino, ŝi sindediĉis al la edukado de la fariĝonta pianisto, kiu ĝermis en la modesta domo de la Strato Cerería [nun calle Strato Palma][4] en Guanabacoa, kiu en la aĝo de tri jaroj eksidis ĉe la piano de siaj fratinoj kaj, uzante la kvin fingroj de la dekstra mano kaj unu de la maldekstra mano, klopodis ludi malgraŭ ne havanta la plej elementan konon de muziko. Ernestina kun sia piano kaj Elisa kun sia liuteto tenis la la domon de Cerería ĉiam plena je muziko. 
— Carmela de León[7]

En 1897, en la aĝo de 15 jaroj, Ernestina komponis sian unuan verkon, Luisa (habanero), kiun en tiu sama jaro la eldonejo de Anselmo López publikigis kaj vaste distribuis en Kubo kaj Hispanujo.

Ŝi kontinue perfektiĝis je la piano kun helpo de la franca profesorino Lucía Calderón, kiu estis instruinta en la Konservatorio de Parizo kaj ĵus estis establiĝinta en Havano la unuan jardekon de la 20-a jarcento.[8]

En 1902, kiam eta Ernesto havis sep jarojn, lia patro Ernesto decidiĝis en la aĝo de 48 años translokiĝi al sia naskiĝloko Santa Cruz de Tenerife por ripozi. Monaton poste la familio eksciis, ke li estis mortinta nur ok tagojn post sia alveno.[4][9]

Ankoraŭ tre juna Ernestina geedziĝis kun la franca-nederlanda kuracisto Juan Bautista Brouwer Etchecopar, kiu alvenis en Kubo fine de la -a jarcento kaj laboris profesore en la bestmedicina lernejo de la Universitato de Havano en la unua duono de la 20-a jarcento. Ili havis kvar gefiloj: Elisa, Julieta, Ángel kaj Juan Bautista (ĉi-lasta fariĝis patro de gitaristo kaj komponisto Leo Brouwer). La edukado de ĉi tiuj infanoj devigis ŝin rezigni sian muzikan karieron dum longa tempo. La pianon de la domo utiligis al si ŝia frato Ernesto, kies studojn kaj komencantan koncertistan karieron ŝi kaj Brouwer subtenis.[5]

En 1928, kiam ŝi jam aĝis 46 jaroj kaj ŝiaj gefiloj jam estis kreskintaj, Ernestina Lecuona, impulsate de sia frato ―tiam ĉe-pinte de sia populareco kiel pianisto kaj komponisto ― returniĝis al sia agado de komponisto, tekstverkisto, pianisto kaj akompanisto de lirikaj kantistoj en- kaj eksterlandaj en radiostacioj kaj teatroj. Tiun jaron ŝi publikigis la boleron Anhelo besarte.

Laŭ kutimo de la tradiciaj trobadoroj el la fino de la 19-a kaj la komenco de la 20a jarcentoj ŝi verkis respondojn al verkoj de aliaj artistoj. Ekzemple al Te odio de Félix B. Caignet ŝi respondverkis sian kreolon ¿Me odias? (1928),[6] kiun en Havano lanĉis la itala tenoro Leo Micheluzzi.[5]

 
Ernesto Lecuona en 1922.

Ekde sia elstara pozicio kiel rekonata pianisto ŝi apogis la karierojn de variaj junaj havanaj kantistoj:

 
 Mi estis prezentata al Ernesto Lecuona, kiam liaj fratinoj Elisa kaj Ernestina min kunvenigis al ilia domo, kie mi konatiĝis al ilia panjo. Tie Lecuona proponis al mi turneon tra Oriente, kaj la 11-an de decembro 1929 ni ekveturis al Santjago de Kubo. Mi debutis la 13-an de decembro en la teatro Vista Alegre. La prezentado estis tre bona, kun du pianegoj kaj la akompano de Ernesto kaj Ernestina. La Canto[-on] indio instruis al mi Lecuona kantetante ĝin al mi en la trajno, kaj tiel mi lernis kaj kantis ĝin: sen provkantado. 
— Rosario García Orellana (Kantistino, 1905-1997)[10]

Marton de 1931 ambaŭ gefratoj alvenis en Meksikon, kie ili triumfis per siaj elstaraj interpretaĵoj sub kontrolo de Elisa Casado. Kiam ili estis en Meksiko, ilia patrino mortis. Post ties malvivo Ernestina Lecuona partoprenis kiel pianisto en spektaklo de kuba muziko kun kubaj muzikistoj, kiujn direktis ŝia frato Ernesto.[4] En 1932 Ernestina konatiĝis kun la havana kantistino Esther Borja (1913-) kaj enigis ŝin en radioprogramon, kie Borja kantis verkojn de la pianistino. La 3-an de aŭgusto 1935 ŝi kunformis koncerton de kuba muziko, kiu okazis en la Teatro Aŭditorio de Havano (nun Teatro Aŭditorio Amadeo Roldán), en kiu ŝi muzikis La comparsa de Ernesto Lecuona, kun novspeca aranĝo por ok pianoj, dek du pianistoj, voĉoj kaj orkestro.[11] Ŝi multegan prezentis kun sia frato, kiu dediĉis al ŝi tri el siaj verkoj: Danza negra, Mi vida es soñar (bolero) kaj Anhelo besarte (bolero).[6]

En 1936 la Tutamerika Unuiĝo invitis ŝin viziti Usonon, kie ŝi inter la 11-a kaj la 17-a de decembro prezentis variajn el siaj komponaĵoj en la Teatro Cervantes je Novjorko, kunlabore kun la meksika sopranino Margarita Cueto. En tiu semajno ŝi ankaŭ acompanis piane la meksikan tenoron Tito Guízar (1908-1999), kiu kantis ŝian kanton Cierra, cierra los ojos en la radio NBC.[12] En Usono li kontaktis kun la anglusona kantistino Jessica Dragonette (1900-1980), kiu aldonis al sia repertuaro el operpecoj kelkajn verkojn de la pianistino.[13]

En 1936 Ernestina vojaĝis al Bonaero kun sia frato Ernesto, kantistino Esther Borja ― je la matureco de ŝiaj 23 jaroj ― kaj kantverkisto kaj pianisto cantautor y pianista Ignacio Villa ―más conocido como Bola de Nieve―. Post Argentino ili vojaĝis al Santiago de Ĉilio kaj reveturis al Havano.[14] Malmultajn monatojn poste ili faris alian rondvojaĝon tra Panamo, Peruo, Ĉilio, Argentino, Urugvajo kaj Brazilo.[14] Ili travojaĝis en granda rondo tra preskaŭ ĉiuj landoj de Latinameriko: Argentino, Brazilo, Ĉilio, Peruo kaj Urugvajo, kie ili akiris certan popularecon. Post la reveno al Kubo en 1937 ŝi fondis en Havano la Orquesta de Conciertos, kiu konsistis nur el virinoj. Kun ĝi ŝi muzikis ― direktanta ekde la piano― en la Teatro Alcázar je Madrido. En 1938 ili prezentis koncertojn en la Nacia Teatro de Kubo. Foje ŝi koncertis piane je kvar manoj kun sia frato en la radiostacioj kaj en koncertejoj kiel Carnegie Hall (en 1948).[6] Kiel pianoinstruistino ŝi donis lecionojn en sia propa domo.[11] Ŝi mortis en Havana la 3-an de septembro 1951 en la aĝo de 69 jaroj.[12]

Distingoj kaj honoradojRedakti

En Argentino ŝi estis akceptata kiel membro de SADAÍC (Societo Argentina de Aŭtoroj kaj Komponistoj).[15] En 1942 la urbestraro de Matanzas ŝin proklamis «Eminenta Filino de Matanzas».[15]

En 1957 ŝia amikino, la havana kantistino Esther Borja, sonregistris en Havano por la gramofondisko Esther Borja interpreta canciones inolvidables de Ernestina Lecuona kun orkestro kaj aranĝoj de Humberto Suárez.

VerkojRedakti

Ŝia verkaro entenis variajn muzikajn ĝenrojn: kantojn, kantojn-bolerojn, kreoloj-boleroj, fantaziojn-kreolojn, gŭaĥirojn, valsojn, danzonojn, himnojn, lulkantojn (berceuses), kubajn sonojn, kaj antaŭ ĉio bolerojn. Ŝi mem verkis la tekstojn de multaj el siaj famaj kreitaĵoj, sed uzis ankaŭ versojn versos de konataj poetoj kubaj. como los cubanos

Tamen malgraŭ ĉi tiu multeco de aŭtoroj en ŝia verkaro ne evidenciĝis grandaj diferencoj, ĉar la poemoj apartenis ĉiam al la sama literatura tendenco, por kiu ili konservis similajn temajn liniojn, motivojn kaj rimedojn. Jen aliaj selektaj verkoj:

  • Ahora que eres mío (kanto-bolero, 1936).
  • Amarte es mi destino (bolero).
  • Amor tardío (kanto).
  • Anhelo besarte (bolero).
  • Anhelo besarte (kanto).
  • Bésame con ternura (kreolo-bolero).
  • Cierra, cierra los ojos (kanto).
  • Como yo te quiero (kanto).
  • Cuando duermes (kanto).
  • Dame otro beso
  • El alma de un beso (kreolo-bolero).
  • El diablito (sono).
  • En tus brazos (kreolo-bolero).
  • Himno a María Inmaculada (himno).
  • Himno a Santa Teresa de Jesús (himno).
  • Jardín azul[7]
  • Junto al río (canción).
  • Junto al río (fantazio-kreolo).
  • Luisa (habanero).
  • Me engañaste (kreolo-bolero).
  • ¿Me odias? (kanto).
  • Mi sueño eres tú (bolero).
  • Mi vida eres tú (kanto).
  • Mi vida es soñar (bolero).
  • No lo dudes (bolero, 1932).
  • No lo dudes (kanto-bolero).
  • Oye mi son (sono).
  • Pancho y Ramona (danzono).
  • ¿Por qué me dejaste? (bolero).
  • ¿Por qué no me quieres? (kanto).
  • ¿Por qué no me quieres? (kreolo-bolero).
  • Punto cubano (gŭaĥiro).
  • ¿Sabes cómo te quiero? (kanto).
  • Solo a ti te quiero (kanto).
  • Solo un beso (kreolo-bolero).
  • Tal vez tú nunca sepas (kanto).
  • Te has cansado de mi amor (kanto-bolero).
  • Tus besos de pasión (bolero).
  • Tú serás en mis noches (bolero).
  • Tú serás en mis noches (kanto).
  • Vamos al Wajay (sono).
  • Ya que te vas (bolero).

LiteraturoRedakti

  • Casanella, Liliana: Ernestina Lecuona: un acercamiento literario a sus boleros, prelego prezentita en la Coloquio Internacional Boleros de Oro, organizita per UNEAC (Unión de Escritores y Artistas de Cuba). Havano: Stoko de la Coloquio (neeldonita materialo), 1996.
  • CENDA (Centro Nacional de Derecho de Autor Musical): Catálogo de obras de Ernestina Lecuona. La Habana: CENDA, sen dato.
  • Fajardo, Ramón: La compositora Ernestina Lecuona. Havano (Kubo): Habana Radio, 3 de septembro 2007.
  • Giro, Radamés: Diccionario enciclopédico de la música en Cuba. Havano: Letras Cubanas, 2009.
  • Valdés Cantero, Alicia: Con música, textos y presencia de mujer. Diccionario de mujeres notables en la música cubana. Havano: Unión, 2005, pj. 210-211.

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 „Evoluo de la rajtoj de la kuba virino ekde 1868“ (hispanlingva monografio), legita la 26-an de junio 2015
  2. Google Book pri Leo Brouwer, legita la 26-an de junio 2015.
  3. Olivia América Cano Castro: Ernestina Lecuona Casado (1882-1951), ĉapitro Canarios en la música cubana, legita la 27-an de junio 2015.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Artikoloj pri Kanarianoj en Kubo de la 2-a de julio 2004, legita la 17-an de julio.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Artikolo de Ramón Fajardo pri Ernestina Lecuona de la 3-a de septembro 2007 en la retejo de Habana Radio, legita la 27-an de junio 2015.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Artikolo pri Ernestina Lecuona en la retejo Ecured, , legita la 27-an de junio 2015
  7. 7,0 7,1 Ĉapitro «Ernestina Lecuona» (p.109), de la libro Te seguirá mi canción del alma. El bolero cubano en la voz de las mujeres, de Yolanda Novo Villaverde kaj María do Cebreiro Rábade Villar. Santiago de Compostela (Galegujo): Universitato de Santiago de Compostela, 2008. Legita la 27-an de junio 2015.
  8. Julie-Anne Sadie kaj Rhian Samuel: The Norton/Grove dictionary of women composers. Macmillan, 1995. (Digitaligita retokonektite per Google Libros)
  9. Artikolo en la retejo bienmesabe.org de la 11-a de januaro 2013, legita la 29-an de junio 2015.
  10. Artikolo pri García Orellana en la retejo vivalavoz.net, legita la 29-an de junio 2015.
  11. 11,0 11,1 Artikolo pri Ernestina Lecuona ĉe encaribe.org, legita 1-an de julio 2013.
  12. 12,0 12,1 Artikolo pri Ernestina Lecuona ĉe marielilasagabaster.net, legita la 30-an de junio 2015.
  13. Elena Pérez Sanjurjo: Historia de la música cubana. Havano: Moderna Poesía, 1986. 593 paĝoj. Titolpaĝa foto, legita la 30-an de junio 2015.
  14. 14,0 14,1 Artikolo pri Borja, Esther en la retejo vivalavoz.net, legita la 30-an de junio 2015.
  15. 15,0 15,1 Artikolo „Lecuona, Ernestina“ en la retejo bnjm.cu, legita la 1-an de julio 2013.