Ernst-Willner-premio

literaturpremio

La Ernst-Willner-premio (germane Ernst-Willner-Preis) estis literaturpremio kiu aljuĝitis ĝis 2014 ĉiujare krom la renoma Ingeborg-Bachmann-premio dum frua somero okaze de la rekta laŭtlegadkonkurso Tage der deutschsprachigen Literatur en Klagenfurt, Austrio. Ĝis la 2013-a jaro ĝi kolektitis fare de pluraj germanlingviaj eldonejoj. Sed en 2014 la kompleta sumo donitis ekskluzive fare de la klagenfurta entrepreno Buchhandlung Heyn kio necesigis alinomon je Mr. Heyn's Ernst-Willner-Preis.[1]

Ernst-Willner-premio
literaturpremio
Nomita laŭ Ernst Willner
Lando Aŭstrio
vdr

Tiu ĉi speciala premio donis al la partoprentintaj eldonejoj memkompreneble ankaŭ la eblecon de efika reklamad-platformhavigo. La monsumo gajnebla estis ĝis 2011 de 7.000 eŭroj, ekde 2012 de 5.000 eŭroj.

Historio redakti

Tiu ĉi premio elpensitis por memori la ĵurnaliston kaj kulturulon Ernst Willner, unu el la kunfondintoj de la Bachmann-spektaklego kiu okazas ĉiujare ekde 1977. Willner estis ĉefintendanto de la ORF-landa studio karintia.

Premiitoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti