Ernst Görlich

aŭstra historiisto kaj esperantisto
(Alidirektita el Ernst GÖRLICH)

Ernst Joseph GÖRLICH (naskiĝis la 16-an de novembro 1905 en Vieno - mortis la 4-an de oktobro 1973) estis doktoro pri historio kaj germana literaturo, aŭtoro de romanoj kaj sciencaj verkoj, inter kiuj "Historio de Aŭstrio". Krome, li estas aŭtoro de la oficiala himno de la aŭstra provinco Burgenland.

Ernst Görlich
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1905 (1905-11-16)
en Vieno
Morto 4-an de oktobro 1973 (1973-10-04) (67-jaraĝa)
en Oberpullendorf
Lingvoj germanaEsperanto vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Memorigilo Ernst Görlich
Profesio
Okupo historiistoverkisto vd
Laborkampo historio • literary activity vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En Vieno li vizitis gimnazion kaj studis poste en la tiea Universitato historion, geografion kaj modernajn lingvojn. En 1930 li fariĝis doktoro de filozofio kaj sukcesis ankaŭ en ekzameno de instrua kapableco en mezgradaj lernejoj. Poste li estis profesoro en la burgenlanda seminario por instruistoj. Sed kiam en 1938 la nacisocialistoj okupis Aŭstrion, li perdis sian oficon kaj estis persekutata de la reĝimo. En 1945 la restarigita aŭstra respubliko revokis lin kiel profesoron al la plej malnova teknika akademio en Vieno.

Esperanton li ekkonis en 1919, aŭ eĉ pli frue kiel 12-jara knabo (laŭ HdE). Leginte en junulara gazeto artikolon pri Esperanto, verkitan de konata esperantisto kolonelo Franz Zwach, li skribis al ĉi tiu. La kolonelo invitis lin en sian loĝejon kaj mem instruis al li la lingvon. De post tiu tempo Görlich restis aktiva membro de la movado. Poste li fariĝis ankaŭ lektoro pri Esperanto en la altlernejo pri terkulturo. Li aktive partoprenis la movadon, plurfoje prelegis en ISU kaj dum multaj jaroj estis lektoro de Esperanto en altlernejoj. En 1946 li estis redaktoro de Esperanto-paĝo en gazeto de aŭstriaj instruistoj[1], kaj ekde 1962 direktoro de la Ŝtata Ekzamen-Komisiono por Esperanto en Vieno.

Sed Görlich estis ne nur esperantisto. En la germanlingvaj landoj li estas bone konata kiel verkisto kaj poeto. Jam kiel junulo li verkis mallongajn rakontojn kaj poemojn. Kelkaj el ili estis publikigitaj jam antaŭ la dua mondmilito. Post la milito li verkis serion da libroj por junuloj, ĉefe por knabinoj. Ilia plimulte estas historiaj rakontoj.

Görlich estis ankaŭ sciencisto. Li verkis grandan mondhistorion kun ĉapitro pri Esperanto kaj portreto de Zamenhof kaj historion de nia tempo.

Verkoj redakti

  • Anni und der Prinz Eugen (Anjo kaj princo Eŭgeno, el la tempo de la turkaj militoj kontraŭ Aŭstrio)
  • Die Sklavin des Senators (la sklavino de la senatoro, el la tempo de la Roma Imperio)
  • Das Mädchen von Louisiana (La knabino el Luiziano, el la tempo de usona milito inter nordo kaj sudo, t.n. secesia milito por forigi la sklavecon)

Pluraj estis tradukitaj al fremdaj lingvoj. Grandab verkon li dediĉis al la vivo kaj morto de la ĉefduko Franz Ferdinand, kiu mortis en 1914, komence la la unua mondmilito.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. "An Appeal for Help", en American Esperantist, vol. 61, n-roj 9-10, sept.-okt. 1946, p. 110.[1]