Ernst Heinrich Kohl

Ernst Heinrich KOHL (naskiĝinta la 4-an de decembro 1805 en Klingenberg-Höckendorf, mortinta la 23-an de februaro 1901 en Vajmaro) estis germana fervojdirektoro kaj inĝeniero. Procesoj estis faritaj kontraŭ li por partoprenado en la Dresdena Majribelo.[1]

Ernst Heinrich Kohl
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1825 (1825-12-04)
en Höckendorf
Morto 23-an de februaro 1901 (1901-02-23) (75-jaraĝa)
vdr
Ernst Kohl, slabo sur la Historia tombejo vajmara

Vivo redakti

En 1857 Kohl estis departementa ĉefo de la Turingia fervojo (ĉefa fervojlinio inter Großheringen kaj Eisenach), de 1875 ĝis 1895 direktoro de la linio inter Vajmaro kaj Gera. Kiel multjara membro de la magistrato kaj prezidanto de la konstrukomitato por la ekspansio de la vajmara fervojkvartalo, li famiĝis. Tiel ke strato en tiu ĉi distrikto nomiĝis en 1875 Kohlstraße, kiun la komunistoj freneze baptis Straße der Jungen Pioniere en 1961. Ekde 1991 ĝi reiĝis Ernst-Kohl- Strato.[2]

Kohl estis instrumenta en la elektrizo de Vajmaro de 1896 ĝis 1898.[3] Dum lia permanenta ofico kiel direktoro de la supre menciita linio eosten ĝis Gera kompletigitis la impona Ilm-viadukto pontanta la riveron Ilm. La determino de la loko de la t.n. Nova Muzeo ankaŭ deciditis laŭ ideo de li.[4]

Lia tombo troviĝas sur la Historia tombejo vajmara.[5]

Notoj redakti

  1. https://www.deutsche-digitale-bibliothek.de/item/IO275SHSJ6FIZGOU7DRVO54U6QBUCGIA
  2. "Kohl, Ernst Heinrich", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 256
  3. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (= Energiegeschichte der Stadt Weimar. Bd. 1). Weimar 2016, p. 226 ss.
  4. Alf Rößner: Inszeniertes Ilmflorenz. Künstler und Bauten im Weimar Carl Alexanders, ĉe: Weimar-Jena: Die große Stadt 3/2 (2010) p. 117–136. Arkivigite je 2022-04-03 per la retarkivo Wayback Machine Konkrete p. 120.
  5. https://de.findagrave.com/memorial/143229643/ernst-heinrich-kohl