Ernst Viktor Schellenberg

Ernst Viktor SCHELLENBERG (naskiĝinta la 30-an de novembro 1827 en Altenberg, mortinta la 19-an de julio 1896 en Vajmaro) estis germana instruisto kaj sekreta kortega konsilisto. Li verkis sub la pseŭdonimo Ernst Veit.

Ernst Viktor Schellenberg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1827 (1827-11-30)
en Altenburg
Morto 19-an de julio 1896 (1896-07-19) (68-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-AltenburgGermana Regno vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Familio
Infanoj Ernst Ludwig Schellenberg vd
Profesio
Alia nomo Ernst Veit vd
Okupo verkisto • in-home tutor • instruisto vd
Verkado
Verkoj Thüringen, holdes Land vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Kleines Lieder- und Bilderbuch, Dresdeno 1876

Schellenberg studis en Jena kaj doktoriĝis pri filozofio samloke. En 1846 li estis aliĝinta al la studenta korporacio Burschenschaft auf dem Fürstenkeller kunfondonte pli malfrue la klubon Burschenschaft Germania Jena. Tie li iĝis honora membro.[1] Sekve li aktivis kiel doma, privata kaj publika instruisto en diversaj landoj. Sed en la 1858-a jaro li vokiĝis Vajmaron al la Supera Porknabina Lernejo (Sophienstift). Ties estro li fariĝis en 1870, kaj la profesoran titolon akiris li jaron pli malfrue. Ekde 1878 li rajtis nomiĝi kortega konsilisto kaj de 1889 eĉ sekreta kortega konsilisto.

La tekston por la kanto Thüringen, holdes Land publikigis li en 1876 en sia kolekto Kleinen Lieder- und Bilderbuch, kiun muzikigis Carl Müllerhartung. Ĝi estiĝis la himno de la nova fondita lando Turingio en la 1920-a jaro.

Lia filo Ernst Ludwig Schellenberg estis verkisto.

Verkoj redakti

  • 1858 Ulk oder Des Guten zu viel
  • 1876 Kleines Lieder- und Bilderbuch
  • 1892 Das große Jahr (1870-1871)

Literaturo redakti

  • Deutsches Literatur-Lexikon (Wilhelm Kosch), volumo 14, kol. 403; ĉe: Francke Verlag, Bern 1992.
  • Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band II: Künstler. Winter, Heidelberg 2018, ISBN 978-3-8253-6813-5, p. 605.

Notoj redakti

  1. Gustav Heinrich Schneider: Die Burschenschaft Germania zu Jena. Eine Festschrift. Jena 1897, p. 564.