Errico Malatesta

itala anarkiisto

Errico MALATESTA, en esperanto Eriko MalatestoEriko Malatesta (naskiĝis la 4-an de decembro 1853 en Capua, Reĝlando de la du Sicilioj, mortis la 7-an de julio 1932 en Romo, Italio), estis itala anarkiisto. Li havis tre fortan kredon, kiel lia amiko Petro Kropotkin, ke la revolucio anarkia okazos baldaŭ.

Errico Malatesta
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1853 (1853-12-04)
en Santa Maria Capua Vetere
Morto 22-an de julio 1932 (1932-07-22) (78-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Campo Verano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Universitato de Napolo
Okupo
Okupo aktivulo • verkisto • revoluciulo • ĵurnalisto • sindikatisto • anarkiisto
Verkoj Anarkio
Anarkiisma programo
Aŭtobiografio neniam verkita
Inter kamparanoj
vdr

Malatesta vivis longan parton de sia vivo ekster sia hejmlando Italio. Entute li pasigis pli ol naŭ jarojn en malliberejo. Li skribis kaj prilaboris kelke da ĵurnaloj radikalaj. Li ankaŭ estis amiko de Miĥail Bakunin.

Malatesta kaj Esperanto redakti

Malatesta rilatis favore al Esperanto.

En 1907, dum la unua Internacia Anarkiista Kongreso kiu okazis en Amsterdamo, Errico Malatesta] kun Emile Chapelier, proponis al la Kongreso rezolucion ne sole por instigi la anarkiistojn, almenaŭ la plej aktivajn, lerni Esperanton sed ankaŭ por postuli ke la Anarkiista Internacio uzu Esperanton kiel laborlingvon. Tiu rezolucio estis malakceptita. La Kongreso montris sin pli pragmatisma ol idealisma kaj akceptis alian rezolucion kiu "alvokas ĉiun kamaradon lerni almenaŭ unu vivantan lingvon".[1]

Intervjuate de Lanti por Sennacieca Revuo en 1924, li tiam deklaris, ke li senpene legas tiun ĉi gazeton, ĉar li lernis Esperanton iam en Londono. Li aldonis, ke li ĉesis interesiĝi pri la movado post la Ido-krizo, atendante scii, kiu el la du mondlingvoj venkos.

Lia libro Anarkio aperis en Esperanta traduko de Carlo Minnaja en 2018.[2]

Citaĵo redakti

"Nu, eĉ se ĝi fiere alprenas la ja senutilan etikedon ‘revolucia’, la sindikatismo estas kaj ĉiam estos nur leĝema kaj konservema ilo sen alia atingebla celo ol la plibonigado – eĉ dubinda! - de la laborkondiĉoj. (… la grandaj nordamerikaj unuiĝsindikatoj) estas fariĝintaj, laŭmezure kiel kreskis ties forto kaj riĉeco, organizoj klare konservemaj, zorgantaj nur privilegigi siajn membrojn en la fabriko, la metiejo aŭ la minejo, kaj multe malpli malfavoraj al la mastra kapitalismo ol al la neorganizitaj laboristoj, tiu subproletaro malestimata far la social-demokratio! Nu, tiun ĉiam kreskantan proletaron de senlaboruloj, kiun sindikatismo ne konsideras, aŭ pli ĝuste, kiun ĝi konsideras nur kiel obstaklon, ne povas forgesi ni mem, anarkiistoj (rim. sed ni povus diri pli ĝenerale ni mem, universalistoj), ni devas ĝin defendi, ĉar ĝi estas la plej suferanta. Mi tion ripetas, la anarkiistoj (…universalistoj) devas iri en la laboristajn unuiĝojn. Unue por propagandi la anarkiismon (pli ĝenerale la universalismon), due, ĉar tio estas la nura rimedo por disponigi al ni, ĉe la ĝusta horo, grupojn kiuj kapablos ekmastrumi la produktadon ; finfine ni devas tien iri por vigle reagi kontraŭ tiu malŝatinda pensmaniero, kiu instigas la sindikatojn defendi nur apartajn interesojn".[3]

Vidu ankaŭ redakti

Mencioj redakti

Li estas menciita en la libro «Kronikoj el la monteto» de Anna Maria Riccardi, eld. Edistudio 2020, ISBN 9788870360943

Referencoj redakti

  1. [1] "La lasta afero en la tagordo estas la demando de Esperanto, pri kiu K-do Chapelier preparis ampleksan raporton. Tamen li limigas sin al prezento de rezolucio, subskribita ankaŭ de Malatesta kaj Rogdaev. La rezolucion opozicias Amédée Dunois and Henri Fuss. Post plua diskutado alternative rezolucio estas proponita kaj adoptita."
  2. Errico Malatesta, Anarkio, Eldona Fako Kooperativa de SAT, 2018. 71 99. ISBN 978-2-918053-19-4
  3. Djémil Kessous, "Universalismo", SAT, p. 84-85

Eksteraj ligiloj redakti