Ervin Bauer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bauer Ervin estis hungara kuracisto, biologo. Lia frato estis Béla Balázs, lia unua edzino estis Margit Kaffka.

Ervin Bauer
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1890 (1890-10-19)
en Levice
Morto 11-an de januaro 1938 (1938-01-11) (47-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo pafvundo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Göttingen
Familio
Patro Simon Bauer
Frat(in)oj Béla Balázs • Bauer Hilda
Edz(in)o Stefánia Szilárd • Margit Kaffka
Okupo
Okupo biologokuracisto
vdr

Ervin Bauer [1] naskiĝis la 19-an de oktobro 1890 en Hungara reĝlando en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio), li mortis la 11-an de januaro 1938 en Sovetunio en Leningrado (nuntempa Sankt-Peterburgo en Rusio).

Biografio redakti

Ervin Bauer devenis el juda familio. Li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Göttingen. Post la medicina diplomo li soldatiĝis kaj vundiĝis en 1915. Ekde la sekva jaro li laboris unue en Temeŝvaro, poste en kliniko en Vieno, kie li okupiĝis ankaŭ pri teoria biologio. Post la 1-a mondmilito li hejmenvenis, ĝuste tiam li vidviĝis, en la sekva jaro li denove edziĝis. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis aktiva kiel komunisto. Post falo de la respubliko li rifuĝis al Vieno, poste li estis asistanto en Prago, en 1924 li laboris en instituto en Berlino. En la sekva jaro li migris al Soveta Rusio. Li estis katedrestro kaj laboratoriestro en Moskvo inter 1930-1934, poste li instruis en Leningrado. En 1937 li estis arestita, en la sekva jaro mortpafita. Li estis martiro de purigado de Stalino.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Grundprinzipien der einen naturwissenschaftlichen Biologie (1920)
  • Теоретическая биология (Teoria biologio), (1935; hungare en 1982)

Fontoj redakti