FELHŐ Ervin [felhøː] estis rumanuja hungara aktoro naskita en Detta la 4-an de novembro 1894 kaj mortinta en Aŭŝvico en 1944.

Kariero redakti

Li debutis kiel danckomikulo en 1923 en Reşiţa. En 1932–1933 kaj en 1940–41 li ludis en Oradea. Intertempe ĝis 1940 li estis ano de vaganttrupoj. En Temeŝvaro lian opereton (Botrány a színházban- Skandalo en teatro) prezentis la trupo de Mihály Fekete, kiun en 1937–38 oni prezentis ankaŭ en Braŝovo. Ekde 1941 la dua judleĝo ne plu permesis ludi al li. Li laboris kiel komercagento iomtempe.

Libro redakti

  • Bohém-élet (Nagyvárad, 1942).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon