Ervin Hacker [haker], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hacker Ervin estis hungara kriminologo, altlerneja instruisto.

Ervin Hacker
Persona informo
Naskonomo Hacker János Károly Ervin
Naskiĝo la  23-an de marto 1888(nun 1888-03-23)
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 27-an de decembro 1945
en Hungario Miskolc (Hungara reĝlando, 57-jara)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kriminologo • advokato
vdr

Ervin Hacker[1] naskiĝis la 23-an de marto 1888 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 27-an de decembro 1945 en Miskolc (Hungara reĝlando).

Biografio redakti

Ervin Hacker studis en Luterana Teologia Akademio (Pozono) en sia naskiĝurbo, poste en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie li akiris juran diplomon en 1909. Li plustudis en Halle, a Lejpcigo, Berlino kaj Parizo (1909–1911), poste inter 1911–1919 li laboris en juĝejo ĉefe kiel notario en sia naskiĝurbo. Intertempe en 1914 li advokatiĝis en Budapeŝto. Depost disfalo de Aŭstrio-Hungario li instruis en la ĵus rifuĝinta Luterana Jura Akademio (Eperjes) en Miskolc ĝis 1943, en la sekvanta lernojaro en Scienca Universitato István Tisza. Li estis la unua en Hungario, kiu uzis diaprojekciilon dum la universitataj prelegoj. Li ricevis premion en 1922.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A fiatalkorúak büntethetőségének feltételei (1910)
  • A rabmunka. Tanulmány a börtönügy köréből. (1916)
  • Die Organisation des Gefängniswesens (1918)
  • Bevezetés a büntetőjogba (studenta lernolibro, 1924)
  • A magyar büntetőjog tankönyve (1936)
  • Statistique comparée de la criminalité (1937)
  • Die Kriminalität des Kantons Zürich (1939)
  • Kriminálpolitika (monografio, 1941, ankaŭ germane)
  • Kriminalisztika és büntetőjog (1944)
  • elektitaj verkoj de Hacker (1989)

Fontoj redakti

Referencoj redakti