Ervin Lendvai
Ervin Lendvai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lendvai Ervin estis hungara komponisto, dirigento, muzika instruisto. Lia origina familia nomo ĝis 1894 estis Loewenfeld, lia persona nomo ekster Hungario estis Erwin. Li estis onklo de Kamilló Lendvay.
Ervin Lendvai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Loewenfeld Ervin |
Naskiĝo | 4-an de junio 1882 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de marto 1949 (66-jaraĝa) en Epsom |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1901–1904) ![]() |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto ĥorestro ![]() |
Ervin Lendvai [1] naskiĝis la 4-an de junio 1882 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de marto 1949 en Epsom (Britio).
Biografio
redaktiErvin Lendvai devenis el varia hungara-germana-juda familio. Li studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio akirinta diplomon en 1906. Lia ĉefinstruisto estis de:Hans Koessler. Interrompe en 1905 ankaŭ Giacomo Puccini instruis lin en Milano. Post siaj studoj li instruis muzikon en diversaj lernejoj en Germana Regno, sed kelkfoje li ankaŭ dirigentis. Li edziĝis, sed jam en 1910 li eksedziĝis. En 1933 li rifuĝis pro la nazioj al Anglio (tra kelkaj landoj) kaj li estis muzikinstruisto en Kenninghall. Post la 2-a mondmilito li estis konservatoriestro en Györ (Hungario), sed en nekonata jaro li revenis al Britio.