Ervin Nagy (arkitekto)

Ervin Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Ervin estas hungara arkitekto.

Ervin Nagy [1] naskiĝis la 11-an de junio 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ervin Nagy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, sed li finlernis ankaŭ majstran kurson. En 1983 li fondis laborgrupon "Makona" (=ma-ko-na) kune kun Imre Makovecz kaj Zoltán Koppány. Inter 1989-1990 li estis ĉefarkitekto de Balatonakarattya, ekde 2001 de Hegyvidék. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Inter 2003-2014 li ricevis 4 premiojn, en 2016 premion Kossuth.

Elektitaj projektoj redakti

  • Patikaház en Sárospatak, (1983-1986)
  • Hattyúház en Budapeŝto, (1987-1998)
  • Csokonai Közösségi Ház en Csurgó, (1993-1997)
  • Moser-ház en Leányfalu, (1997-2000)

Fontoj redakti