Erwin Schrödinger

aŭstra fizikisto
(Alidirektita el Erwin SCHRÖDINGER)

Erwin Rudolf Josef Alexander SCHRÖDINGER [ŝredinger] kaj esperantigite eble Ervino Ŝredingero (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1887 en Vieno, mortis la 4-an de januaro 1961 samloke) estis aŭstra fizikisto kaj pioniro de kvantuma mekaniko. La Ekvacio de Schrödinger havigas vojon por kalkuli la ondfunkcion de sistemo kaj kiel ĝi ŝanĝas dinamike en la tempo.

Erwin Schrödinger
Nobel-premiito
Persona informo
Erwin Schrödinger
Naskonomo Erwin Rudolf Josef Alexander Schrödinger
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1887 (1887-08-12)
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de januaro 1961 (1961-01-04) (73-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Alpbach vd
Religio ateismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko DublinoDublinoVieno vd
Ŝtataneco AŭstrioGermanioAŭstrio-HungarioNazia Germanio vd
Alma mater Universitato de OksfordoUniversitato de VienoAkademisches Gymnasium (Vieno) vd
Subskribo Erwin Schrödinger
Familio
Patro Rudolf Schrödinger vd
Edz(in)o Annemarie Schrödinger vd
Infanoj Ruth Braunizer vd
Profesio
Okupo fizikisto • teoria fizikisto • akademiulo • profesoro • verkisto de nefikcio • matematikisto vd
Laborkampo teoria fiziko vd
Doktoreca konsilisto Friedrich Hasenöhrl • Franz-Serafin Exner vd
Verkado
Verkoj ekvacio de Schrödinger ❦
kato de Schrödinger vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krome, li estis la aŭtoro de multaj verkoj pri variaj aspektoj de fiziko: statistika mekaniko kaj termodinamiko, fiziko de dielektriko, kolorteorio, elektrodinamiko, ĝenerala relativeco, kaj kosmologio, kaj li faris kelkajn klopodojn por konstrui unuigitan kampoteorion. En sia libro Kio estas vivo? Schrödinger alfrontas la problemojn de genetiko, rigardante la fenomenon de vivo el la vidpunkto de fiziko. Li faris grandan atenton al la filozofiaj aspektoj de scienco, al antikvaj kaj orientaj filozofiaj konceptoj, etiko kaj religio.[1] Li verkis ankaŭ pri filozofio kaj teoria biologio. Li elpensis la mensan eksperimenton pri la kato de Schrödinger, kiu kontribuis al lia konateco inter laika publiko, sed krome enhavas gravan signifon pri la interpretado de kvantuma mekaniko.[2][3] En 1933 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko.

Li studis en Akademisches Gymnasium en Vieno[4].

Biografio redakti

Komencaj jaroj redakti

Schrödinger naskiĝis en Erdberg, Vieno, Aŭstrio, la 12an de aŭgusto 1887, al Rudolf Schrödinger[5] (vaksotolisto produktisto, botanikisto[6]) kaj al Georgine Emilia Brenda Schrödinger (denaske Bauer) (filino de Alexander Bauer (kemiisto),[7][8][9] profesoro de kemio en la universitato TU Wien). Li estis la nura filo.

Lia patrino estis de duon-aŭstria kaj duon-angla deveno; lia patro estis katolika kaj lia patrino estis luterana. Kvankam li estis edukita en religiema hejmo kiel luterano, li mem estis ateisto.[10] Tamen, li havis fortajn interesojn en Orientaj religioj kaj panteismo, kaj li uzis religian simbolismon en siaj verkoj.[11] Li kredis ankaŭ, ke la scienca laboro estis ia alproksimiĝo al la dieco, kvankam en intelekta senco.[12]

Li estis ankaŭ kapabla lerni la anglan ekster lernejo, ĉar lia patrinflanka avino estis brita.[13] Inter 1906 kaj 1910 Schrödinger studis en Vieno kun Franz S. Exner (1849–1926) kaj Friedrich Hasenöhrl (1874–1915). Li faris ankaŭ eksperimentan laboron kun Karl Wilhelm Friedrich "Fritz" Kohlrausch.

En 1911, Schrödinger iĝis helpanto de Exner. Je tre frua aĝo, Schrödinger estis tre forte influita de la filozofio de Arthur Schopenhauer. Kiel rezulto de lia etenda legado de la verkoj de Schopenhauer, li iĝis tre profunde interesata laŭlonge de sia vivo en la kolorteorio kaj filozofio. En sia prelego "Menso kaj materio", li diris, ke "La mondo etendita en spaco kaj tempo estas nur [mensa] reprezentado." Tiu estas ripeto de la unuaj vortoj de la ĉefa verko de Schopenhauer.

Mezaj jaroj redakti

 
Juna Erwin Schrödinger.

En 1914 Erwin Schrödinger akiris Habilitiĝon (venia legendi). Inter 1914 kaj 1918 dum la Unua Mondmilito li partoprenis en militlaboro kiel komisiita oficiro en la aŭstria fortikartilerion ĉe (Gorizia, Duino, Sistiana, Prosecco, Vieno). En 1920 li iĝis helpanto de Max Wien, en Jena, kaj en septembro 1920 li atingis la postenon de ao. Prof. (ausserordentlicher Professor), iam simila al Preleganto (UR) aŭ Asocia profesoro (Usono), en Stuttgart. En 1921, li iĝis o. Prof. (ordentlicher Professor, t.e. plena profesoro), en Breslau (nune Vroclavo, Pollando).

En 1921, li translokiĝis al la Universitato de Zuriko. En 1927, li sukcedis Max Planck en la Friedrich Wilhelm Universitato en Berlino. En 1933, Schrödinger decidis lasi Germanion; li malŝatis la Naziisman antisemitismon. Li iĝis membro de la Magdalen College en la Universitato de Oksfordo. Tuj post sia alveno tien, li ricevis la Nobel-premion kun Paul Dirac. Lia postenon en Oksfordo ne bone funkciis; liaj nekonvenciaj hejmaj aranĝoj, kunloĝante kun du virinoj,[14] ne estis bone akceptitaj. En 1934, Schrödinger profesore prelegis en la Universitato Princeton; oni proponis al li permanentan postenon tie, sed li ne akceptis tion. Denove, lia deziro starigi hejmon kun sia edzino kaj amatino povis krei problemon.[15] Li havis ankaŭ proponon de posteno en la Universitato de Edinburgo sed okazis vizaj prokrastoj, kaj finfine li ekhavis postenon en la Universitato de Graz en Aŭstrio en 1936. Li estis ankaŭ akceptinta la proponon de katedra posteno en la Departament de Fiziko de la Universitato de Allahabad en Barato.[16]

En la mezo de tiuj postenaj aferoj en 1935, post etenda korespondado kun Albert Einstein, li proponis tion kio estas nune nomata la penseksperimento de la kato de Schrödinger.

Postaj jaroj redakti

En 1938, post la Anschluss, Schrödinger havis problemojn pro sia foriro el Germanio en 1933 kaj sia konata opozicio al Naziismo.[17] Li eldonis broŝuron malkonfirmante tiun opozicion (li poste bedaŭris esti farinta tion kaj klarigis la tialojn al Einstein).[18] Tamen, tio ne evitis, ke la nova situacio devigis la aŭtoritatojn de la Universitato de Graz maldungis lin el sia laborposteno pro politika malfidindeco. Li suferis ĉikanadon kaj ricevis ordonojn ne lasi la landon, sed li kaj lia edzino veturis al Italio. El tie, li ekhavis vizitajn postenojn en Oksfordo kaj en la Universitato de Gento.[17][18]

 
Schrödinger (antaŭa strio 2a el dekstro) kaj Valera (antaŭa strio 4a el maldekstro) en la Dublina Instituto por Antaŭeniraj Studoj en 1942.

En tiu sama jaro li ricevis personan inviton el la Taoiseach de Irlando, nome Éamon de Valera – matematikisto li mem – por loĝi en Irlando kaj interkonsentis helpi la establadon de la Dublina Instituto por Antaŭeniraj Studoj en Dublino.[19] Li translokiĝis al Clontarf (Dublino), kaj tie vivis meznivele. Oni metis memortabulon ĉe lia loĝejo en Clontarf kaj ĉe lia laborloko ĉe Merrion Square.[20][21][22] Schrodinger sentis, ke estante aŭstro li havas unikan rilaton kun Irlando. En Oktobro 1940, verkisto el Irish Press intervjuis Schrodinger kiu parolis pri la kelta heredo de aŭstroj, dirante: "Mi kredas, ke estas profunda konektoineter ni aŭstroj kaj keltoj. Oni diris, ke loknomoj en Aŭstriaj Alpoj estas de kelta deveno."[23]

Li iĝis la Direktoro de la Lernejo por Teoria Fiziko en 1940 kaj restis tie dum 17 jaroj. Li iĝis ŝtatano de Irlando en 1948, sed retenis sian ŝtatanecon de Aŭstrio.[24] Li verkis ĉirkaŭ 50 publikaĵojn pri variaj temoj, inklude siajn esplorojn pri la unuigita kampoteorio.[25]

En 1944, li verkis Kio estas vivo?, kiu enhavas studon pri "negentropio" kaj la koncepto de kompleksa molekulo kun la genkodo por vivantaj organismoj. Laŭ la memorlibro de James D. Watson nome DNA, the Secret of Life, la libro de Schrödinger havigis al Watson la inspiron por esplori la genon, kio kondukis al la malkovro de la duobla helico de la strukturo de la DNA en 1953. Simile, Francis Crick, en sia membiografia libro What Mad Pursuit, priskribis kiel li estis influita de la spekulativo de Schrödinger pri kiel la gen-informaro povas esti stokita en molekuloj.[26]

Schrödinger restis en Dublino ĝis retiriĝo en 1955. Li havis longdaŭran intereson en la Vedanta filozofio de Hinduismo, kiu influis siajn spekulativojn rilate al Kio estas vivo? pri la eblo, ke la individua konscio estas nur manifestaĵo de unueca konscio enhavanta la tutan universon.[27] Manuskripto "Fragment from an unpublished dialogue of Galileo" (Fragmento de nepublikigita dialogo de Galileo)[28] el tiu epoko estis remalkovrita en la interna lernejo de la "King's Hospital", Dublino,[29] post ĝi estis verkita por la lerneja eldono de 1955 de ties "Blue Coat" por omaĝi lian foriron el Dublino por ekhavi sian postenon de la Katedro de Fiziko en la Universitato de Vieno.[30]

Tiel en 1956, li revenis al Vieno (katedro ad personam (intencita por iu preciza persono)). Dum grava prelego dum la Tutmonda Energikonferenco li malakceptis paroli pri atomenergio pro sia skeptikismo prie kaj li anstataŭe faris filozofian prelegon. Dum tiu periodo Schrödinger turnis el la ĉeftendenca difino de kvantuma mekaniko de ondo–partiklo dueco kaj defendis la ideon de nura ondo, kio okazigis polemikon.[31][32]

Tuberkulozo kaj morto redakti

 
Tombo de Annemarie kaj Erwin Schrödinger; ĉe tabulo la Ekvacio de Schrödinger: .

Schrödinger suferis pro tuberkulozo kaj kelkajn fojojn en la 1920-aj jaroj devis iri al sanatorio en Arosa. Estis tie kie li formulis sian ond-ekvacion.[33] La 4an de Januaro 1961, Schrödinger mortis pro tuberkulozo, estante 73-jaraĝa, en Vieno.[34] Lia edzino Anny estis vidvino, kaj estis entombigita en Alpbach, Aŭstrio, en katolika tombejo. Kvankam li mem ne estis katoliko, la pastro tombejozorga permesis la entombigon sciinte, ke Schrödinger estis membro de la Papa Akademio de la Sciencoj.[35]

Privata vivo redakti

La 6an de Aprilo 1920, Schrödinger geedziĝis al Annemarie (Anny) Bertel.[36]

Kiam li migris al Irlando en 1938, li akiris vizojn por si mem, por sia edzino kaj ankaŭ por alia virino, nome Hilde March. March estis la edzino de aŭstria kolego kaj Schrödinger estis havinta filinon kun ŝi en 1934.[37] Schrödinger skribis al Taoiseach, Éamon de Valera persone, por havi rajton akiri vizon por March. En Oktobro 1939 la triopa ménage à trois akurate ekloĝis en Dublino.[37] Lia edzino, Anny (naskiĝinta la 3an de Decembro 1896), mortis la 3an de Oktobro 1965.

Unu el la nevoj de Schrödinger, nome Terry Rudolph, sekvis la karieron de sia avo kiel fakulo pri kvantuma fiziko, kaj instruas en la Imperial College London.[38][39]

Akuzoj de seksa misuzo redakti

 
Busto de Schrödinger, en la korta portikaro de la ĉefa konstruaĵo de la Universitato de Vieno, Aŭstrio.

Schrödinger tenis registron de siaj seksaj rilatoj inklude kun minoritatulojn kun kiuj li estus farinta seksan misuzon en taglibro kiun li nomis Ephemeridae, en kiu li asertis "preferon por junulinoj sur la bazo ke ilia naivo estus la ideala kongruo kun lia natura genio".[40]

Estante 39-jaraĝa, Schrödinger estis tutoro de 14-jaraĝa "Ithi" Junger. Kiel John Gribbin rakontis en sia biografio de Schrödinger de 2012, "Same kiel ĉe matematiko, la lecionoj inkludis 'gravan kvanton de karesoj kaj brakumado' kaj Schrödinger tuj konvinkiĝis, ke li enamiĝis je Ithi".[41] Schrödinger certigis al Junger, ke ŝi ne gravediĝos, kaj seksallogis ŝin kiam ŝi estis 17-jaraĝa. Ŝi poste gravediĝis kaj suferis aborton kiu lasis ŝin malfekunda.[40][42] Schrödinger lasis ŝin tuj poste kaj ŝanĝiĝis al aliaj celoj.[43] Ankaŭ Kate Nolan, pseŭdonimo uzita de survivanta familio por protekti la viktimon, gravediĝis de Schrödinger inter postuloj de manko de konsento.[40]

Carlo Rovelli notis en sia libro Helgoland, ke Schrödinger "ĉiam tenis nombrajn rilatojn samtempe – kaj ne tenis sekrete sian fascinadon al antaŭadoleskaj junulinoj." En Irlando, Rovelli verkis, li havis po unu filon el du studentinoj[44] identigitaj en artikolo de Der Standard kiel 26-jarulino kaj kvinjar-edzina politika aktivulino.[42] Dum esplorado en la familia arbo, Bernard Biggar malkovris informojn, ke Schrödinger seksallogis sian kuzinon, Barbara MacEntee, kiam ŝi estis 12-jaraĝa.[40] Ŝajne, ŝia onklo, la matematikisto kaj pastro Pádraig de Brún, konsilis Schrödinger ne plu persekuti ŝin,[42] kaj Schrödinger poste verkis en sia taglibro, ke ŝi estis unu el liaj "nereciprokaj amoj".[45] MacEntee mortis en 1995, kaj tiu rakontoj aperis postmorte.[46]

La biografio de Walter Moore pri la sciencisto substrekis, ke la sinteno de Schrödinger al virinoj estas "esence tiu de maskla supremaciisto",[47] aserto kunhavita de Helge Kragh en sia revizio de la biografio de Moore, "La konkero de virinoj, speciale de tre junaj virinoj, esti la salo de la vivo por tiu sincera romantikisto kaj maskla ŝovinisto."[48] Walter Moore uzis la rilatojn de Schrödinger kun junulinoj por karakterigi tion kion Moore nomis la "Lolita Komplekso" de Schrödinger.[40] La nepo de Schrödinger kaj lia patrino estis malfeliĉaj pro la akuzo farita de Moore, kaj kiam la biografio estis publikigita, ilia familio rompis kontaktojn kun li.[42]

En artikolo de 2021 en Irish Times, la modelo de Schrödinger de seria misuzo estis identigita de la gazeto kiel "konduto [kiu] kongruis kun la profilo de pedofilo en amplekse komprenata senco de tiu termino."[40] La departemento de fiziko de la Kolegio Triunuo de Dublino anoncis en Januaro 2022, ke ili rekomendoj, ke prelegejo kiu estis nomita laŭ Schrödinger ekde la 1990-aj jaroj, estu alinomita laŭ la informoj pri lia historio de seksa misuzo,[49] dum pentraĵo de la sciencisto estos forigita, kaj la alinomado de samnomaj prelegserio estos konsiderata.[50]

Akademiaj interesoj redakti

Ekde tre frue, Schrödinger eksperimentis en la fakoj de elektra inĝenierado, atmosfera elektro, kaj atmosfera radioaktiveco, kaj li kutime laboris kun sia iama instruisto Franz Exner. Li studis ankaŭ privibradan teorion, teorion de Brown-a movado, kaj matematikan statistikon. En 1912, je peto de la eldonistoj de la Manlibro pri Elektro kaj Magnetismo, Schrödinger verkis artikolon titolitan Dielektrismo. Tiun saman jaron, Schrödinger faris teorian ĉirkaŭkalkulon de la probabla altecdistribuado de radioaktivaj substancoj, kio estas postulita por klarigi la observitan radioaktivecon de la atmosfero, kaj en Aŭgusto 1913 li plenumis kelkajn eksperimentojn en Zeehame kiuj konfirmis sian teorian ĉirkaŭkalkulon kaj tiujn de Victor Franz Hess. Pro tiu laboro, Schrödinger ricevis en 1920 Premion Haitinger Prize (Haitinger-Preis) de la Aŭstria Akademio de Sciencoj.[51] Aliaj eksperimentaj studioj direktoritaj de la juna esploristo en 1914 estis la testado de formuloj por la kapilara premo en gasbobeloj kaj la studo de la propraĵoj de milda beta radiado produktita de gama radiado frapanta kontraŭ metala surfaco. La lastan laboron li plenumis kun sia amiko Fritz Kohlrausch. En 1919, Schrödinger plenumis sian lastan fizikan eksperimenton pri kohera lumo kaj poste fokusis al teoriaj studoj.

Kelkaj verkoj redakti

  • Nature and the Greeks and Science and Humanism, Cambridge University Press (1996) ISBN 0-521-57550-8.
  • The interpretation of Quantum Mechanics, Ox Bow Press (1995) ISBN 1-881987-09-4.
  • Statistical Thermodynamics, Dover Publications (1989) ISBN 0-486-66101-6.
  • Collected papers, Friedr. Vieweg & Sohn (1984) ISBN 3-7001-0573-8.
  • My View of the World, Ox Bow Press (1983) ISBN 0-918024-30-7.
  • Expanding Universes, Cambridge University Press (1956).
  • Space-Time Structure, Cambridge University Press (1950) ISBN 0-521-31520-4.[41]
  • What Is Life?, Macmillan (1944).
  • What Is Life? & Mind and Matter, Cambridge University Press (1974) ISBN 0-521-09397-X.

Referencoj redakti

  1. Heitler, W. (1961). "Erwin Schrodinger. 1887–1961". Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society. 7: 221–226. doi:10.1098/rsbm.1961.0017. JSTOR 769408. Alirita la 10an de aprilo 2020.
  2. Moore 1992, p. 194.
  3. O'Connor, John J.; Robertson, Edmund F., "Erwin Schrödinger", MacTutor History of Mathematics archive, Universitato St. Andrews. Alirita la 10an de aprilo 2020.
  4. Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.
  5. Rudolf Schrödinger. geni.com. Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  6. The International Plant Names Index. IPNI. Alirita 13a de aŭgusto 2016.
  7. Alexander Emil Anton Bauer. geni.com. Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  8. Josefa Bauer. geni.com. Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  9. Alexander Josef Bauer. geni.com. Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  10. Moore 1994, paĝoj 289–290 Citaĵo: "In one respect, however, he is not a romantic: he does not idealize the person of the beloved, his highest praise is to consider her his equal. 'When you feel your own equal in the body of a beautiful woman, just as ready to forget the world for you as you for her – oh my good Lord – who can describe what happiness then. You can live it, now and again – you cannot speak of it.' Of course, he does speak of it, and almost always with religious imagery. Yet at this time he also wrote, 'By the way, I never realized that to be nonbelieving, to be an atheist, was a thing to be proud of. It went without saying as it were.' And in another place at about this same time: 'Our creed is indeed a queer creed. You others, Christians (and similar people), consider our ethics much inferior, indeed abominable. There is that little difference. We adhere to ours in practice, you don't.'"
  11. Paul Halpern. (2015) Einstein's Dice and Schrödinger's Cat. Perseus Books Group, p. 157. ISBN 978-0-465-07571-3. “"In the presentation of a scientific problem, the other player is the good Lord. He has not only set the problem but also has devised the rules of the game--but they are not completely known, half of them are left for you to discover or deduce. I am very astonished that the scientific picture of the real world around me is very deficient. It gives a lot of factual information, puts all our experience in a magnificently consistent order, but is ghastly silent about all that is really near to our heart, that really matters to us. It cannot tell us a word about red and blue, bitter and sweet, physical pain and physical delight; it knows nothing of beautiful and ugly, good or bad, God and eternity. Science sometimes pretends to answer questions in these domains, but the answers are very often so silly that we are not inclined to take them seriously. I shall quite briefly mention here the notorious atheism of science. The theists reproach it for this again and again. Unjustly. A personal God cannot be encountered in a world picture that becomes accessible only at the price that everything personal is excluded from it. We know that whenever God is experienced, it is an experience exactly as real as a direct sense impression, as real as one's own personality. As such He must be missing from the space-time picture. "I do not meet with God in space and time", so says the honest scientific thinker, and for that reason he is reproached by those in whose catechism it is nevertheless stated: "God is a Spirit." Whence came I and whither go I? That is the great unfathomable question, the same for every one of us. Science has no answer for it"”.
  12. Moore 1992, p. 4 Citaĵo: "He rejected traditional religious beliefs (Jewish, Christian, and Islamic) not on the basis of any reasoned argument, nor even with an expression of emotional antipathy, for he loved to use religious expressions and metaphors, but simply by saying that they are naive." ... "He claimed to be an atheist, but he always used religious symbolism and believed his scientific work was an approach to the godhead."
  13. Hoffman, D.. (1987) Эрвин Шрёдингер. Мир, p. 13–17.
  14. Moore 1992, pp. 278 ff..
  15. "Schrödinger, Erwin Rudolf Josef Alexander" in Deutsche Biographie
  16. Bombay University Names Refugee Scientist to Faculty. Jewish Telegraphic Agency (20-a de majo 1940). Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  17. 17,0 17,1 Akhlesh Lakhtakia. (1996) Models and Modelers of Hydrogen: Thales, Thomson, Rutherford, Bohr, Sommerfeld, Goudsmit, Heisenberg, Schrödinger, Dirac, Sallhofer. World Scientific, p. 147–. ISBN 978-981-02-2302-1.
  18. 18,0 18,1 Erwin Rudolf Josef Alexander Schrödinger. MacTutor History of Mathematics archive. Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  19. . Brief Chronology. Erwin Schrödinger. Arkivita el la originalo je 9a de marto 2012. Alirita 10a de decembro 2012. Arkivigite je 2012-03-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-09. Alirita 2020-04-10.
  20. "A quantum leap to Clontarf". The Irish Times.
  21. Fergusson, Maggie (10a de Novembro 2016). Treasure Palaces: Great Writers Visit Great Museums. Profile. ISBN 978-1-78283-278-2 – via Google Books.
  22. "Erwin Schrödinger blue plaque". openplaques.org.
  23. Walter J. Moore. Schrödinger: Life and Thought. Cambridge, England, UK: Press Syndicate of Cambridge University Press, 1989. p.373.
  24. Clary, David C. (2022). "Foreign Membership of the Royal Society: Schrödinger and Heisenberg?". Notes and Records: The Royal Society Journal of the History of Science. doi:10.1098/rsnr.2021.0082. S2CID 247599443.
  25. "Erwin Schrödinger - Important Scientists - The Physics of the Universe". www.physicsoftheuniverse.com. Alirita la 19an de Februaro 2023.
  26. Crick, Francis (1988). What Mad Pursuit: A Personal View of Scientific Discovery. New York: Basic Books. ISBN 0-465-09137-7.
  27. Schrödinger, Erwin. My View of the World, ĉapitro iv, kaj What Is life?
  28. "Fragment from an unpublished dialogue of Galileo" Manuskripto
  29. Ahlstrom, Dick (18a de aprilo 2012) 'Quantum humour' beams back after absence. The Irish Times
  30. Ahlstrom, Dick. "'Quantum humour' beams back after absence". The Irish Times. Alirita la 17an de Decembro 2021.
  31. "Nuclear Files: Library: Biographies: Erwin Schrödinger".. Arkivita el la originalo je 2023-02-19. Alirita 2023-02-19.
  32. Schrödinger, Are There Quantum Jumps, 1952
  33. Moore 1992, p. 194.
  34. Moore 1992, p. 10.
  35. Moore 1992, p. 482: "There was some problem about burial in the churchyard since Erwin was not a Catholic, but the priest relented when informed that he was a member in good standing of the Papal Academy, and a plot was made available at the edge of the Friedhof."
  36. Moore 1992 studas la nekonvenciajn rilatojn de Schrödinger, inklude sian amaferon kun Hildegunde March, en la ĉapitroj sepa kaj oka, nome "Berlin" kaj "Exile in Oxford".
  37. 37,0 37,1 Ronan Fanning, Éamon de Valera: A Will to Power, Faber & Faber, 2015
  38. Ryan, Greg (3a de Junio 2013). “Searching for the Man Behind the Cat”, The Brooklyn Rail. Alirita 11a de Februaro 2017.. 
  39. Gribbin 2012.
  40. 40,0 40,1 40,2 40,3 40,4 40,5 Humphreys, Joe, "How Erwin Schrödinger indulged his 'Lolita complex' in Ireland", 2021-12-11. (angle)
  41. Gribbin 2012, p. 131–132
  42. 42,0 42,1 42,2 42,3 Erwin Schrödinger: Missbrauchstäter und/oder Rufmordopfer? (de-AT). Alirita 2022-02-02.
  43. Teresi, Dick, "The Lone Ranger of Quantum Mechanics", The New York Times, 1990-01-07. (en-US)
  44. Rovelli, Carlo. (2021) Helgoland: Making Sense of the Quantum Revolution. ISBN 978-0-593-32888-0. OCLC 1202306074.
  45. Druce, Jody. Physics Staff to Call for Schrödinger Theatre to be Renamed (en-US). The University Times (2022-01-11). Alirita 2022-02-07.
  46. Sotscheck, Ralf, "Missbrauch und Missachtung: Nicht zu relativieren", Die Tageszeitung: taz, 2022-01-04. (germane)
  47. Moore, Walter John. (1989) Schrödinger, life and thought. Kembriĝo: Cambridge University Press. ISBN 0-521-35434-X. OCLC 18463423.
  48. (1990) “Review of Schrödinger. Life and Thought”, The British Journal for the History of Science 23 (2), p. 231–233. 
  49. Corr, Julieanne, "Trinity to drop Schrödinger lecture theatre name over sex abuse", The Times, 2022-01-25. (angle)
  50. Salerno, Bella, "Schrödinger Lecture Theatre to be renamed the Physics Lecture Theatre", Trinity News, 8a de Februaro 2022. Kontrolita 9a de Februaro 2022.
  51. Mehra, J.. (1987) Erwin Schrödinger and the Rise of Wave Mechanics. Springer. ISBN 978-0-387-95179-9. OCLC 692702783.

Literaturo redakti



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Erwin Schrödinger en la angla Vikipedio.