Erwin Schrödinger

aŭstra fizikisto

Erwin Rudolf Josef Alexander Schrödinger ([ˈɛrviːn ˈʀudɔlf ˈjoːzɛf ˌalɛˈksandɐ ˈʃrøːdɪŋɐ] , esperante Ervin Rudolf Jozef Aleksandr Ŝredinger ; naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1887 en Vieno, mortis la 4-an de januaro 1961 en Vieno; vera nomo foje verkita kiel Erwin Schrodinger aŭ Erwin Schroedinger) estis aŭstra fizikisto kaj pioniro de kvantuma mekaniko.

Erwin Rudolf Josef Alexander Schrödinger
Erwin Schrödinger (1933)
Erwin Schrödinger (1933)
Persona informo
PlumnomoErwin Rudolf Josef Alexander Schrödinger
Vera nomofoje verkita kiel Erwin Schrodinger aŭ Erwin Schroedinger
Dato de naskiĝo12-a de aŭgusto 1887 [#]
NaskiĝlokoVieno [+]
Dato de morto4-a de januaro 1961 [#]
MortolokoVieno [+]
Mortokialotuberkulozo [+]
Aĝo je morto73
Okupoj kaj profesioj
Okupojfizikisto kaj pioniro de kvantuma mekaniko.
Geografio
ŜtatoAŭstrio
Familio
PatroRudolf Schrödinger [+]
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Ceteraj informoj
Honorigo
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

La Ekvacio de Schrödinger havigas vojon por kalkuli la ondfunkcion de sistemo kaj kiel ĝi ŝanĝas dinamike en la tempo.

Krome, li estis la aŭtoro de multaj verkoj pri variaj aspektoj de fiziko: statistika mekaniko kaj termodinamiko, fiziko de dielektriko, kolorteorio, elektrodinamiko, ĝenerala relativeco, kaj kosmologio, kaj li faris kelkajn klopodojn por konstrui unuigitan kampoteorion. En sia libro Kio estas vivo? Schrödinger alfrontas la problemojn de genetiko, rigardante la fenomenon de vivo el la vidpunkto de fiziko. Li faris grandan atenton al la filozofiaj aspektoj de scienco, al antikvaj kaj orientaj filozofiaj konceptoj, etiko kaj religio.[1] Li verkis ankaŭ pri filozofio kaj teoria biologio. Li elpensis la mensan eksperimenton pri la kato de Schrödinger, kiu kontribuis al lia konateco inter laika publiko, sed krome enhavas gravan signifon pri la interpretado de kvantuma mekaniko.[2][3] En 1933 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko.

Li studis en Akademisches Gymnasium en Vieno[4].

BiografioRedakti

Komencaj jarojRedakti

Schrödinger naskiĝis en Erdberg, Vieno, Aŭstrio, la 12an de aŭgusto 1887, al Rudolf Schrödinger[5] (vaksotolisto produktisto, botanikisto[6]) kaj al Georgine Emilia Brenda Schrödinger (denaske Bauer) (filino de Alexander Bauer (kemiisto),[7][8][9] profesoro de kemio en la universitato TU Wien). Li estis la nura filo.

Lia patrino estis de duon-aŭstria kaj duon-angla deveno; lia patro estis katolika kaj lia patrino estis luterana. Kvankam li estis edukita en religiema hejmo kiel luterano, li mem estis ateisto.[10] Tamen, li havis fortajn interesojn en Orientaj religioj kaj panteismo, kaj li uzis religian simbolismon en siaj verkoj.[11] Li kredis ankaŭ, ke la scienca laboro estis ia alproksimiĝo al la dieco, kvankam en intelekta senco.[12]

Li estis ankaŭ kapabla lerni la anglan ekster lernejo, ĉar lia patrinflanka avino estis brita.[13] Inter 1906 kaj 1910 Schrödinger studis en Vieno kun Franz S. Exner (1849–1926) kaj Friedrich Hasenöhrl (1874–1915). Li faris ankaŭ eksperimentan laboron kun Karl Wilhelm Friedrich "Fritz" Kohlrausch.

En 1911, Schrödinger iĝis helpanto de Exner. Je tre frua aĝo, Schrödinger estis tre forte influita de la filozofio de Arthur Schopenhauer. Kiel rezulto de lia etenda legado de la verkoj de Schopenhauer, li iĝis tre profunde interesata laŭlonge de sia vivo en la kolorteorio kaj filozofio. En sia prelego "Menso kaj materio", li diris, ke "La mondo etendita en spaco kaj tempo estas nur [mensa] reprezentado." Tiu estas ripeto de la unuaj vortoj de la ĉefa verko de Schopenhauer.

Mezaj jarojRedakti

 
Juna Erwin Schrödinger.

En 1914 Erwin Schrödinger akiris Habilitiĝon (venia legendi). Inter 1914 kaj 1918 dum la Unua Mondmilito li partoprenis en militlaboro kiel komisiita oficiro en la aŭstria fortikartilerion ĉe (Gorizia, Duino, Sistiana, Prosecco, Vieno). En 1920 li iĝis helpanto de Max Wien, en Jena, kaj en septembro 1920 li atingis la postenon de ao. Prof. (ausserordentlicher Professor), iam simila al Preleganto (UR) aŭ Asocia profesoro (Usono), en Stuttgart. En 1921, li iĝis o. Prof. (ordentlicher Professor, t.e. plena profesoro), en Breslau (nune Vroclavo, Pollando).

En 1921, li translokiĝis al la Universitato de Zuriko. En 1927, li sukcedis Max Planck en la Friedrich Wilhelm Universitato en Berlino. En 1933, Schrödinger decidis lasi Germanion; li malŝatis la Naziisman kontraŭsemitismon. Li iĝis membro de la Magdalen College en la Universitato de Oksfordo. Tuj post sia alveno tien, li ricevis la Nobel-premion kun Paul Dirac. Lia postenon en Oksfordo ne bone funkciis; liaj nekonvenciaj hejmaj aranĝoj, kunloĝante kun du virinoj,[14] ne estis bone akceptitaj. En 1934, Schrödinger profesore prelegis en la Universitato Princeton; oni proponis al li permanentan postenon tie, sed li ne akceptis tion. Denove, lia deziro starigi hejmon kun sia edzino kaj amatino povis krei problemon.[15] Li havis ankaŭ proponon de posteno en la Universitato de Edinburgo sed okazis vizaj prokrastoj, kaj finfine li ekhavis postenon en la Universitato de Graz en Aŭstrio en 1936. Li estis ankaŭ akceptinta la proponon de katedra posteno en la Departament de Fiziko de la Universitato de Allahabad en Barato.[16]

En la mezo de tiuj postenaj aferoj en 1935, post etenda korespondado kun Albert Einstein, li proponis tion kio estas nune nomata la penseksperimento de la kato de Schrödinger.

Postaj jarojRedakti

En 1938, post la Anschluss, Schrödinger havis problemojn pro sia foriro el Germanio en 1933 kaj sia konata opozicio al Naziismo.[17] Li eldonis broŝuron malkonfirmante tiun opozicion (li poste bedaŭris esti farinta tion kaj klarigis la tialojn al Einstein).[18] Tamen, tio ne evitis, ke la nova situacio devigis la aŭtoritatojn de la Universitato de Graz maldungis lin el sia laborposteno pro politika malfidindeco. Li suferis ĉikanadon kaj ricevis ordonojn ne lasi la landon, sed li kaj lia edzino veturis al Italio. El tie, li ekhavis vizitajn postenojn en Oksfordo kaj en la Universitato de Gento.[18][17]

 
Schrödinger (antaŭa strio 2a el dekstro) kaj Valera (antaŭa strio 4a el maldekstro) en la Dublina Instituto por Antaŭeniraj Studoj en 1942.

En tiu sama jaro li ricevis personan inviton el la Taoiseach de Irlando, nome Éamon de Valera – matematikisto li mem – por loĝi en Irlando kaj interkonsentis helpi la establadon de la Dublina Instituto por Antaŭeniraj Studoj en Dublino.[19] Li translokiĝis al Clontarf (Dublino), iĝis la Direktoro de la Lernejo por Teoria Fiziko en 1940 kaj restis tie dum 17 jaroj. Li iĝis ŝtatano de Irlando en 1948, sed retenis sian ŝtatanecon de Aŭstrio. Li verkis ĉirkaŭ 50 publikaĵojn pri variaj temoj, inklude siajn esplorojn pri la unuigita kampoteorio.

En 1944, li verkis Kio estas vivo?, kiu enhavas studon pri "negentropio" kaj la koncepto de kompleksa molekulo kun la genkodo por vivantaj organismoj. Laŭ le memorlibro de James D. Watson nome DNA, the Secret of Life, la libro de Schrödinger havigis al Watson la inspiron por esplori la genon, kio kondukis al la malkovro de la duobla helico de la strukturo de la DNA en 1953. Simile, Francis Crick, en sia membiografia libro What Mad Pursuit, priskribis kiel li estis influita de la spekulativo de Schrödinger pri kiel la gen-informaro povas esti stokita en molekuloj.

Schrödinger restis en Dublino ĝis retiriĝo en 1955. Li havis longdaŭran intereson en la Vedanta filozofio de Hinduismo, kiu influis siajn spekulativojn rilate al Kio estas vivo? pri la eblo ke la individua konscio estas nur manifestaĵo de unueca konscio enhavanta la tutan universon.[20] Manuskripto "Fragment from an unpublished dialogue of Galileo" (Fragmento de nepublikigita dialogo de Galileo)[21] el tiu epoko estis remalkovrita en la interna lernejo de la "King's Hospital", Dublino,[22] post ĝi estis verkita por la lerneja eldono de 1955 de ties "Blue Coat" por omaĝi lian foriron el Dublino por ekhavi sian postenon de la Katedro de Fiziko en la Universitato de Vieno.

Tiel en 1956, li revenis al Vieno (katedro ad personam (intencita por iu preciza persono)). Dum grava prelego dum la Tutmonda Energikonferenco li malakceptis paroli pri atomenergio pro sia skeptikismo prie kaj li anstataŭe faris filozofian prelegon. Dum tiu periodo Schrödinger turnis el la ĉeftendenca difino de kvantuma mekaniko de ondo–partiklo dueco kaj defendis la ideon de nura ondo, kio okazigis polemikon.

Kelkaj verkojRedakti

 
Busto de Schrödinger, en la korta portikaro de la ĉefa konstruaĵo de la Universitato de Vieno, Aŭstrio.
  • Nature and the Greeks and Science and Humanism Cambridge University Press (1996) ISBN 0-521-57550-8.
  • The interpretation of Quantum Mechanics Ox Bow Press (1995) ISBN 1-881987-09-4.
  • Statistical Thermodynamics Dover Publications (1989) ISBN 0-486-66101-6.
  • Collected papers Friedr. Vieweg & Sohn (1984) ISBN 3-7001-0573-8.
  • My View of the World Ox Bow Press (1983) ISBN 0-918024-30-7.
  • Expanding Universes Cambridge University Press (1956).
  • Space-Time Structure Cambridge University Press (1950) ISBN 0-521-31520-4.[41]
  • What Is Life? Macmillan (1944).
  • What Is Life? & Mind and Matter Cambridge University Press (1974) ISBN 0-521-09397-X.

ReferencojRedakti

  1. Heitler, W. (1961). "Erwin Schrodinger. 1887–1961". Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society. 7: 221–226. doi:10.1098/rsbm.1961.0017. JSTOR 769408. Alirita la 10an de aprilo 2020.
  2. Moore 1992, p. 194.
  3. O'Connor, John J.; Robertson, Edmund F., "Erwin Schrödinger", MacTutor History of Mathematics archive, Universitato St. Andrews. Alirita la 10an de aprilo 2020.
  4. Stanislavo Belov (2018-06-07)Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.
  5. Rudolf Schrödinger. geni.com. Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  6. The International Plant Names Index. IPNI. Alirita 13a de aŭgusto 2016.
  7. Alexander Emil Anton Bauer. geni.com. Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  8. Josefa Bauer. geni.com. Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  9. Alexander Josef Bauer. geni.com. Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  10. Moore 1994, paĝoj 289–290 Citaĵo: "In one respect, however, he is not a romantic: he does not idealize the person of the beloved, his highest praise is to consider her his equal. 'When you feel your own equal in the body of a beautiful woman, just as ready to forget the world for you as you for her – oh my good Lord – who can describe what happiness then. You can live it, now and again – you cannot speak of it.' Of course, he does speak of it, and almost always with religious imagery. Yet at this time he also wrote, 'By the way, I never realized that to be nonbelieving, to be an atheist, was a thing to be proud of. It went without saying as it were.' And in another place at about this same time: 'Our creed is indeed a queer creed. You others, Christians (and similar people), consider our ethics much inferior, indeed abominable. There is that little difference. We adhere to ours in practice, you don't.'"
  11. Paul Halpern. (2015) Einstein's Dice and Schrödinger's Cat. Perseus Books Group. ISBN 978-0-465-07571-3. “"In the presentation of a scientific problem, the other player is the good Lord. He has not only set the problem but also has devised the rules of the game--but they are not completely known, half of them are left for you to discover or deduce. I am very astonished that the scientific picture of the real world around me is very deficient. It gives a lot of factual information, puts all our experience in a magnificently consistent order, but is ghastly silent about all that is really near to our heart, that really matters to us. It cannot tell us a word about red and blue, bitter and sweet, physical pain and physical delight; it knows nothing of beautiful and ugly, good or bad, God and eternity. Science sometimes pretends to answer questions in these domains, but the answers are very often so silly that we are not inclined to take them seriously. I shall quite briefly mention here the notorious atheism of science. The theists reproach it for this again and again. Unjustly. A personal God cannot be encountered in a world picture that becomes accessible only at the price that everything personal is excluded from it. We know that whenever God is experienced, it is an experience exactly as real as a direct sense impression, as real as one's own personality. As such He must be missing from the space-time picture. "I do not meet with God in space and time", so says the honest scientific thinker, and for that reason he is reproached by those in whose catechism it is nevertheless stated: "God is a Spirit." Whence came I and whither go I? That is the great unfathomable question, the same for every one of us. Science has no answer for it"”.
  12. Moore 1992, p. 4 Citaĵo: "He rejected traditional religious beliefs (Jewish, Christian, and Islamic) not on the basis of any reasoned argument, nor even with an expression of emotional antipathy, for he loved to use religious expressions and metaphors, but simply by saying that they are naive." ... "He claimed to be an atheist, but he always used religious symbolism and believed his scientific work was an approach to the godhead."
  13. Hoffman, D.. (1987) Эрвин Шрёдингер. Мир, p. 13–17.
  14. Moore 1992, pp. 278 ff..
  15. "Schrödinger, Erwin Rudolf Josef Alexander" in Deutsche Biographie
  16. Bombay University Names Refugee Scientist to Faculty. Jewish Telegraphic Agency (20 May 1940). Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  17. 17,0 17,1 Akhlesh Lakhtakia. (1996) Models and Modelers of Hydrogen: Thales, Thomson, Rutherford, Bohr, Sommerfeld, Goudsmit, Heisenberg, Schrödinger, Dirac, Sallhofer. World Scientific, p. 147–. ISBN 978-981-02-2302-1.
  18. 18,0 18,1 Erwin Rudolf Josef Alexander Schrödinger. MacTutor History of Mathematics archive. Alirita 14a de aŭgusto 2016.
  19. . Brief Chronology. Erwin Schrödinger. Arkivita el la originalo je 9a de marto 2012. Alirita 10a de decembro 2012.
  20. Schrödinger, Erwin. My View of the World, ĉapitro iv, kaj What Is life?
  21. "Fragment from an unpublished dialogue of Galileo" Manuskripto
  22. Ahlstrom, Dick (18a de aprilo 2012) 'Quantum humour' beams back after absence. The Irish Times


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Erwin Schrödinger en la angla Vikipedio.