Erythropygia
La mezgrandaj insektomanĝantaj birdoj de la genro Erythropygia estas foje konsiderataj membroj de la genro Cercotrichas. Ili estis iam lokitaj en la familio de Turdedoj, sed nune estas plej ofte traktataj kiel parto de la familio de Muŝkaptuledoj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ruĝvosta makisnajtingalo (Erythropygia galactotes)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tiuj estas ĉefe tropikaj specioj de Afriko kiuj loĝas en malferma arbaro aŭ arbustaro kaj nestumas en arbustoj aŭ surgrunde, sed la Ruĝvosta makisnajtingalo reproduktiĝas en suda Eŭropo kaj oriente ĝis Pakistano.
La specioj de tiu genro estas la jenaj:
- Arbara makisnajtingalo, Erythropygia leucosticta
- Barba najtingalo, Erythropygia quadrivirgata
- Bruna makisnajtingalo, Erythropygia signata
- Brundorsa makisnajtingalo, Erythropygia hartlaubi
- Ruĝdorsa makisnajtingalo, Erythropygia leucophrys
- Ruĝvosta makisnajtingalo, Erythropygia galactotes
- Kalaharia najtingalo, Erythropygia paena
- Karua najtingalo, Erythropygia coryphaeus
Ĝenerale temas pri helbrunaj birdoj kun helaj kaj malhelaj strioj en vizaĝo.
Bildaro
redakti-
Kalaharia najtingalo (Erythropygia paena)
-
Bruna makisnajtingalo (Erythropygia signata)
-
Barba najtingalo (Erythropygia quadrivirgata)