Erzsébet Lángné Kelemen

Erzsébet Lángné Kelemen [erĵEbet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lángné Kelemen Erzsébet estis hungara aktoro, unu el la unuaj aktorinoj de Hungarlando. Ŝia origina nomo estis Kelemen Erzsébet, ŝia pli aĝa frato estis László Kelemen (aktoro), ŝia edzo estis Ádám János Láng.

Erzsébet Lángné Kelemen
Persona informo
Naskonomo Kelemen Erzsébet
Naskiĝo la  16-an de aprilo 1772(nun 1772-04-16)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 30-an de oktobro 1795
en Hungario Pest
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o László Kelemen
Edz(in)o Ádám János Láng
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Erzsébet Kelemen[1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1772 en Pest (urbo), ŝi mortis la 30-an de oktobro 1795 en urbo Pest.

Biografio redakti

Erzsébet (Lángné) Kelemen estis membro de la unua hungarlingva migra teatra kompanio formita de László Kelemen. Ŝi debutis kiel profesia aktoro en 1790 kaj ŝi ricevis salajron. Ĉi tiu kompanio konsistis el la unuaj dek kvin geaktoroj, inkluzive de Ferenc Sehy, Anna Moór, hu:Kontz József kaj Ádám János Láng. Tiu lasta estis ŝia edzo en 1794, sed baldaŭ ili divorcis. Ŝi ĉefe ludis rolojn de naiva juna knabino en komedioj kaj havis malfortan statuon.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti