Erzsébet Sugár

Erzsébet SUGÁR [ŝuga:r] estis rumania hungara redaktorino, tradukistino. Ŝi naskiĝis en Oradea la 26-an de decembro 1920 kaj mortis en Budapeŝto en 1999. Ŝi estis la edzino de literaturkritikisto János Kovács.

BiografioRedakti

Erzsébet Sugár estis interna kunlaborantino de Literatura Libroeldonejo (1958–70), poste de Kriterion Könyvkiadó (1970–74). Post sia pensiuliĝo ŝi translokiĝis en Hungarujon.

VolumoRedakti

  • Anglia köd nélkül (vojaĝpriskibaĵo, Buk. 1969).

TradukaĵoRedakti

  • Al. Simion: Lehetséges évszakok (romano, samloke. 1977).

FontoRedakti