Erzsébet TUZSON [tuĵon] rumania hungara lokhistoriistino, pedagogia fakverkistino, bibliografino naskita en Poian la 26-an de decembro 1926.

Kariero redakti

Erzsébet Tuzson akiris diplomon de bazlerneja instruisto en 1946 en Ĉikŝomjo kaj ŝi instruis en Oradea. En 1962 ŝi akiris diplomon de instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo en UBB de Kluĵo. Ŝi publikigis inter 1970–80 en Tanügyi Újság. Ŝi estis kunlaborantino de 1968 de Romániai magyar irodalmi lexikon. Ŝi kunmetis la bibliografiojn de revuoj Tavasz kaj Magyar Szó, de eldonaĵoj de reformita eklezio de Királymelléke (1926–41), de gazetoj Nagyvárad, Nagyváradi Napló (1920–40).

Fonto redakti