Erzsi Hont
Erzsi Hont [erĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hont Erzsi estis hungara kantisto (soprano). Ŝia origina nomo estis Czieger Erzsébet.
Erzsi Hont | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Cziegler Erzsébet |
Naskiĝo | 23-an de majo 1901 en Szeged |
Morto | 25-an de aprilo 1954 (52-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Nemzeti Zenede |
Familio | |
Edz(in)o | Ferenc Hont |
Okupo | |
Okupo | kantisto • operetkantisto • operkantisto • aktoro |
Erzsébet Czieger [1] naskiĝis la 23-an de majo 1901 en Szeged, ŝi mortis la 25-an de aprilo 1954 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Erzsi Hont studis en Nacia Muzikejo. Inter 1927 kaj 1929 ŝi kantadis en Parizo. Hejmenveninta ŝi aliĝis laŭvice al trupo de Nacia Teatro (Szeged) kaj Teatro Városi. En la sekvaj jaroj ŝi ofte kantadis ankaŭ eksterlande. En 1927 ŝi edziniĝis al Ferenc Hont. Ekde 1945 ŝi apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi estis la unua, kiu kantadis kantojn de Béla Bartók kaj Zoltán Kodály en radio en Parizo. Ŝi sinmortis.
Ŝia sola filma roloRedakti
- Erzsébet királyné (1940) – kortegano