Erzsi Orsolya
Erzsi Orsolya [erĵi orŝoja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orsolya Erzsi estis hungara aktoro, voĉoaktoro, deklamisto. Ŝia origina persona nomo estis Erzsébet (Erzsi estas ties karesnomo).
Erzsi Orsolya | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Orsolya Erzsébet |
Naskiĝo | la 6-an de novembro 1901 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 13-an de majo 1984 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erzsébet Orsolya [1] naskiĝis la 6-an de novembro 1901 en Budapeŝto, ŝi mortis la 13-an de majo 1984 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Erzsi Orsolya akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1920. Post siaj studoj ŝi havis rolojn 4 jarojn en provincaj teatroj (Teatro de Kecskemét (1920–1921), Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1921–1922), Nacia Teatro (Szeged) (1922–1923), hungara teatro de Košice (1923–1924). Ŝiaj sekvaj pli signifaj teatraj stacioj estis (jam en la ĉefurbo):
- Gaja Teatro (1924–1927, 1933-1934, 1939, 1941-1948)
- Nova Teatro (Budapeŝto) (1927–1931)
- Teatro Magyar (1934–1938, 1940)
- Teatro Belvárosi (1938–1939)
- Teatro Jókai (1949-1958)
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1958-1960)
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Puck
- Rikardo la 3-a - Lady Anna
- Goethe: Faust - Margit
- George Bernard Shaw: Pygmalion S-ino Pearce
- Mór Jókai-Sándor Hevesi: A kőszívű ember fiai S-ino Baradlay (350-foje!)
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- Légy jó mindhalálig (1936)
- A két Bajthay (1944)
- Janika (1949)
- Surveturo (1955)
- Budapeŝta printempo (filmo) (1955)
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1958) (1958)
- Esős vasárnap (1962)
- Tótágas (1978)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- ‘‘Halász doktor’‘ (1968)
- ‘‘Felelet’‘ (1975)
- ‘‘Keménykalap és krumpliorr’‘ (1978)
Dubladaj roloj redakti
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Mabel Albertson, Martha Wentworth kaj aliaj [2]